Muhammad al - Machsangi

Numero 16 ... numero 20


Baton post bato post bato post bato – plena de abomeno kaj malico. La aŭtobuso glitis sur la malvasta truigita asfaltbendo rekte tra la terura, vasta kaj trista dezerto; sed ĝi estis ekipita per klimatiza instalaĵo, kaj la veturgastoj sur la molaj sidlokoj ne sentis la ardon eksteran, ankaŭ ne la batalon en la koro de la veturilo, kiu jam dum du horoj sen laciĝo spektaklis.

Du horojn antaŭe, kiam la buso ekmoviĝis komence de la dezerta vojo, la veturgastoj sidiĝis oportune sur siaj lokoj, longa vojaĝo estis antaŭ ili.


La veturgasto sur la loko 20 estis iom trokreskinta, pro kio unu el liaj genuoj pikis en la dorsan apogilon de la sidloko numero 16... La veturgasto sur la sidloko numero 16 sentis la subitan volbiĝon en sia dorso kaj li komprenis ĝin, sed li ne turnis sin malantaŭen por postuli de numerulo 20, ke li remetu la genuon. Ne, li kliniĝis iom antaŭen kaj puŝis kun sia dorso posten kontraŭ la apogilon. Pro tio numerulo 20 retiris la genuon. La tuto ripetiĝis, kiam la numerulo 20 forgesis ĝin, kaj la numerulo 16 perceptis ĝin. Tiam tio disvolviĝis al ludo tien kaj reen, kaj la ludo kondukis al daŭra kontakto inter la du veturgastoj, el kiuj neniu vidis la alian.


Baton post bato post bato post bato – per la genuoj kaj per la dorso kaj per pugnoj kaj per kubutoj. Kaŝitaj, sekretaj blindaj batoj nun jam dum kvar horoj kaj dudek minutoj. En la unua sekundo de la 22-a minuto, la sidloko numero 16 krakis dufoje laŭvice; en la tria minuto ĝi kunrompiĝis kun sia uzanto malantaŭen kaj falis sur la postsidanton. Kiam la rigardoj de la numeruloj 16 kaj 20 trafis sin reciproke, unu el ili diris: „Pardonu“, kaj la alia respondis: Neniu kaŭzo.“ Ambaŭ devis – je duono krucumitaj al la rompita apogilo – daŭrigi la vojaĝon, de kiu ili havis nur la unuan duonon post si - pro timo, ke la numerulo 16 kun la apogilo povus fali malantaŭen; kaj la numerulo 20 tenis firme la apogilon, por ke ĝi ne falu sur lin.


tradukis Cezar


Rimarko: la verkisto, naskita en 1950 estas egipta psikiatro kaj verkisto. Mi tradukis el la germanlingva rakontaro: Egiptaj rakontetoj, Lenos-eldonejo, Bazelo