Kvazaŭ revenus la malbono
La geedzoj Ruth kaj Udo Vager faris ekskurson kun sia ruĝa antikva
Citroen, kiuj inter en kampoj kaj arbare bonege uzeblis. Sur kampvojo
ne tre fore de iuj vilaĝoj ili neatendite haltis pro paneo, estis jam
post noktomezo.
Sinjoro Vager serĉis la kaŭzon de la difekto, sed ne trovis ion. Ĉar la
vojo sur neniu mapo troveblis, ili eĉ ne sciis precize, kie ili estas.
Sed, kiam ili ĉirkaŭrigardis pro domo, helpis fortuno helpis. En
distanco de malpli ol cent metroj, en la hela pala lunolumo, konturiĝis
la silueto de strange kurbigita kasteleca domo alte sur monteto. Ĉar
neniu el la fenestroj estis lumigata, la domo aspektis iel minacanta.
Sinjorino Vager restis pro tio en la aŭto kaj diris iom timeme al sia
edzo: "Eble vi tie supre en la domo povos telefoni iun noktoservon,
Udo."
La viro ekiris kaj grimpis sur la kruta monteto supren. Fort enspirante
li alvenis. En la domo iu funkciigis lumon kaj poste virino lante
malfermis la grandan pezan enirpordon, kiu kriĉis kiel homa estaĵo.
Tiam Ruth vidis kiel la edzo gestadis en la kegloforma lumo. Li
enpaŝis. La kompakta peza nigra pordo de la domo fermiĝis knarante post
li.
Ruth Vager atendis plena de senpacienco je lia reveno, kiu laŭ ŝia
sento pli kaj pli malfruiĝis. Jen subite la pordo krake remalfermiĝis
kaj sinjoro Vager kun kliniĝinta kapo elkuris. Kiel ĉasate li hastis
malsupren kaj fine reen al la aŭto kaj fermis la pordon post si. Li
estis pala kiel mortintotuko kaj liaj manoj tremis.
Lia edzino demandis ekscitite: "Udo! Kio estas? Kio okazis al vi? Diru!" Sed li silentis kvazaŭ li estus surdomuta.
Kiam lia paniko perdiĝis, li komencis paroli: "Ruth, mia kara, kiel mi
klarigu tion al vi? Kiam mi enpaŝis en la domon, salutis min olda damo,
kiu timige aspektis. Ŝi havis firman, preskaŭ dolorigan manpremon. Ŝi
diris nenion al mi. Sed ŝia rigardo hirtigis mian haŭton. Mi volis peti
ŝin pri helpo, sed tiam trafis min ŝia trapenetrema fatala rigardo
kvazaŭ kiel pugnobato. La fridaj kruelaj okuloj de tiu sorĉistino
direktiĝis per tia senhoma dureco al mi, ke mi havis la impreson,
kvazaŭ oni eltranĉus mian langon.
Vi scias, mi ne estas konfuzemulo aŭ malkuraĝulo. Sed ĝuste tial ŝi tiom ŝokis min!
Mi staris kvazaŭ mi estus glaciigita. La malbona vizaĝo de la oldulino
faris min sendefenda dum momento. Kiel sensignife estis subite, ke ni
ne povas starti nian aŭton. Nekredebla preskaŭ panika timo leviĝis en
mi. Sed tamen mi ne estus povinta diri pro kio. Okazis ja preskaŭ
nenio, se oni rigardas la faktojn. Estis ja nur fia olda damo, kiu
algapis min kun hatoplena vizaĝo. Mi rektiĝis kaj provis elteni ŝian
rigardon. Sed ankaŭ ŝi min fikse rigardis. Ŝi ne provis alparoli min,
aŭ eĉ enlasi. Kiam mi fine ekkuraĝis rigardi ŝin pli longe al la
vizaĝo, mi subite komprenis, kial mi tiom teruriĝis. La damo aspektis
precize tiel kiel onklino Vera Eisner, kiu antaŭ multaj jaroj ĉeokaze
transprenis la prizorgadon de mi kaj de mia fratino, kiam niaj gepatroj
ankoraŭ ofte vizitis teatrojn. Bonan rilaton al ŝi, almenaŭ dum certa
tempo, ni havis neniam. Ŝi estis tute alia ol normalaj homoj. Kiam niaj
gepatroj estis for, ni havis ĉiufoje la senton, kvazaŭ mekanika pupo
staras antaŭ ni: neniu afabla vorto, neniu rideto, neniuj karesoj. Ŝia
glacia malama vizaĝo estis daŭra riproĉo, kiu bruligis sin en niajn
infanajn korojn. Mi povas rememori tion, kvazaŭ okazis hieraŭ. Mi
sentis min ĉiam kulpa esti juna, kulpa esti ĝoja, kulpa havi afablajn
varmkorajn gepatrojn. Ni ribelis kontraŭ ŝi, sed niaj gepatroj ne
komprenis nin, ili demandis perplekse, kio ne plaĉas al ni je nia
-konsentite iom rigida -onklino. Estis por ni infanoj tute ne eble
esprimi tion. Ŝi ne batis nin, ŝi ne insultis nin, ŝi nur disponis
severe pri ni. Ŝi fakte enprizonigis nin, ĉar ŝi transprenis la
respondecon por ni. Ŝi konservis nin kiel mortajn fiŝojn, ŝi traktis
nin kiel domservistojn. Kia ŝtono falis de niaj koroj, kiam ni subite
estis liberaj de tiu onklino. Neniu diris, kial. Ni eksciis nur multe
pli malfrue, pro kio ŝi tiel abrupte foriĝis el nia vivo. Iu asertis,
ke ŝi malfermturnis la gaskranon en la kuirejo kaj poste enŝlosis sin
kun sia lambastono en la balailkamero. Kiam oni trovis ŝin, ŝi laŭdire
jam tri tagojn estis morta. Sed tio estis nur onidiro. La vero estis,
ke ŝi venenigis sinjorinon, kiun ŝi flegis dum la lastaj tri monatoj.
Sed pro suspekta kontrolo oni eltrovis, ke ŝi murdis ŝin. Kiam la
polico estis enprizoniginta la fiulinon, oni trovis multe da mono en
ŝia loĝejo.
Eble vi ne kredos al mi, sed kiam mi ekvidis tiun oldan damon kaj tiel
la onklinon, mi havis subite la ŝanceligan svenenigan senton, ke
fantomo, ke morta reiranto staras antaŭ mi, kvazaŭ revenus la malbono,
ĉu vi komprenas? Kiam ŝi fine kun la monotona grakanta voĉo de la
onklino demandis min, kial mi tiel stulte algapas ŝin, mi balbutis ion
pri alia simila persono, kiu aspektas kiel ŝi, sed ŝi tute ne diris ion
al tio kaj fikse rigardis min kiel kolera diablo. Ŝi diris en la plej
frida tono, kiu imageblas, ke ŝi ne aĉetas ion de mi, kaj kion mi do
volas de ŝi, post noktomezo, en tiu aĉa de Dio forgesita regiono, ke ŝi
krome tute ne konas min.
Mi rakontis al ŝi pri nia problemo kaj tiam ŝi manpetis min internen.
Mi estis sendecida, la obtuza sento eĉ ne forlasis min, kiam ni iris
supren la ŝtuparon.
En la loĝoĉambro tiam io okazis, kio denove hirtigis mian haŭton. La
ĉambro aspektis tute tiel, kvazaŭ mi jam vidis ĝin iam. Ankaŭ la
staranta horloĝo aspektis, kvazaŭ mi ĝin jam vidis ie, sed certe ne en
horloĝa muzeo. Kaj nun eĉ la krucifikso tie sur la muro, kiun mi estis
ŝtelinta laŭ ŝia firma konvinko.
Estis stranga tempsalta momento. Per unu fojo mi estis denove la
kulpkonscia knabo, mergiĝinta en la pasintecon kaj staris antaŭ la
severa onklino, kiu demandis min kun pereiga rigardo, ĉu mi ankoraŭ
estas tute klara en la kapo, kion mi babilaĉas pri malfacilaĵoj ktp.
Kaj poste ŝi prenis eĉ lambastonon en la manon kaj puŝis per la pinto
malestime al mi, kvazaŭ mi estus iu muŝeca neniulo, kiun oni devas
neniigi. Kaj tiam ŝi diris rikane, ke mi estas perfekta idioto, ĉar mi
eĉ ne havas poŝtelefonon por tiaj noktaj okazaĵoj. Ŝi fariĝis pli kaj
pli laŭta kaj histeria. 'Foriĝu, fripono, trompisto', ŝi kriis. Ŝi
proksimiĝis al mi, ŝovis min krude per la lambastono al la elirejo.
Mi fuĝis haste la ŝtuparon malsupren, kvazaŭ temas pri mia vivo. Kiam
mi turnis la kapon por eviti ŝiajn atakojn, mi vidis alte sur la muro
grandan mornan olean pentraĵon. Ĝi montris la onklinon en ŝia spartece
meblita loĝejo en Lepsiko. La virino sur la bildo rigardis malsupren al
mi, kruele, ja diable. La moka ridado de la olda damo, kiu puŝadis min
antaŭ si, persekutis min, ĝis mi sukcesis fermi la pezan elirpordon
post mi. Ankoraŭ sur la monteto malsupren mi sentis, ke ŝi kuras post
mi..."
Sinjoro Vager finis sian paroladon kaj rigardis konfuzite sian edzinon.
Tiam, preskaŭ almozpetante pro kompreno, li flustris: "Ruth, estis tro
freneze, mi simple ne povas kompreni tion, kio ĵus okazis."
Kiam Ruth Vager rimarkis ungecan gratadon je la aŭtofenestro ŝi turnis
ŝokite la vizaĝon. Ekstere staris kliniĝinte, kun hate tordita vizaĝo,
la manojn ungece metinte sur la vitrotabulon - la terura olda damo.
