Pigoj kun memekkono

Pigoj ekkonas sin mem en la spegulo. Per tio ili montras kognajn kapablojn, kiujn ĝis tiam povis montri nur homoj kaj homsimioj. Tion pruvis sciencistoj ĉirkaŭ la psikologo Helmut Prior de la universitato Frankfurto. Ili kroĉis rekonilon al korpoloko de pigoj, kiujn la birdoj ne povis vidi. Sed en la spegulo la pigoj malkovris la rekonilon - kaj provis ĝin atingi per sia beko. (PLoS Biology, online) La sciencistoj konkludas el tio, ke la pigoj ekkonis la spegulbildon kiel bildon de si mem. Laŭ ĝistiamaj esploroj por la kapablo de memrekono estas necesa la tielnomata Neocortex, regiono de la cerbo, kiu precipe estas evoluinta ĉe la homo. Sed birdoj ne posedas Neocortex-on. Ke la pigoj tamen kapablas ekkoni sin mem en la spegulo, montras laŭ la sciencistoj al la homoj, kiel fleksebla estas la evoulo. La kogna evoluo evidente povas okazi en apartaj direktoj.


el Sudgermana gazeto, 19-a aŭgusto de 2008,

tradukita de Donjo & Cezar,