Mi havas revon

Mi havas revon. Mi estas ino. Estas milda somernokto. Mi promenas tra la stratoj. Mi haltas. Mi rigardas en montrofenestron. Mi apenaŭ atentas, ke iu ekstaras apud mi. Mi iras plu. Mi eniras en parkon. Mi sidiĝas sur benkon. Mi rigardas en la stelojn. Mi ne ektimas, kiam proksimiĝas rapidaj paŝoj. Kiam la homo sidiĝas apud mi, mi turnas min al li. Lian saluton mi respondas trankvile. Mi ne havas kaŭzon misfidi lin. La viro apud mi ne estas mia malamiko. Eble li fariĝos eĉ amiko. Mi estas ino. Mi povas iri ĉien. Sen timo. La mondo estas malferma al mi.

Mi havas revon. Mi estas knabineto. Nokte neniu ĝenas mian dormon. Neniu ŝovas sin apud min. Mi ne pisas en la liton kaj ne mordas la ungojn. Kiam mi diras ion, la aliaj aŭskultas min. Se mia patrino levas la manon, mi ne ektremas. Se mia patro tiras min sur sian sinon, mia koro ne haltas bati. Kiam danĝero minacas min, la aliaj rapide kuras al mi por helpi. Se mi dividas ion aŭ aŭ konsolas iun, oni laŭdas min pro tio. Kiam mi estas fiera, oni konfirmas min. Se mi estas aŭdaca, oni kuraĝigas min al eĉ pli da aŭdaco. Mi estas knabineto, mi ĝojas pri morgaŭ.

Mi havas revon. Mi estas juna ino. Hieraŭ estis mia lasta ekzameno. Mia vivo estas antaŭ mi. Mi estas fiera pri mi kaj scivola, kio okazos. Mi eklaboros en profesio. En profesio, kiu havas sencon kaj eble eĉ amuzas min. Mi havas amikinojn, al kiuj mi fidas, kaj amikojn, kiuj kuraĝigas min. Eble mi enamiĝas iutage. Ĉe tio mia elbrilo kaj personeco estos decidaj. La amo pliriĉigos mian vivon, sed ne baros al mi la vojon. Eble mi naskos infanon. Se ni estos duope, ni estos gepatroj, kiuj dividas ĉion. Tio estas farebla, ĉar ni vivas en socio, kiu subtenas nin ĉe tio. Sed eble mi restos sen infanoj. Por mia memkompreno kaj mia vivfeliĉo tio ludas tiom grandan rolon aŭ tiom malgrandan rolon kiel por viro.

Mi havas revon. Mi estas artistino. Malantaŭ mi troviĝas fieriga tradicio de inaj artistoj. Sed tio ne plu ludas rolon. Mian verkaron oni mezuras je ĝia propreco kaj kvalito, ne je mia sekso. Neniu atendas de mi, ke mi estas antaŭ ĉio alia „alloga“. Mi ankaŭ ne devis atendi jardekojn pro mia malkovriĝo. Mi laboras. Mi laboras streĉe. Kelkfoje mi dubas aŭ malesperiĝas, tute kiel mia kolego. Mi estas ino. Kaj kreiveco ne havas sekson.

Mi havas revon. Mi vivas en fora lando. Mi ne devas malsati. Mi ne devas prostitui min. Oni ne vendas min kiel bruton, ne forpuŝas min kiel sklavinon, ne enterigas min vivanta kiel hundon. Mi ankaŭ ne estas la posedo de viro, kiu devigas min en la nomo de Alaho ĝis nevidebleco sub vualon. Oni ne kripligas miajn generajn organojn per razotranĉilo, oni ne kunkudris mian vaginon. Mi ne sentas doloron, sed volupton. Mi ankaŭ ne lasis min forlogi per promesoj kaj minacoj en riĉan landon, finstacio bordelo. Mi estas ino. Kaj en la plena posedo de miaj homaj rajtoj.

Mi havas revon. Mi estas viro. Nokte mi promenas tra la parko kaj sidiĝas apud fremda homo. Estas ino. Mi komencas paroli pri mi. Mia patrino estas sendependa fiera ino kaj mia patro estas sensiva zorgema viro. Mono kaj potenco por mi ne estas celoj por si mem, sed rimedoj al la celo. Mi malamas humiligi iun - aŭ esti humiligata. Mi malestimas perforton. Ne malsameco, sed egaleco altiras min. Inoj estas al mi tiel intimaj – aŭ tiel fremdaj – kiel viroj, laŭ la persono. Ke mi biologie estas vira propre estas negrava. Mi vivas ja en tempo, en kiu oni ne diferencigas homojn laŭ viroj kaj inoj, tiom malmulte, kiom laŭ blankuloj kaj nigruloj aŭ sveltuloj kaj dikuloj. Mi estas homo. Homo kun sento kaj menso, kun fortoj kaj malfortoj, kun timoj kaj esperoj.

Tradukis Donjo kaj Cezar