Rainer Maria Rilke
La pantero. En la ĝardeno de plantoj, Parizo
Pro preterpasoj de l' kaĝstangoj
fariĝis laca la panter' dum rond'.
Li sentas stangomilon ĉe la vangoj
sed post la stangomil' ne estas mond'.
Kun softa ir' tre forta kaj kompleza
turnas la best' sen vid' sin en izol',
jen kvazaŭ danc' de forto ĉirkaŭmeza,
en kiu obtuziĝis granda vol'.
Nur foje foje, laŭ kurten', pupilo
malfermas sin - jen glitas bild' en ĝin,
trairas membrostreĉojn de trankvilo
kaj en la koro perdas sin.
Pri la poemo
Je nebula tago komence de novembro en 1902 la juna germanapoeto Rilke staras senmove antaŭ la eta rabobesta kaĝaro en la Jardin des Plantes de la botanika ĝardeno en Parizo. Tre atente li observas panteron, kiel tiu iras kaj staras, sin etendas, intertempe faŭkas, dormas kaj tiam avide voras nekuiritan pecon da viando, kiun la bestozorgisto ĵetas al li en la kaĝon. Pli ol dek horojn sidas la observanto trankvile. Tiam li ŝajne rigardis sufiĉe. Li forlasas la parkon, revenas en sian hotelĉambron kaj skribas unu el al plej konataj poemoj de la mondoliteraturo.
La dudeksepjara Rainer Maria Rilke alvenis antaŭ nelonge Parizon. Li planas libron pri la skulptisto Auguste Rodin. La vizito ĉe la monde konata famulo ŝanĝas lian vivon.
Rodin
instruas al li novan manieron rigardi al la mondo. "Vi devas rigardi,
mon cher, precize rigardi", diris la franco. Vi devas fiksi la
eksterajn aĵojn kaj precize prezenti ilin, por tiel kapti la spuron de
ĝiaj esenco kaj sekreto - tielmaniere la granda jam tre aĝa artisto
ellaboras siajn plastikojn kaj skulpturojn. Rilke palpas ravite
tigrostatueton starantan sur la skribtablo de Rodin. La skulptisto
sendas la vizitanton por la unua en la zoologian ĝardenon.
En letero al lia edzino Klara priskribas Rilke la travivaĵon: La
esprimo de la ŝteliranta paŝado gis la kulmina ekstremo, la giganta
malsuprenbatado de la piedegoj kaj samtempe tiu atentemo, en kiu ĉiu
forto estas envualita, tiu sensona..."
Tia entuziasmo vidalvide kun la majesta rabobesto en la poemo estas
anstataŭigata per la malĝojo pri ties enprizoneco. La rigardo de la
pantero fariĝis tiel 'laca', tiel statika, ke ĝi apenaŭ plu rimarkas la
proprajn movojn: Ne la pantero tuŝe preteriras plu la kaĝofronton, sed
la ferstangoj iras senfine preter ĝi. Kaj post tio estas nenio, kio
indas la plenon registri ĝin. Sen libero por la pantero ekzistas 'neniu
mondo'. Ankaŭ la komplezo kaj forto de liaj paŝoj, kiuj ŝajnas 'danco'
al la observanto, restas sen signifo, ĉar la instinktoj de la besto,
lia 'granda volo' en tro limigita ejo ne povas disvolviĝi. La tria
strofo plifortigas tiun rezignon. Se la ekstera mondo tamen iam
ekscitas kaj stimulas la izolitan panteron kaj ties 'membrojn', jen la
pantero nek povas prilabori nek reteni la 'bildon' en si, la bildo tuj
perdas sian ekziston enkore de la besto.
La
pantero en la jaro 1903 estis unuafoje publikita en bohemia
provincgazeteto. Famaj la versoj fariĝis pro la kolekto "Novaj poemoj",
per kiu komenciĝas la sukceso de Rilke. Multaj aĵopoemoj troviĝas inter
ili, pri statuoj kaj pentraĵoj, konstruaĵoj, muzikiloj aŭ pri
ledopilko. Kaj la zoo de Parizo estas prezentata krom la pantero ankaŭ
per gazeloj kaj flamengoj - la instruoj de Rodin forte efikis al Rilke.
Laŭ informoj de la libro "50 klasikuloj de la liriko", Gerstenberg-eldonejo, kunmetita de Donjo & Cezar
