La onta magiisto
En la subdistrikta kabineto por kulturlaboro de la provincurbo Altenburg sidis tri inaj kaj du viraj kunlaborantoj ĉirkaŭ la kunsida tablo. La Germana Demokratia Respubliko ankoraŭ ekzistis, kaj neniu el ili, eĉ ne la plej aŭdaca el ili, iam serioze pensis pri tio, ke tio povus ŝanĝiĝi iam. Ili havis notblokojn antaŭ si kaj aŭskultis atente, kion la ĉefino Sonja Vesperruĝa antaŭlegas el la gazeto "Nova Germanio". Temis pri la tielnomataj "devizodeliktoj" de la civilkuraĝa verkisto Stefan Heym.
Sonja Vesperruĝa, malgranda virino, ĉiam vigla kiel merlo, estis preskaŭ kvindekjara kaj tamen aspektis ankoraŭ kiel lerneja knabino, svelta, delikata, sed kun severa hardislimo en la mezo de la nigra duonlonga hararo, kiu aspektis iom pastrina. Sinjorino Vesperruĝa estis konvinkita partiano de la SED, do de la reganta Socialista Unuiĝinta Partio de Germanio. Ŝi centprocente kredis tion, kio estas skribata en la gazetoj.
Sed en tiu tago la legado ne iris tiel glate kiel kutime. La juna kunlaboranto Tomas Hagen intervokis kaj provokis ŝin, kaj la aliaj almenaŭ per malŝataj rikanoj montris, ke ili staras sur lia flanko en tiu afero. Spite al stranga malpermeso de la supera enurba kulturoficejo, li sekrete partoprenis ĉe la prelego de la fama aŭtoro en kapelo, al kiu invitis amikara societo de la evangelia eklezio. Tomas, kiu jam pro sia nomo ne tuj kredis ĉion, kion iu diras, estis tamen impresita de la trankvila maniero de la verkisto Heym, kiu ne lasis provoki sin de iuj tutcertaj komisiitoj de la organoj de la ŝtatsekureco.
Pro la hipokrita gazetinformo Tomas indigniĝis kaj ne plu povis reteni
sin rakonti pri la suverena prelego. Nervoze li trafosis per la fingroj
sian barbon, kiu faris lin multe pli olda ol li estis.
Sed kiam la diskuto jam fariĝis
frosta pro la akre defendataj kontroversaj starpunktoj, malfermiĝis
subite la firma kverka ĉambropordo de la kunsidejo. Envenis svelta
junulo kun brilantaj nigraj okuloj kaj blue nigra hararo, kiu en bunta
ĉemizo kaj blanka ĵinzo enŝvebis kiel bela papilio, kvazaŭ sur flugiloj
de mistera vento, per gracilaj dancistaj paŝoj. El lia afabla vizaĝo
lumis la plej ĉarmaj okuloj de la mondo, kiuj inspiris konfidon.
Sinjorino Vesperruĝa ĝojis pri tiu
ĝustatempa interrompo, kaj kiam ŝi pli precize rigardis la
enpenentrinton, ŝia mieno heliĝis eĉ pli. Ŝi finis la malagrablan
kunsidon kaj iris kun la neatendita gasto en sian ĉambron.
Tie ŝi petis la junulon sidiĝi. Ŝi demandis pro lia nomo kaj li respondis: "Giridhar Ĉaŭduri."
"Kiel, bonvolu? Ĉaŭduri, tio estas ja interesa nekutima nomo, ĉu vi estas eksterlandano? Kie vivas viaj gepatroj?"
"Mia patro estas barata, do hindia
diplomato, laborinta ĉe la ambasadejo en orienta Berlino, sed nun li
loĝas denove hejme en Hajderabado, li estas bramano."
"Bramano? Ha jes, la fia kasto, kiu
ankoraŭ nun, post Mahatmo Ghandi, ekspluatas sian kompatindan popolon,
sed pardonu, tio ja ne estas via kulpo, kaj via patrino, kion ŝi
faras?" interrompis lin sinjorino Vesperruĝa.
"Mia panjo plu estas civitano de nia GDR kaj laboras kiel interpretisto."
"Aha, tiel do", komentis la ĉefino, videble iom seniluziiĝinta, ĉar ŝi jam antaŭtimis iujn malagrablajn komplikaĵojn.
"Kaj kion vi deziras de ni, sinjoro Ĉaŭduri, kial vi venis en nian oficon?" ŝi diris senemocie.
"Mi volas antaŭ ĝusta magiista
komisiono pruvi mian taŭgecon kiel magiisto. Mi aŭdis, ke oni turnu sin
en tiu kazo al la afabla sinjorino Vesperruĝa, vi estas ja sinjoro
Vesperruĝa, ĉu ne?" li demandis flate.
Lia ensorĉiga rideto trafis ŝin
kiel fulmo. Ŝi havis precipan emon al junaj viroj, sen vere konsciiĝi
iam pri tio, kaj tial ŝi ankaŭ ne povis konfesi tion almenaŭ al si mem.
Ŝi vivis sola, kaj tial ŝi ne spertis pri sentoj al junuloj.
Giridhar respondis ĉiujn ŝiajn demandojn mirige memkonscie, parollerte kaj ĝentile. Li parolis seneraran sendialektan germanan, kiu estis sufiĉe bona por povi fariĝi parolisto en unu el la du televidaj kanaloj de GDR. Kaj tamen li ankoraŭ lernis en abiturklaso en la Karl Marks- lernejo en Altenburg.
Videble li estas knabo kun granda talento, ŝi pensis. Giridhar baldaŭ
elflaris, ke ŝi havas egan simaption por li. Tial lia parolo fariĝis
pli kaj pli entuziasma. Je la fino li rakontis nun jam preskaŭ intime
pri lia decida unua renkonto kun la magio. Temis pri la prezentado de
magiisto en la rusa ŝtata cirko.
"Imagu", li diris, li forsorĉis
cirkoklaŭnon ŝvebantan en la aero. Spirhaltiga okazaĵo! Sed la kulmino
estis, kiam li metis en kaĝon sian asistentinon, kiu ĉe tio sur
manplato forflugigis kisetojn kvazaŭ ili devus sufiĉi por mil da homoj,
kaj poste ĵetis tukon sur la kaĝon kaj dum malpli ol sekundo reaperigis
la asistentinon kiel leoninon. Imagu, sinjorino!"
Sinjorino Vesperruĝa devis iom ridi
pri la subita transformado de virino en leoninon. Kaj tial ŝi diris
ridete: "Jes ja, tian magiiston ni bezonus, tiaj virinaj leonoj mi
volus havi en nia oficejo!"
Kaj tiam ŝi aldonis jam denove pli
serioze: "Vi do volas fariĝi magiisto, sinjoro Ĉaŭduri. Nu, en tiu kazo
mi gratulas el mia tuta koro al via decido. Ni helpos vin ĉe tio, ĉar
estas nia profesia devo. Kiel ĉiu alia popolarto, kompreneble ankaŭ la
magia estas ŝatata kaj subtenata en nia ŝtato de la laboristoj kaj
kamparanoj. Tio estas cetere ne tiel kutime en nia plagata mondo, juna
viro, se oni foje lasas flanken niajn amikajn fratajn socialistajn
ŝtatojn sub la gvidado de la glorriĉa Sovetunio! Revenu do post semajno
je la sama tempo, tiam mi povos diri jam pli al vi. Iun solvon ni certe
trovos."
Sinjorino Vesperruĝa baldaŭ konstatis en la interparolado kun la Centra domo por kultura laboro en Lepsiko, ke la junulo laŭ la regularoj ankoraŭ estas tro juna por magiista ekzamenado. La gvidanto de la centra laborkomunumo "Magia rondo" estis skeptika kaj malkonsilis al ŝi la antaŭtempan ekzamenadon, kiu estus tute nekutima kaj ne tuj permesebla sen iuj pli altaj instanccoj. Krome li atentigis ŝin pri tio, ke li ankoraŭ neniam ion aŭdis pri tiu juna magiisto Ĉaŭduri. Sed sinjorino Vesperruĝa volis scii nenion pri tio, ĉar por ŝi la granda talento de Giridhar estis ekster ĉia dubo. Ŝi telefonis al la ĉefo de la Centra domo, kaj tiu promesis helpi al ŝi, ĉar li konis ŝin persone.
Pro tio, ke por la fina decido de
la ekzamena komisiono necesis ankoraŭ kelkaj certigaj
telefoninterparoladoj kaj aliaj helpemaj agoj, ŝi petis la
kunlaboranton Tomas Hagen, ke li transprenu la zorgadon de la onta
magiisto. Nur la interkonsentigajn interparoladojn kun la komisiono kaj
la aliaj instancoj ŝi rezervis por si mem.
Kiam Giridhar Ĉaŭduri revenis je la
fiksita tago, la kunlaboranto Hagen tuj akceptis lin. Ili
interkonatiĝis kaj tuj ciis sin reciproke, ĉar tio estis por ambaŭ pli
agrabla. La roloj en tiu nova ludo estis rapide disdonitaj. La adorenda
Giridhar sur unu flanko, kaj sur la alia flanko Tomas, la komprenema
amiko kaj helpanto, kiu subtenas la venontan geniulon. Ili renkontiĝis
ekde nun tute senceremonie, kelkfoje en la kafejo"Volksstädt" apud la
poŝtejo, la plej preferatan retiriĝan lokon de Tomas, sed post kelkaj
fingromontaj admonoj de la ĉefino pli ofte en la griza kulturkabineto.
Giridhar tie ensorĉis ĉiujn kun sia
malferma karaktero. Eĉ la misfide observema kaj hezitema
financekonomistino Uta opiniis, ke li estas tre agrabla bubo. Lia lerta
parolmaniero kaj liaj spritaj ŝercoj perpleksigis ĉiujn. La damojn lia
aspekto kaj lia ĉarmo ĉiufoje tute entuziasmigis. Estis vere strange.
Kiam Giridhar aperis, ŝvebis tuj iu orientala plezuro de la sensoj en
la ŝpareme meblitaj oficejaj ĉambroj. La burokrata leĝo de inercio en
lia ĉeesto malvalidiĝis ĉiufoje. La ĉefino ĉiam tuj ekfloris, kiam ŝi
nur ekvidis lin. Ĉiuj estis tuj pli gajaj, pli flugilhavaj, pli
parolemaj, kiam li ĉeestis. Oni interrompis la laboron kaj trinkis
sennombrajn kafojn. Oni ridis kaj ŝercis. Giridhar faris grandiozajn
prelegetojn pri la magia arto, klarigis la diferencon inter iluziisto
kaj manipulatoro, li montris kiel oni dissegas virinojn kaj ekkaptas
pistolkuglojn per la nura buŝo. Li klarigis la ŝnurtrukon kaj montris
sin ravita de fakiroj, fajrokurantoj kaj aliaj mirakloplenumantoj kaj
saltis aeren pro entuziasmo pri la ŝvebanta kuglo, kiun cetere ankaŭ li
havis en la programo, kiel li asertis memfide. Ĉion tion li rakontis en
la plej amuza babiltono, kiu indus por pajaco. Sin mem li karakterizis
modeste kiel parolantan magiiston.
Sed ju pli Tomas konatiĝis al sia
nova amiko Giridhar des pli li havis dubojn pri la vero de liaj
eldiroj. Giridhar estis certe ensorĉiga homo, sed ĉu li vere estis bona
magiisto, kiel li asertis pri si mem? Ĉu li ne pli similis al la
mensogobarono, kiu sur fazeolo grimpis ĝis la luno? Giridhar, kio
bedaŭrinde pli kaj pli klariĝis, estis nur blagulo, kiu havas tro da
fantazio. Li rakontis aferojn, kiujn eĉ la plej granda fidulo daŭre ne
povus akcepti. Li frekventis laŭ lia aserto retorikkurson ĉe la plej
konata sportreportero de la lando, ĉe Hans Florian Oertel en Berlino.
Kiam li faris tion, li ne diris. En Lepsiko sur la ĉevalkurejo li
ricevis senkoste- pro bonaj rilatoj al influaj personoj- kurson por
rajdistoj. Li asertis eĉ, ke la lepsika kabaredisto Juergen Hart de la
"Akademiksuloj" helpis lin ĉe la skribado de siaj skeĉoj. Kiam la
paciencofadeno de Tomas fine disŝiriĝis pro tiom da fanfaronado, li
demandis lin tute krude: "Diru foje, Giridhar, kiam vi cetere vizitas
la lernejon, se vi estas tiom okupita? Kiel vi faru vian abituron? Kaj
de kie vi prenas la tutan monon por ĉio tio, kion vi faras laŭdire?"
Sed Giridhar, kiel ĉiam, lerte
elturniĝis el ĉio. La fanfaronadoj kompreneble baldaŭ rondiris en la
kabineto, tiel, ke oni kaŝe ekhavis la opinion, ke la knabo estas
centprocenta fabelrakontulo, kaj ke li verŝajne tute ne povas sorĉi!
Kvazaŭ por substreki tiun opinion, aperis ĝuste en tiu tempo plia hobimagiisto kun la nomo Popovic en la kabineto. Kiam li aŭdis de la antaŭpreparata magiista ekzameno, li terurigite kunklakis la manojn kiel kristana preĝonto kaj ekkriĉis kiel ĵus vundita besto: "Tiu kanajlo! Li ŝtelis al mi la lastajn tri jarkolektojn de la gazeto "Magia arto" el mia loĝejo kaj ne redonas ĝin al mi. Li impertinente pretendas, ke mi ne donis ilin al li. Imagu, tia venthundo! Kaj al tia ventululo vi kredas, kion li diras, tio estas ja tute absurda! Tion vi ne tuj rimarkis, ke li estas nura fanfaronulo? Diru, ke tio ne estas vera!"
La malgranda, iom korpulenta kaj ruĝvanga Popovic, kiu perlaboris al si
pene la monon por la multekostaj magiistaj aparatoj kaj instrulibroj
kiel diskotekisto, skuis preskaŭ rezignante la kapon kaj diris
mirigite: "Kara Tomas, vin mi ne imagis tia naiva ŝafo, vere ne!
Giridharon mi konas el la magia klubo de la junaj laboristoj en Borna.
Li estas absoluta ridindulo. Li ne regas eĉ unu trukon ĝuste, vere ne,
kredu min! Mi avertas vin, vi devas informi sinjorinon Vesperruĝa, alie
tio fariĝos katastrofo!"
Al la kunlaboranto Hagen ne restis alia eblo ol informi sinjorinon Vesperruĝa pri la novaĵoj, kvankam ne estis lia maniero fajfi iun ĉe la superuloj. Ankaŭ tial li devis informi ŝin, ĉar la ekscitita Popovic nun certe repostulus siajn magiistajn kajerojn helpe de la kabineto.
Sinjorino Vesperruĝa, kiu
intertempe jam rilatis al Giridhar kvazaŭ li estus la propra filo, tute
ne estis ŝokita de la novaĵoj. Ŝi male diris nur seke: Tio estas ja
nenio alia krom fiaj onidiroj pri esperiga reprezentanto de nia
socialista junularo, al kiu devas aparteni nia tuta konfido! Tiu ĉi
Poppvic ja nur envias nian karan Giridhar. Ke la ulo estas ĉio alia
kiel lumturo, se temas pri sia talento, ni ja scias pro lia ekzamenado
kiel diskotekisto, kiun li trapasis kun sukceso nur tial, ĉar mi
persone transprenis la respondecon por tiu nelerta malgraciulo. Ke li
povas sorĉi, mi tute ne povas imagi al mi, mi prefere supozas, ke li
simple envias nian elegantulon Giridhar, kiu jam de ekstere aspektas
multe pli impresa ol tiu dika kaj eterne ŝvitanta Popovic, kiu neniun
frazon povas eligi sen tio, ke oni tuj rimarkus, ke li venas el la
cepourbo Borna en Saksio. Cetere, kiam ni ĉi tie devus kontroli ĉiun
denuncon, ni bezonus por tio detektivan oficejon, Tomas."
Kunlaboranto Tomas Hagen prefere ne kontraŭdiris ion, kvankam li havis sufiĉe da kaŭzoj fari tion.
Kiam Giridhar en la ĉambro de la
amiko Hagen kun mieno de iniciito antaŭmontris la eksteron de verda
indentigilo, kiu laŭ li mem atestas, ke li estas membro de la organo
pri ŝtata sekureco, Tomas eksplode ekfuriozis: "Facilanima knabo, vi
videble stulte imagas, ke vi povus akceli per tiu truko la aferon pri
la ekzamena termino! Sed mi diras al vi, vi estas sur la plej bona vojo
riski pli ol nur la magiistan ekzamenadon. Giridhar, idioto, formetu
tiun damnitan indentigilon, kaj faru tion neniam denove! Pro vi, sed
ankaŭ favore al ni! Se vi ne emas al prizonĉelo en Bautzen!" Li preskaŭ
alkriis lin kun akra tono. Giridhar ruĝiĝis en la tuta vizaĝo kaj
respondis embarasite: "Tio estis ja nur ŝerco, karulo, kial vi tiom
krias?"
Sinjorino Vesperruĝa atingis pro sia obstino post longa batalo, kion ŝi ĉiam alstrebis: la ekzamenkomisiono letere informis ŝin per multaj vortoj, ke oni venos je la proponita termino kun malgranda delegacio el spertaj kaj multmeritaj magiistoj al Altenburg por tie "en la kadro de la efektivigo de esceptokaza aparta reguligo" ekzameni la magiistajn kapablojn de la abiturlernanto Giridhar Ĉaŭduri
Sinjorino Vesperruĝa ankoraŭfoje
konfirmis la terminon kaj Giridhar mem tuj presigis flavajn
vizitkartojn kun bombasta nigra teksto, sur kiuj li mem estis
prezentata kiel sorĉisto en longa mantelo, kun pinta ĉapelo kaj libere
ŝvebanta kuglo. Tomas nur skuis la kapon, kiam li legis sur tia karto,
ke la granda artisto Ĉaŭduri majstris kun brila sukceso la ŝtatan
ekzamenadon.
Tiam aperis en la regiona parto de la "Popolgazeto" tutpaĝa anonco, en
kiu Ĉaŭduri invitis la loĝantojn en kaj ekster la urbo, ke ili venu al
la granda magiista horo en la klubdomon de la junularo, kiu okazos en
la granda paŭzo de la diskoteko "Rasputin". Kiel foirplaca kriisto li
finis la anoncon per trilinia verso:
Invitas vin kun sorĉa vok'
magia fil' el via lok'
iluziisto de l' epok'!
La anonco, kiu en la kabineto estis kontroverse diskutata, trovis en la
urbo multajn legantojn. Ŝajne sensacio atendeblis. La majstro Giridhar
mem gluis afiŝojn je ĉiuj kolonoj kaj sur aliaj reklamaj areoj.
Fine la granda tago alvenis. La
kultura domo, tre konata kiel "lagodomo", plenigis sin iom post iom per
junuloj. La tripersona magiista komisiono, veninta spite al grandaj
duboj kaj certe ne tute libervole, sidis kun sinjorino Vesperruĝa ĉe
malgranda tablo sur la alta galerio, kie oni havis bonegan vidon al la
scenejo. Apud ili sidis ankaŭ Tomas Hagen, kiu atendis la decidan horon
kun tre miksitaj sentoj.
La scenejo estis riĉe ornamita:
malhele blua ĉielo plena de oraj steloj kaj duonlunoj vere impresis.
Granda bunta magia kubo ĵetis kvazaŭ diskoteka kuglo kolorajn lumojn
sur la vizaĝojn de la rigardantoj. La diskoteko "Rasputin" ludis fone
svingodancojn de Glenn Miller kaj Fips Fleischer, tute tiel, kiel oni
antaŭe postulis tion de ili. La du diskotekistoj estis eĉ feste
vestitaj per ruĝaj kravatoj kaj elegantaj jakoj.
Ĉiuj atendis je Magius Ĉaŭdurius,
la grandan magiiston, kiel li mem nomis sin en la anonco. Sed la
majstro lasis atendi la scivolulojn. Daŭris tutan horon antaŭ ol li-
laŭdire pro aŭtopaneo- fine aperis. Sub la jubilo de la ordiga trupo,
kiu staris kiel motorradbando ĉe la enirejo, li enmarŝis kun ligna ĉaro
plena de magiista ilaro en la kulturdomon. Sur la scenejo li
manipuladis nervoze dum iom da tempo. Kun la helpantoj li starigis
kulison, kiu memorigis je restoracia Mitropa-vagono de la fervojo en
GDR. Oni alportis ankaŭ grandan maristan keston, kiu ŝajnis iom fremda
sur la scenejo.
Post duona horo la preparoj estis
faritaj kaj la lumo estingiĝis. La spotlumoj ekfunkciis kaj direktiĝis
al la mezo de la scenejo. La spektaklo estis komenciĝanta. Magius
Ĉaŭdurius, vestita kiel Mitropa-kelnero, aperis ŝanceliĝante kiel
ebriulo kaj klarigis en terura saksa dialekto, "ge li giel gelnero brou
la "foirou en Lajbdzŝ havas diom ta laborou, ge li drinkis bro diom da
ĝagrenou iom drou mulde, ´gion li normole ne fouraz."
La rigardantoj kaj la komisiiono
estis iom perpleksaj kaj kelkaj ridis unuope. Sed la plej multaj
silentis ĝenate, ĉar ili devis pensi pri la "sankta bovino" Foiro de
Lepsiko, pri kiu la gvidantoj de la partio, kaj ne nur ili, estis tiom
fieraj.
Tiam la ekzamenato petis longan ulon de la ordiga trupo sur la scenejon, ordonis lin sidiĝi ĉe la tablo, metis sektbotelon antaŭ ties nazon kaj provis eltiri el la botelo vicon da interplektitaj buŝtukoj, kio post kelkaj provoj vere iel sukcesis. Ĉar la rigardantoj denove ne sciis, kion tio signifu, ili prefere silentis plu. Eble ili pensis, ke la mallerta antaŭluda artifiko estis intence farita, por ke oni poste eĉ des pli miru pri la eksterordinaraj kapabloj de la magiisto. La ebrie aspektanta sorĉisto fariĝis nervoza. Li prenis el la poŝo kartludon kaj provis miksi ĝin en la aero per svinga vasta movo. Sed la kartoj falis preskaŭ ĉiuj sur la plankon. Ĉar la kartoj ankaŭ post la tria provo prefere surplankiĝis, li rezignis pri plia ripetado. Frosta silentado de la rigardantoj estis la kvitanco por tiu fuŝa agado. La majstro senkulpigis sin per stulta rimarko: "Hodiaŭ ŝajne ĉio misiras!"
Kiam iu laŭte ekridis, subite la rigardantoj vigliĝis. Kelkaj fajfis, piedoj ritme komencis tamburi la plankon. Magius Ĉaŭdurius, kiu plu sakse dialektumis, provis savi la reprezentadon. Kun oblikva vizaĝesprimo li ĵetis ŝnuron alten en la aeron. Longa drato solviĝis de la ŝnuro kaj falis vibrante sur la plankon.
"Nu, vidu al tio! La ŝnurdratartifiko!" vokis la dika Popovic moke. La ridado plifortiĝis.
La longa ordigisto sidis ankoraŭ nun tute superflue ĉe la improvizita restoracia vagona tablo. La sorĉista ambiciulo, kiu vidis en li subite enkorpiĝintan savankron, anoncis hektike, ke li nun tiros ormoneron el la nazo de la gasto.Li tiris je la nazo de la longulo kun la kuraĝo de malesperiĝinto. Sed tiu, kiu ne komprenis lin, ofendite ekkriis kaj vehemente vangofrapis la magiiston, antaŭ ol li fuĝis kun minacanta pugno for de la scenejo. Precipa aplaŭdo akompanis la agadon de la longulo. Ankaŭ la artifiko kun la ŝvebanta kuglo- kiel nun jam ne plu alie antaŭvideblis- tute ne sukcesis. La kuglo estis nenio krom ruĝa aerbalono, kiu zigzage volis leviĝi en la direkto al la komisiona tablo sur la galerio. Sed iu el la publiko antaŭe per cigaredofajrilo krevigis ĝin. Jubilo kaj aplaŭdo estis la danko por tiu interveno. La skandala sorĉhoro finiĝis per kriĉado kaj fajfado kaj piedtretado, kiam la sensukcesa Ĉaŭdurius pretendinta esti lerta senkatenigisto post dek minutoj elrampis kun pendanta kapo el la granda marista kesto, post kiam li estis doninta frapsignojn por tio. Tri membroj de la ordiga trupo, kiuj post lia eniro en la keston estis saltintaj sur ĝin, dancis en la ritmo de la diskoteka kanto "Ra-ra-rasputin" kaj kune kantante sur ĝi.
Kiam oni lasis laste fali la kurtenon, por ke la rindinda prezentado finiĝu, leviĝis ankoraŭfoja amasa aplaŭdo, por ellogi la majstron, kiu vere por momento denove per la kapo aperis inter la kurteno. Kelkaj vokis moke: "Majstro, ni amas vin! La magia giganto Magius Ĉaŭdurius vivu! Li trifoje vivu! La plejmulto laŭte ridis kaj aplaŭdegis.
Nur la magia komisiono, la kunlaboranto Hagen kaj kompreneble sinjorino Vesperruĝa ne aplaŭdis. La komisionuloj skuis seninterrompe la kapojn, kvazaŭ ili volis diri, ke tio ne povas esti! Ke tio simple ne povas esti! Ke ion tian ili ankoraŭ neniam travivis! Kulpigaj rigardoj flugis en la direkto al sinjorino Sonja Vesperruĝa, ĉar iu ja devas esti kulpa pri tiu skandalo, se oni devos raporti.
Unu el la kunkulpantoj, Tomas
Hagen, kiu antaŭvidis tiun finon, devis kunpremi la dentojn sub la
mano, kiun li metis sur sian barbon, por ke li ne laŭte ekridu. Sed
kiam li rigardis en la maljunan vizaĝon de la ŝokita ĉefino, kiu nun
aspektis dudek jarojn pli olda ol kutime, li hontis iom pri sia malica
ĝojo kaj pensis kunsente: Kompatinda Sonja! Kompreneblas, ke ŝi estas
pleje trafita de tiu hontindaĵo. Neniam ŝi bonŝancas pri la junaj
viroj, por kiuj ŝi engaĝas sin kun tia granda energio kaj lerteco.
Hagen devis subite pensi pri tio, ke ankaŭ li mem iam estis tia
protektato de tiu virino. "Se mi nur povus sorĉi!" li murmuris ĝemante
al si mem. "Se mi povus sorĉi, mi nun tute rapide forsorĉus por ŝi tiun
malĝojan finon."
Sed kiel konvinkita materiisto, kiu
scias, ke ne eblas vere sorĉi, li forŝteliĝis flanken. Ankaŭ tial, ĉar
li ne plu volis vidi la ŝtoniĝintajn ofenditajn vizaĝojn de la
komisiono. Estis efektive katastrofo, kiun neniu tiel klare atendis,
kvankam mirakloj, kiel ĉiu scias, kutime bezonas iom pli da tempo. Kaj
tamen ĝi estis frutempe antaŭdirita de la neŝatata Popovic.
Post tri jaroj Tomas renkontis
sinjoron Ĉaŭduri tute hazarde sur trotuaro. Tomas miris, ke li ankoraŭ
estas en la urbo. La inta onta magiisto havis tekon en la mano kaj
laboris kiel oficisto ĉe la akvomastrumado. Kun sia ŝtale blua kravato,
la blanka cemizo kaj la griza longa pantalono li aspektis precize tia,
kia aspektas ĉiuj, kiuj devas kaŝi sin post griza masko en siaj
oficejoj, por ke oni ne povu ataki ilin pro tro da individueco. Li
estis serioza kaj nervoza kiel ĉiuj tiuj tekosklavoj , kiuj ne havas
tempon en la mallonga tagmeza paŭzo.
Kiam Tomas demandis lin, kion li
faras krome, se li ne laboras, Giridhar Ĉaŭduri diris seke: "La
sorĉadon mi finis, se vi celas tion, sinjoro Hagen. Mi ankaŭ ne plu
elpensas iujn rakontojn. Mi faras nun tion, kion ĉiuj faras, estas pli
oportune tiel."
Kaj sen eĉ atendi iun respondon, li kapjesis rigidan adiaŭon kaj iris plu.
Tomas postrigardis lin mirigite kaj diris al si mem: "Ĉu tiu ankoraŭ
estas la nuboskrapanta Ĉaŭduri? Mi ne scias, la frenezulon, la ontan
magiiston, mi tamen preferus."
Tiam li vidis sur la brakhorloĝon kaj vokis laŭte: "Damne, ankaŭ mi nun devas ekgalopi, la kunsido en la urbodomo komenciĝos post dek minutoj !!!"
