Reiner Kunze
Budho
En la frankfurta Insel-volumo "Ribelo de la aĵoj" (Aufstand der Dinge) de Erhardt Kästner mi legas:"Cent kaj kvindek metrojn for de la Hagia Sophia kaj ducent metrojn for de la moskeo de sultano Aĥmed, en la Divan Yolu Dŝadesi estas ĝardena restoracio, kiu havas ankaŭ internejon kaj unuan etaĝon, kaj ĝi nomiĝas "Lale", tio signifas "Al la tulipo", jen renkontiĝejo por vagabondoj, fervore svarmata de knabinoj, al kiuj sukcesis aspektaĉi ekstere: pro la griza vizaĝkoloro, pro la vila hararo kaj buntaj disŝiritaj vestaĉoj kaj ŝvelintaj firmaj femuroj. Tiel, ke junaj turkoj, kiuj nekutimiĝas al io tia, ĉar la profeto ne volonte vidas nudon (eĉ ne en la Hamam, en la fama turka banejo por viroj, kie la banservisto fajfas jam tra la dentoĵ, se nur koksa tuko iom deglitis iomete) estas fakte devigataj postvoki al ili aŭ montri frotatan dikfingron inter du fingroj sub ties nazojn, kion tiuj respondas per funebraj rigardoj, kun kiuj ili ĝenerale rigardadas la mondon. Sed tio ŝajne tute ne ĝenas ilin, ili estas oldiĝintaj jam kun deksep jaroj. Iliaj amikoj havas aŭ hirtan hararon laŭ plenkovriga sovaĝiĝinta maniero aŭ strian hararon mole softan. Ĉiuj parolas angle, ankaŭ inter si, kvankam oni elaŭskultas senprobleme, se la langoj germane plenkreskiĝis.
Ili estas survoje sur la malnova opio- kaj haŝiŝstrato, sur la malnova silko-kaj karavanstrato Istanbulo, Ankara, Teherano, Kabulo, Lahur; Nepalo, ĉar tio estas ilia Mekko. Tio evidentiĝas ankaŭ sur la nigra tabulo de la restoracio; ĝi estas tute kovrata per surpikitaj notfolioj kun petoj pri kunprenado, aerflugaj vojaĝoj ne eksluditaj, kun erotikaj aludoj, ĉe kiu ili pensas pri ĉia servo.
Estas bonaj vizaĝoj inter ili, pli da bonaj ol malbonaj, iam ili estis bone prizorgataj knabinoj, aŭ ankaŭ ne, ĉar estas elmigrintoj, protestantoj, kiuj ne eltenis la sen-stresecon de la bonfarta socio, kiuj do meritas multe pli da simpatio ol la bohemanioj el Ŝvabingen aŭ la naĝuloj de Sylt sur dolĉa supo, kiuj sopiras la revolucion, sed ne volas fordoni eĉ iometon, kvankam oni ofte diris al ili, ke la tero ne havus sufiĉe da rimedoj por tio, se ĉiuj miliardoj da homoj kaj tiuj, kiuj ankoraŭ aldoniĝos, volus vivi tiel kiel ni.
El tiuj estas tiuj tie la bona escepto, en Instanbulo ili drivas tra la homtorentoj de la stratoj sen rigardi al iu aŭ al io, kvazaŭ ili estus iniciitaj, kaj ne parolus kun simpluloj. Por ili ekzistas tranoktejoj, ili dormas sur la planko, en koto, ĉe mizeraj akvejoj kaj aĉaj latrinoj; se iu kuraĝus hemje oferti tion al li, jen ili certe...
Iliaj sandaloj havas inter la dikfingro kaj la dua piedfingro ledorimeneton, sed neniun kovraĵon por la kalkanumoj, ĉu tiuj eltenos dek mil kilometrojn? Ĉi tie en Instanbulo tio ŝajne eblas. Sed ĉu pli malantaŭe en la provinco? Tie, kie la popolo estas tiom terure povra, ke oni ne povus helpi al ili, eĉ se oni komprenus pro kio, ĉar tie ne eblas flirto kun la povreco, ĉar la povreco tie estas terure serioza afero.
Kiu havas filinon plenkreskiĝantan, sidas ĉe la tablo, apogas la kapon sur la pugnoj kaj zorgas sin."
Mi scias tion, apude en ŝia ĉambro kuŝas malfermita (kun la varba leĝosigno "La altirforto de la Tero") la lepsika Insel-volumeto "La vivo de Budho".
Tradukis Donjo & Cezar el Reiner Kunze: "La mirindaj jaroj" (Die wunderbaren Jahre, Fischer-eldonejo)