Mi havas kontrakto



Piedpilkado estas ne nur „bim“, ĝi estas multe pli. Ĝi estas „bim, bam, bum“. Tiel parolis granda trejnisto. Piedpilkado kaj la lingvo kunapartenas kiel trejnisto kaj kuntrejnisto, kiel Stan Laurel kaj Oliver Hardy. La germana de piedpilkistoj kaj ekspertoj estas ofte stranga. Sed foje ankaŭ tre komika.

Piedpilkadaj citaĵoj estas parte famaj. Oni pensu nur pri la vortoj de la aŭstro Andreas Herzog, kiu respondis al la demando, ĉu li ankoraŭ estas ofendita pro la korpa atako de Oliver Kahn antaŭ kelkaj jaroj. Li respondis: „Ne, intertempe ja jam kreskis neĝo sur la aferon.“


Kelkaj sportamikoj penis kolekti la citaĵojn kaj prezentis ilin en libroj kaj en retejoj. Jen meritoplena agado. Se oni foje havas malbonan tagon, oni devas klaki nur paĝon kiel ekz. blutgraetsche.de kaj tralegi la plej novajn citaĵojn, kaj jam oni ree ridas. Ekz. pri la konstato de Andreas Möller: „Speciale en la dua duono ni kaptis bonan tagon.“


Jen kelkaj eldiroj plukitaj el la citita retejo:

Rubriko: „Stulto bone ludas“
:

Mario Basler: „Mi salutas mian patrinon, mian patron kaj precipe miajn gepatrojn.“

Rudi Assauer , la iama Ŝalke-manaĝero, kiam li respondis demandon de ĵurnalistino pri la ebla sukcesrecepto en la Ĉampion-ligo kontraŭ Istanbulo : „Ni enteamigu inojn kaj tiel timigu la kontraŭulojn.“

Uli Hoeness pri la iama federacia trejnisto Jürgen Klinsmann: „Tiu venu ĉi tien kaj ne dancu daŭre en Kalifornio dume ni devas fari la merdon ĉi tie sola.“

Karl-Heinz Riedle, kiel kun-komentisto en la ludo Irlando-Svisio: La irlandanoj momente havas iom da superakvo.“

Tibor Meingast pri la Hertha-defendistoj ĉe Bielefeld, 3:0 kontraŭ Berlino: „Dardai kaj Simunic kondutas ĉe la paraj bataloj kiel artsketadistoj.

Johano B. Kerner (post la 1:2-malsukceso de la nacia teamo de Germanio kontraŭ Turkio: Se la germanoj volas partopreni en la mondĉampionata finludo, ili jam foje prizorgu la enirbiletojn.“

René Rydlewicz, golŝotinto de Rostock kontraŭ Paderborn: „Mi pripensis, ke en Bochum antaŭ la golejo mi tro longe pripensis, kaj tial mi pripensis hodiaŭ ne tro pripensi.“ Redemandis la reportero pro tio: „Ĉu vi do la venontan fojon malpli pripensas kiel Rostok-ano kaj ŝotas pli da goloj?“ Je tio plian fojon Rydlewicz: „Jes ja, tiel tio estas. Se oni havus ion en la kapo, oni ja ne estus piedpilkisto.“

Stefan Wessels, la golisto de Kolonjo pri la onidiroj, ke Lukas Podolski eventuale volas ŝanĝi la klubon: „ Ne ĉiam ĉio veras, kio estas vera.“

Franz Beckenbauer pro la demando, kiel okazis, ke li produktis en la sepdekaj jaroj sondiskon: „Nu jes, mi naskiĝis en la Richard Wagner-kliniko.“

„La Mondo“ (Die Welt) spekulaciis pri Sammer kiel estontan trejniston de Leverkusen: Sammer, kiu validas kiel kariba, sed ankaŭ kiel tro serioza, devas konvinki siajn plej akrajn kritikantojn.“

Ervin Skela, de Kaiserslautern: „ Ni havis la firman intencon ne ŝoti golon.“


Tamen, la piedpilkistoj estas kompreneble tute normalaj homoj. Homoj kiel vi kaj mi. Homoj kun tute normalaj problemoj. Ili havas ekz. fobion pri fremdaj vortoj.Lothar Matthäus: „Ni estas bone intrigita trupo.“

Kelkaj ne certas pri la komparativo. Erik Meijer: „Estas nenio plej merda ol la dua rango.“ Aliaj distordas proverbojn: Ankaŭ mi ne scias, kie fiodoras la hoko.“ Thorsten Legat: „Niaj ŝancoj procente statas 70 : 50.“ Andreas Möllerne estas eksperto pri geogafio: „Egale, ĉu Milano, ĉu Madrido, sed nepre Italio!“ Lothar Matthäus malmulton scias pri ulinoj: „La inoj evoluiĝis en la lastaj jaroj, ili ne plu staras kontente ĉe la fornelo, ili lavas lavendaĵojn kaj vartas infanojn. Viroj devas akcepti tion.“ Kaj foje piedpilkistoj estas eĉ kortuŝe sinceraj, tiel kiel Fredi Bobic: „ Oni nun ne rajtas parole malbonigi ĉion tiom, kiom estis.“




Tre ŝatata formulado de piedpilkistoj laŭ Trappatoni estas la sekva: „Mi havas kontrakto.“ Ekz.: „Mi havas kontrakto ĝis 2007.“ Multaj aŭskultantoj mire demandas sin, ĉu oni ne devus diri: „Mi havas kontrakton.“ Aŭ: „Mia kontrakto validas ĝis 2007.“

Sed la piedpilka lingvo vivas ne nur nur de la komikaj vortoj de la ludistoj kaj trejnistoj, sed ankaŭ de amuzaj komentoj de sportreporteroj. Tiuj estas ja parte kvazaŭmalhelpataj militkomentistoj, kaj laŭe radikala estas ties vortmaterialo. Ankoraŭ antaŭ nelonge regule „brulis“ „en helaj flamoj“ en la pun-areo. La ludistoj „atakis la malamikan fronton" ktp. Sed nun ĵurnalistoj jam evitas kutime tro militeceajn komparojn. Sed ne ĉiam.

Ja sportreporteroj foje parolas eĉ kiel poetoj kaj uzas kuraĝe metaforojn. Gerd Rugenbauer: „La nacia teamo en la lastaj minutoj metis la meĉon en la direkto al la publiko.“ En 'Spegulo online' (Spiegel online) redaktoro foje tiel entuzias-miĝis: „ Liaj ludistoj tie kuŝis jam ĉiuj kiel kuglaro, kiun ili senplane formis pro elflue transbordiĝantaj feliĉosentoj.“

Konsentite, la komunikiloj ofte ne estas pli bonaj ol la piedpilkaj profesiuloj kaj aliaj en tiu sfero, kiel jamBruno Labbadiatute ĝuste konstatis: „Tio ĉio de la komunikiloj estas sterilizita tro alten.“


Cetere, se iu volas fini ion en Germanio, kio ne plu havas sencon aŭ kio estas jam finfarita, kiel ekz. tiu ĉi artikolo, jen oni simple diras ŝerce: 'Ich habe fertig.' (Mi havas preta). Jen nevenkeble kurta eldiro, ĉu ne? Nu, kaj tiun genian eldiron ni lernis denove de kiu? Ĝuste divenite: Ni lernis ĝin de la sprita itala trejnisto Trappatoni, kiu per tiuj famaj vortoj finis sian kontrakton ĉe la klubo Bavario Munkeno. Kaj kial? Pro la ludistoj, kiuj laŭ Trappatoni plurale estis: „Flasche leer“ (botelo malplena).




Kompilis, verkis kaj prilaboris Donjo & Cez
laŭ infomoj de
blutgraetsche.de
kaj laŭ ĉapitro en la libro: Bastian Sick:
„La dativo al la genitivo estas ties morto“,
daŭrigo 3“