
Robert Walser
La arbaro
Trapenetrite de diversaj sensoj, mi lante supreniris sur rokeca pado en la arbaron, kiu kvazaŭ paŝis al mi kiel malhele verda nepenetrebla enigmo. Ĝi estis kvieta kaj tamen ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi moviĝas kaj renkonte proksimiĝas al mi kun ĉiuj siaj belaĵoj. Estis vespero, kaj laŭ mia ankoraŭa memoro la aero pleniĝis kun dolĉa melodia frido. La ĉielo ĵetis orajn ardantajn brilojn en la densan arbaron, kaj la herboj kaj drogoherboj odoris tre nekutime. La odoro de la arbara tero ensorĉis mian animon, kaj mi, tiel korpremite kaj ebriigite kiel mi estis, kapablis paŝi nur malrapide, tre malrapide antaŭen. Jen aperis el la kverka malalta arbetaĵaro, inter abioj, sovaĝa granda bela fremdulino malmulte vestita, kun kapo kovrita de pajloĉapeleto, de kiu falis rubando sur la nigran hararon. Estis arbarino. Ŝi klinis la kapon, mansalutis kaj lante venis al mi. La vespero estis jam tiel bela, la birdoj, la nevideblaj, kantis jam tiel dolĉe, kaj nun krome ankoraŭ tiu belulino, kiu aspektis kiel la sonĝo pri virino, kiel la nura imago pri tia ino, kia ŝi estis. Ni proksimiĝis reciproke kaj salutis nin. Ŝi ridetis, kaj mi same devis rideti, venkite de ŝia rideto kaj kaptite de la belega abisimila figuro. Ŝia vizaĝo estis pala. Ankaŭ la luno nun aperis inter la branĉoj kaj rigardis nin ambaŭ per pensoplena seriozeco, kaj jen ni sidiĝis unu apud la alia en la malsekan, molan dolĉe odorantan muskon kaj rigardis reciproke la okulojn. Ho ve, kiajn belajn grandajn melankoliajn okulojn ŝi havis. Mondo ŝajne kuŝis en ili. Mi brakumis ŝian grandan molan korpon kaj petis ŝin, kun tiom da flatado en la voĉo, kiom mi povis meti en ĝin (kaj tio ne estis komplika), ke ŝi montru al mi siajn gambojn; kaj ŝi forprenis la jupon de la gamboj, kaj jen softe briletis al mi tra la malhelo de la arbaro la ĉiele bela blanka ebura koloro. Mi kliniĝis kaj kisis ambaŭ gambojn, afabla bonvenigata torento fluis tra mia animita korpo kaj mi kisis nun ŝian buŝon, kiu estis ŝvelanta cedema boneco kaj la amo mem, kaj ni tenis nin firme, brakumis nin reciproke dum longa longa tempo pro kvieta reciproka raviteco. Aĥ, kiel la odoro de la arbara nokto ravis min, kaj kiom ravis min ankaŭ la odoro, kiu eliris de la ino mem. Ni sternis nin sur la muskon kiel en multekostan, riĉe ornamitan liton, kvieto kaj tenebro kaj paco estis ĉirkaŭ ni, super ni la dancantaj kaj briletantaj steloj kaj la bona, senzorga, kara, granda, dieca luno.
Rimarkoj: Li estis sensukcesa verkisto, kiu tamen tre impresis la faman Franz Kafka. Walser estis tiu, kiu laŭ mia persona opinio pli forte influis lin ol oni kutime supozas. Kiel kelkaj aliaj verkistoj li pasigis la lastajn jarojn en hejmo por nervomalsanuloj, ie en Svisio. Li mortis vintre en promeno tra arbaro, kie onis trovis lin tute frostfrida sur neĝkovrata padokruciĝo apud arbo.