
Franz Kafka
Fableto
"Aĥ",
diris la muso, "la mondo fariĝas pli malvasta post ĉiu tago. Unue ĝi
estis tiom larĝa, ke mi timis, mi kuris plu kaj estis feliĉa, ke mi
vidis fine dekstre kaj maldekstre en la foro murojn, sed tiuj longaj
muroj tiom rapide proksimiĝas unu al la alia, ke mi estas jam en la
lasta ĉambro kaj tie en la angulo staras la kaptilo, en kiun mi kuras."
"Vi devas ŝanĝi nur la kurdirekton", diris la kato kaj manĝis ĝin.
tradukis Cezar

fotis Cezar
***
Franz Kafka
La ekiro
***
Mi ordonis konduki mian ĉevalon el la stalo. La servisto ne komprenis
min. Mi iris mem en la stalon, surĉevaligis la selon kaj sursidiĝis. En
la foro mi aŭdis blovi trumpeton, mi demandis lin, kion tio signifas.
Li ne sciis ion kaj ne estis aŭdinta ion. Ĉe la pordego li haltigis min
kaj demandis: "Kien vi rajdas, mastro?" "Mi ne scias tion", mi diris,
"nur for de ĉi tie, nur for de ĉi tie. Ĉiam plu nur for de ĉi tie, nur
tiel mi povas atingi mian celon." "Vi do scias vian celon?" li
demandis. "Jes", mi respondis, "mi ja diris tion: 'For-de- ĉi tie', jen
mia celo." Vi ne kunhavas manĝoprovizon", li diris. "Mi ne bezonas
ĝin", mi diris, "la vojaĝo estas tiom longa, ke mi devas malsatmorti,
se mi ne ricevas ion survoje. Neniu manĝoprovizo povas savi min.
Bonŝance estas ja efektive eksterordinara vojaĝo."
tradukis Cezar
Franz Kafka
La turbo
Trad. Donjo & Cezar ***
Filozofo vagadis ĉiam tie, kie ludis infanoj. Kaj kiam li vidis knabon,
kiu havis turbon, li jam embuskis. Apenaŭ la turbo ekturniĝis, la
filozofo persekutis ĝin por ĝin kapti. Ke la infanoj bruis kaj provis
deteni lin de sia ludilo, ne afliktis lin. Se li kaptis la turbon, tiom
longe kiom ĝi turniĝis, li estis feliĉa, sed nur momenton, tiam li
ĵetis ĝin teren kaj foriris. Li ja supozis, ke sufiĉas la ekkono de ĉiu
eto, do ekzemple ankaŭ de turniĝanta turbo, por la ekkono de la
ĝeneralo. Tial li ne okupiĝis pri la grandaj problemoj, tio ŝajnis al
li malekonomia. Se la plej eta etaĵo estas efektive ekkonata, jen ĉio
estas ekkonata, tial li okupiĝis nur pri la turniĝanta turbo. Kaj ĉiam,
se okazis la preparoj por la turnado de la turo, li havis la esperon,
ke ĝi nun sukcesos. Kaj se la turbo turniĝis, la espero fariĝis en la
senspira kurado je certeco al li. Sed kiam li tiam tenis la stultan
lignopecon en la mano, li eksentis sin malbonfarta kaj la kriado de la
infanoj, kion li ĝis tiam ne aŭdis kaj kiu nun subite penetris en liajn
orelojn, forpelis lin, li ŝanceliĝis kiel turbo pro nelerta vipo.
el Kafka: Der Kreisel (Sämtliche Erzählungen, Anaconda)