Cezar

Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj



Ni, la du biciklintoj, la nedisigebla duopo, sidas paceme enombre de maljuna kverko antaŭ la ekskursa restoracio "Kverela arbaro", ĉar la lokoj sub la sunombreloj pro festo jam ĉiuj estas okupitaj.


Ni trinkas ĉiu sian bieron kaj manĝas gulaŝon. Donjo trinkas saksan "Radeberger" kaj mi la gistan tritikan bieron "Franziskaner", kiun mi trinkadas kun plezuro, de kiam mi provis ĝin la unuan fojon en kooperativo de franciskaj monaĥoj, ie en la Rhoen-montaro. Tie, kie mi kunprenis sur folio de la preĝejo la sunkantadon de Franco de Asisi.


Kaj efektive, la suno ridas al ni. La revenanta juna kelnerino, kiu konas nin kiel biciklantajn gastojn, same jam de fore ridetas.


Jen, ĝuste en la momento, kiam la kelnerino alvenis, mia kara subite diras sufiĉe laŭte al mi: "Sed la lekadon mi bone dekutimigis al vi." Ŝi ridetas ĉe tio sian plej belan oficialan rideton al mi, preskaŭ suspektige.


Mi respondas rikane: "Kiun?"


Ŝi: "Hehe, kial kiun?"


Mi al tio tute senkulpe diras: "Kiun lekadon vi celas, Donjeto?"


La kelnerino, kiu staras ŝajne kiel tute naiva ŝafido, tamen ege plezuriĝas kun rideto pri nia dialogo.


Donjo respondas kun laŭta ridego: "La lekadon de la tranĉilo kompreneble, kion vi pensas pri mi, he, he!"


"Aĥ, tiun, ĉu vere?", mi respondas seke. "Tion mi devas noti al mi, ke VI dekutimigis al mi

la lekadon de tranĉiloj, el tio mi faros tekston."


Mi kaj la kelnerino samtempe rikanas kun larĝa vizaĝo.


Donjo trovas krajonon en sia ruĝa dorsosako, sed ne notkajeron. Tial mi devas skribi tiun tekston pri la dekutimigo de mia lekado de tranĉiloj kaj de aliaj aferoj en la adresaron de la Esperanto-kalendaro, kie ankoraŭ estas tiom da loko.


Post la fino de la notado, kiam ni estis eltrinkintaj nian bieron kaj mi krome ankoraŭ ŝmace sorbis la bonege gustantan "Soljanka-supon", (kiu transvivis la politikajn ŝanĝojn en Germanio sen iuj problemoj), mi donas al la linda juna kelnerino por la supo ĉiujn miajn cendojn, kiujn mi ankoraŭ havas en la monujo, pri kio ŝi evidente tre ĝojas. Verŝajne ne tiom pro la multaj cendoj mem, sed pro la gesto, kaj eble ankaŭ pro mi.


Kaj mi pensas iomete frivole, ke mi volonte foje, hm...


Sed Donjo rigardas min tute atenteme, ŝi ja divenas, kion mi ĝuste pensis. Ŝi diras amuze: "Prefere ne, tranĉilolekanto mia."


Kiam la kelnerino jam estas for, mi respondas iom melankolie: "Kion vi pensas pri mi, mi ja jam eĉ ne pensas pri tiaj perversaj aferoj, kiuj ankaŭ estus kontraŭ la etikedo mem, ĉu ne, Donjeto?"


"Nu, ni veturu plu, ĉu? Venu do", ŝi diras nur seke. Sed sur ŝiaj lipoj ekmontriĝas dum momento klara aludo pri certa erotika sento.