Unuaklasulino volas fariĝi "korupta oficisto"
Mokema kaj kritika poezio el Ĉinio
Lia Moŝto, la 14-a Dalai-Lamao en intervjuo
Ampleksa reta magazino en Ĉinio
La apaĉoj de la nuno
***
Unuaklasulino volas fariĝi
"korupta oficisto"
Tv-istoj demandis ĉinajn lernantojn,
kion ili volas fariĝi iam: por ekzemplo fajrobrigadisto, pentristino aŭ
aviadilisto. Knabino perpleksigas per precipa profesia deziro - la
sesjarulino jam divenas, ke la kariero kiel oficisto povas esti
prosperiga.
En la sudĉina milionurbo
Guangzhou tv-teamo la unuan de septembro vizitis lernejon kaj demandis
je la unua lerneja tago malgrandajn ĉinajn novlernantojn pri la deziroj
rilate al profesio. Bonkondute sidante ĉe tabloj, en blankaj ĉemizoj,
kun nigrablankaj epoletoj la unuaklasuloj respondis: Unu el ili gratis
sin senhelpe je la kapo, li ankoraŭ ne sciis tion tiel konkrete. Aliaj
diris: "pentristino", "aviadilistino" aŭ "muzikinstruistino", unu el
ili volas fariĝi fotografo, kaj alia fajrobrigadisto.
Kaj jen tiu knabineto kun la harplektaĵo dekstre kaj maldekstre
flankiĝanta kaj kun okulvitroj je flava rubando. "Se mi fariĝas granda,
mi volas fariĝi oficisto", diris la sesjara en la tv-kameraon. "Kia
oficisto?", demandis la intervjuisto kaj ricevis tute klaran respondon:
"Korupta oficisto, ĉar tiuj havas tre multajn aĵojn." Ĉe tio la
knabineto rikanis heziteme.
La intervjuo laŭ raportoj de ŝtataj medioj en vendredo estis unue
videbla nur en interreta paĝo. Sed intertempe ĝi estas jam konata en la
tuta lando kaj videblas ankaŭ ĉe Youtube. En blogoj la sesjarulino
estis laŭdata pro la "reala taksado de de l' vivo. "La socialismo kreis
novan version de la Andersen-fabelo "La novaj vestoj de l'
imperiestro", komentis alia blogisto.
jol/AFP
tradukis Donjo & Cezar laŭ gazeto "Spiegel" (Spegulo)
Mokema kaj kritika poezio el Ĉinio
Mi estas pakaĵeto de markocigaredoj
En trinkkantoj kaj interretaj poemoj ĉinaj artistoj mokas kritike la socion.
La ĉinaj gazetoj estas plu laŭtparoliloj de la gvidanta partio. Sed
tie, kie regas tro rigida cenzuro, ĉagreno kaj malkontento uzas aliajn
vojon por esprimi sin.
Li Wei, poeto el Tianjin
Eltiraĵo el la poemo:
"Mi aŭ simio"

Por preni la ŝarĝon
de la nacio, de la popolo,
mi,
simpla homo,
persono ne frapanta atenton,
konsentas rezigni
pri mia titolo kiel homo.
De nun mi rapide
retroevoluas
en simion.
Mi esperas honeste,
ke mi facile lasas alŝnurigi min.
Mia nova mastro estas kamparano,
kies tergrundon voris inundoj.
Mi estus preta montri, en la dezerta tristo
de la urboj, mallonge antaŭ tiu momento,
kiam la polico forpelos min,
miajn famajan artifikaĵojn,
tiel, ke mi povu enspezigi al mia
senhejma mastro kelkajn cendojn.
Kaj por ke mi povu sorĉi al ĉiuj tiuj
senlaboraj fratoj kaj fratinoj
hazarde vidantaj min en prezento,
kelkajn feliĉigajn momentojn,
al iliaj eluzitaj vizaĝoj kaj
koroj.
Al infanoj mi ne kurbigus
eĉ korpohareton.
Ĉar mia amo al ili estas tiel granda
kiel al ĉiu brilanta stelo en la ĉielo.
Por ili, por tiu nepagebla espero,
mi ĵetiĝus sen hezito
antaŭ la purpure brilantajn vizaĝojn
de la funkciuloj,
antaŭ la grase gutantajn cerbojn
de la novaj riĉuloj, kiuj ĝuas
la bankedon de l' vivo.
Mi permesus al ili frakasi
mian kranion kaj elsuĉi
ankoraŭ la lastajn gutetojn de poezio
el mia cerbo.
Kaj tamen mi mortus sen pento.
Rigardu, tia simio mi estas,
simio ne frapanta atenton,
eterne enserve de la popolo kaj la patrio,
tia simio mi estas.
tradukis Cezar
laŭ germana traduko
de Kai Strittmatter
Trinkkantoj
Trinkkantoj estas tradicio en Ĉinio. Oni reciproke postulas
versfaradon, kiu restadas silenta, tiu devas malplenigi la glason. Nun
foje trinkkanto, kiu lastjare cirkulis en la ĉina interreto:

Interreta trinkkanto
La urbestro:
Miaj rizbastonetoj estas pintaj, mia
pelvo estas ronda.
Mi estis en centmiloj da hoteloj,
manĝis en centmiloj da hoteloj,
manĝis en centmiloj da restoracioj.
Ĉu mi do pagis iam?
Ne!
La propagandoministro:
La krajono esta pinta,
la peniko estas ronda.
Mi parolis centmiloj da paroloj,
verkis centmiloj da artikoloj.
Ĉu unu el la frazoj estis vera?
Ne!
La negocisto:
Mia frizo estas pinta, mia
kapo estas ronda.
Mi estis en centmiloj da frizosalonoj.
Renkontiĝis centmilojn da frizistinoj.
Ĉu iu el ili povis frizi hararon?
Ne!
tradukis Cezar laŭ Kai Strittmatter
el Sudgermana Gazeto
Rimarko: En Ĉinio frizosalonoj estas ofte kaŝitaj bordeloj.)
Second Hand Roses
(Rozoj denove venditaj)
Second Hand Roses
estas unu el la plej skurilaj kaj tamen plej bonaj rokmuzikbandoj de
Ĉinio. Ilia kanto: "Lasu unue riĉiĝi grupon da muzikistoj" aludas la
sloganon de Deng Xiaping "Lasu unue riĉiĝi la homojn", kiu tiel
malfermis la pordegojn por la kapitalismo kaj tiel ankaŭ profundan
abismon inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

Lasu unue riĉiĝi grupon da muzikistoj"
Mi estas pakaĵeto da markocigaredoj,
ŝtopita en la poŝon de povra viro.
Mi estas monavida museto,
adoptita de riĉa viro.
Mi estas pakaĵeto da piloloj kontraŭ
gonoreo.
Mi estas pekanta sanktulo,
terenpuŝita de Dio.
Stalo kun porkoj eksplodanta ĉielen.
Grupo da piratoj dronigita plaĝe.
Mia filo ŝanĝiĝis en monon,
ŝanceliĝantaj floroj velkas borde.
Oni faris el mi poeton,
oni faris el mi perdulon.
Lasu unue riĉiĝi la kamparanojn de Ĉinio.
Lasu unue riĉiĝi la belulinojn de Ĉinio.
Lasu unue riĉiĝi mian purigistinon.
Lasu unue riĉiĝi la artistojn de Ĉinio.
Zhou Yunpeng

La
tridekoka Zhou Yunpeng estas kantisto el Pekino. Li blindiĝis naŭjara.
Laŭdire li vidis kiel lastan bildan impreson de la mondo elefanton
ludantan harmonikon en zoologia ĝardeno. Lia kanto pri tio, ke oni ne
estu la infano de ĉino, aludas pri pluraj skandaloj en la lastaj jaroj.
Ne estu la infano de ĉino
Ne estu la infano de gepatroj el Chengdu,
se via patrino estas drogodependanto
kaj ne revenas hejmen dum sep tagoj kaj sep noktoj.
Ne estu la infano de gepatroj en Henan,
ĉar alie la aidoso en via sango ridas laŭte.
Ne estu la infano de gepatroj en Shanxi,
kie via patro povas fariĝi korbo plena de karboj,
kaj vi ne plu revidas lin.
Ne estu la infano de gepatroj en Ĉinio,
kie la gepatroj ĉiuj estas timemaj kaj evitemaj.
Se la morto estas plej proksima,
ili savas siajn gvidantojn unue.
Brain Failure
Ili estas unu el la plej malnovaj kaj plej konataj punkbandoj en Ĉinio. Ili kantas angle, ankaŭ pro la cenzuro. La kanto "Sail" devenas el la albumo "Turnu la tordilon pli laŭte!" (Turn on the distortion!)

Velo
Ne libero, tute ne libero!"
Ne sento! Neniu ajn sento.
Mi volas iri ekveli, veli trans oceanon.
Mi volas turni la tordilon pli laŭte.
Mi devas foriĝi, foriĝi de ĉi tie, el PR Ĉinio.
He, frato, tion vi ja scias, ke vi rajtas iri nenien.
Foriĝi de ĉi tie, foriĝi de PR Ĉinio.
Mi devas foriĝi, devas foriĝi.
***
Lia Moŝto, la 14-a Dalai-Lamao
en intervjuo
De Eva Eusterhus Dalai-Lamao "Kuloj kolerigas min" En la intervjuo por WELT ONLINE (MONDO KONEKTITE )
parolas la sekulara kaj religia gvidanto de Tibeto pri ekkoleremo, la
budhisman ekfloron, la malpliiĝantan potencon de Ĉinio kaj respondas la
demandon, ĉu li jam estis enamiĝinta. MONDO KONEKTITE:
Via Moŝto, jam 15 tagojn grupo da junaj tibetanoj troviĝas en
Nov-Delhio en malsatstriko por la sendependeco de Tibeto. Ĉu vi pensas,
ke tia maniero de la protesto helpas al la tibeta afero? Dalai-Lamao:
Por ni budhistoj malsatmortado estas ankaŭ speco de perforto. Kaj kiel
vi certe scias, esenca baza principo de la budhismo estas la
senperforteco. Mi admiras ilian decidecon kaj komprenas iliajn
frustraciojn. Ĉar ne ekzistas iuj signoj de plibonigoj en Tibeto. Tiu
ĉi grupo komencis la malsatstrikon, ĉar ĝi pensas, ke la ĝisnuna vojo
ne estas efektiva. El budhisma vidpunkto mi ne subtenas tion. Ĉiu vivo
esta sankta. Malsatstriko do por mi ne estas solvo. MONDO KONEKTITE: Via deziro estas, iam reveni al Tibeto. Momente la signaloj por tio estas malbonaj. Ĉu vi pensas, ke vi ankoraŭ travivos tion? Dalai-Lamao:
Jes, mi supozas tion forte. Ankaŭ se foje ŝajnas senespere. La homrajta
situacio en Tibeto plu estas tre serioza. Duono de la loĝantaro vivas
en nove dividitaj ĉinaj provincoj, la frakaso de la komuneco malhelpas
la homojn flegi sian kulturon. Al ekstere la ĉina registaro permesas al
la tibetanoj vivi sian kulturon. Sed la studado de la skriboj, la
efektiva instruiĝo por la homoj en tiaj cirkonstancoj estas nur tre
malfacile ebla. La tibeta kulturo pli kaj pli de la ĉinoj estas
subfosata. Aldoniĝas la fakto, ke la pli maljuna generacio, kiu ankoraŭ
scias multon pri la budhismo, iom post iom elmortas. MONDO KONEKTITE: Kio esperigas vin? Dalai-Lamao:
Ekzistas juna generacio de tibetanoj, kiuj ĝuste tiujn komplikajn
cirkonstancojn rigardas kiel defion kaj ne perdas la kuraĝon. Ili estas
tre gravaj por ni, ĉar ili povas infekti aliajn kun sia decidemo.
Aliflanke mi pensas, ke kun la potenco de Ĉinio la atentemo ankaŭ estas
pli direktata al la Komunista Partio. La premo kreskas, la cenzuro
estas publike akuzata, la homoj komencas demandi. Ĉinio momente havas
multajn problemojn kaj la premo kreskas. Ankau la ĉinanoj montras pli
kaj pli da intereso je la tibeta budhismo. Pro tio la sinteno al Tibeto
fariĝas pli kaj pli pozitiva. Tio antaŭenigos la tibetan aferon. MONDO KONEKTITE: Pro viaj prezentadoj okcidente vi faras la tibetan aferon pli kaj pli populara. Kiom da premo tio estigas al Ĉinio.? Dalai-Lamao:
Mia ĉefa celo kaj miaj motivoj ĉe miaj sinprezentoj ne estas la tibeta
afero, sed mia celo estas pledi por homaj valoroj. Temas por mi pri pli
feliĉaj individuoj. Pri pli feliĉaj familioj kaj pli feliĉa komuneco
kaj per tio pri pli feliĉa homaro. Mia dua temo estas la harmonio inter
la religioj. Se homoj demandas min pri Tibeto kompreneble estas mia
devo ankaŭ respondi al ili. MONDO KONEKTITE: Oni tre festas vin en Germanio – ĉu la entuziasmiĝo de la germanoj por la budhismo mirigas vin? Dalai-Lamao: Unue
mi devas diri, ke mi tre bonfartas en Germanio. Tio estas pro tio, ke
mi sentas min ligita kun la germanoj ekde mia infaneco. Mi pensas, ke
la budhismo altiras ĝuste tiujn homojn, por kiuj tio estas malfacila
afero kredi. Homoj, kiuj havas malfacilaĵojn trovi la ununuran veron.
La budhisma kredo estas tre praktike aranĝita. Eble ekzistas multaj
homoj en Germanio, al kiuj tio plaĉas. Kvankam mi devas diri, ke vi ne
bezonas religion kiel gvidilon por scii kiel povi vivi kiel bona homo.
Mi pensas, ke ekzistas etiko, kiu ne estas ligita al religio, sekulara
etiko. MONDO KONEKTITE: Ĉu budhismo kaj kristanismo laŭ via opinio estas tre similaj? Dalai-Lamao:
Ambaŭ religioj kredas pri la samaj principoj.– pri amo, pardonado,
kunsento, toleremo. Kaj ili havas la samajn celojn: Esti bona homo. Sed
kio koncernas la filozofion, la vojon al la celo, jen kristanismo kaj
budhismo estas tre diferencaj. En la budhismo ne estas Dio kaj ankaŭ ne
animo. Tio rezultigas grandajn diferencojn. Por detale priskribi tiujn,
ni bezonus pluraj horojn. MONDO KONEKTITE: Ĉu vi povus estis sub certaj kondiĉoj la lasta Dalai-Lamao? Dalai-Lamao:
La institucio de Dalai-Lamao tiom longe daŭros, kiom ĝis estos utila
por la tibeta popolo. Se la plimulto de la tibeta loĝantaro decidas, ke
la institucio de Dalai-Lamao ne plu necesas, tiam ne plu estos
Dalai-Lamao. Se mi mortus baldaŭ, mi pensas, ke oni daŭrigus la
institucion. Se la tibeta situacio post 20 aŭ 30 jaroj estos evoluita
pli pozitive, tiam la plimulto de la loĝantaro povus decidi, ke la
Dalai-Lamao ne plu gravas. Mi estas la XIV-a Dalai-Lamao, ne la plej
bona, sed ankaŭ ne la plej malbona.“ MONDO KONEKTITE: Kiam vi perdis la lastan fojon la paciencon? Dalai-Lamao:
Tio ofte okazas al mi tie, kie mi loĝas, ĉar tie estas multaj kuloj. La
unuan kulon, kiu sidiĝas sur mian brakon, mi forblovas, la duan mi mane
forŝovas, ĉe la tria mi fariĝas kolera kaj fortimigas ĝin. MI
diferencigas inter mallongtempa koleremo kaj malpacienco je unu flanko
kaj je la alia flanko je longtempaj malbonaj sentoj kiel malamo,
kolero, kaj envio. La laste diritajn mi ne sentas. MONDO KONEKTITE: Ĉu mi rajtas private demandi ion? Dalai-Lamao: Ek do, demandu min! MONDO KONEKTITE: Ĉu vi foje jam estis enamiĝinta? Dalai-Lamao:
(pripensas tion) Mi devas konfesi, ke mi de tempo al tempo sentas iun
scivolon. (subridetas). Sed mi estas monaĥo. Se mi ekscias, kiom da
malfacilaĵoj en partneraj rilatoj kaj familioj ekzistas, – kiom da timo
kaj doloro – mi sentas min plifaciligita, ke mi ne devas okupiĝi pri
tiaj aferoj. Kaj ja ne nur estas la partnereco: Unue oni devas ja trovi
la alian! Tio ne estas tiel facila. Jen mi prefere plu estas monaĥo,
tio estas pli stabila. El „WELT ONLINE“ tradukis Donjo& Cez
***
9.1.08
esperanto.china.org.cn


Jen
tre ampleksa reta magazino el Ĉinio, kiu estas tre interesa pro tre
variaj enhavoj. Tiu, kiu volas informi sin pri Ĉinio trovas multon, eĉ
la malnovan retan informilon oni plu povas klaki. Krome estu foje
dirita, ke tiu ĉi informilo aperas en multaj lingvoj, ekz. en la
franca, en la germana, rusa, angla kaj en multaj aliaj lingvoj, ĝi do
estas ege bonege taŭga por komencantoj de Esperanto, kiuj bezonas
komparajn tekstojn en la propra lingvo.
http://esperanto.china.org.cn/index.htm
***
10.4.08
La apaĉoj de la nuno
La tibetanoj kiel apaĉoj de la nuno

Ĉinio ne ekspluatas Tibeton, male - sed ĝi postulas de la tibetanoj multekostan prezon: la rezignon pri ilia vivstilo
Ĉu
la tibetanoj estas damnitaj al tio iri la vojon de la indianoj? Ĉu
ankaŭ ili estas reduktataj je la nivelo de nura turista atrakcio kaj
strate devos vendi malmultekostajn memoraĵojn pri iam granda kulturo?
Tiu malĝojiga sorto ŝajnas fariĝi pli kaj pli reala.
La
ĉinoj havas grandan responson. Sed la sorto de la tibetanoj estas ne
nur demando pri duone kolonia subpremo. Oni ofte forgesas, ke en la
mezo de la dudeka jarcento multaj tibetanoj - antau ĉio la edukitoj en
la pli grandaj urboj - estis tiom avidaj modernigi sian socion, ke ili
rigardis la ĉinajn komunistojn kiel aliancanojn - en la batalo kontraŭ
la regado de monaĥoj kaj terposedantoj, kiuj havis hejme servutulojn.
La juna Dalajlamao mem montris sin impresita en la fruaj kvindekaj de
la dudeka jarcento pri ĉinaj reformoj kaj verkis poemojn por la laŭdo
de la gvidanto Mao.
Sed bedaŭrinde tio finiĝis per tio, ke
la tibetaj komunistoj detruis la tibetan socion kaj kulturon anstataŭ
reformi ĝin. La religio en la nomo de la oficiala marksisma ateismo
estis forbalaita, monaĥejojn kaj tempoljn oni detruis (ofte kun la
helpo de la tibetaj Ruĝaj Gvardioj). Nomadojn oni devigis vivi en aĉaj
betonsetlejoj. Kaj la Dalajlamao kaj lia sekvantaro estis devigitaj
fuĝi al Barato.
Tiaj aferoj tamen ne estis limigitaj je
Tibeto. La detruo de tradicioj kaj la kultura reglamentigo ekzistis ĉie
en Ĉinio. En certa senco la tibetanoj estis traktataj malpli krude ol
la plimulto de la ĉinoj. Same tiom malmulte sole la komunistoj
endubigis la unikecon de Tibeto. Tiel klarigis generalo Chiang Kai-shek
en la jaro 1946, ke la tibetanoj estas ĉinoj. Se liaj naciistoj estus
gajnintaj la civitanan militon, li certe ne estus koncedinta al la
tibetanoj la sendependecon.
La budhaismo de Tibeto certe
estas forte damaĝita, sed ankaŭ la ĉina komunismo travivis la ruinigon
de la dudeka jarcento nur kun peno. La evoluo en la direkto de la
kapitalismo kompreneble estis eĉ pli ruiniga por la tibetaj tradicioj.
Kiel multaj imperiismaj potencoj Ĉinio legitimigas sian politikon per
la atentigo pri ties materia uzo. Post jarcentoj de la detruo kaj
neglekto Tibeto profitas de enormaj amasoj da ĉina mono kaj ĉina
energio. La tibetanoj ne povas plendi pri tio, ke ili ĉe la
transŝanĝiĝo de Ĉinio estas neglektitaj de tria-mondo-vrako al rapide
evoluiĝanta aŭtonoma regiono.
Sed la prezo por tio en Tibeto
estas pli multekosta ol aliloke. Regiona identeco, kultura multflankeco
kaj tradiciaj artoj kaj moroj ĉie en Cinio estis tombigitaj sub betono,
ŝtalo kaj vitro. Kaj ĉiuj ĉinoj spiras same anhele la saman malbonan
aeron. Sed la etnaj ĉinoj almenaŭ povas fieri pri tio kiel nacio povi
festi releviĝon. Ili povas sunbani en la nova potenco de Ĉinio kaj en
materia bonfarto. Kompare al tio la tibetanoj povas partopreni tiun
senton nur en tioma grado, kiom ili fariĝas ĉinoj. Se ili ne faras
tion, ili povas nur plendi pri la perdo de sia identeco.
La
ĉinoj eksportis sian version pri moderna evoluo al Tibeto - ne nur kio
koncernas arkitekturon kaj infrastrukturon, sed ankaŭ en formo de
homoj. Kaj tion ondon post pondo: negocistoj el Siĉuano, prostituitinoj
el Hunan, teknokratoj el Pekino, partiaj kadroj el Ŝanhajo,
magazenposedantoj el Junan. La plej multaj enloĝantoj de Lhaso ne plu
estas tibetanoj. La plej multaj homoj kampare estas tibetanoj. Sed ilia
vivstilo certe tiom malmulte transvivos la ĉinan modernigon kiel
transvivis la vivstilo de la apaĉoj en la Unuiĝantaj Ŝtatoj.
Ĉar
en la tibetaj lernejoj kaj universitatoj la instruado okazas ĉine, ĉiu
devas subiĝi al ĉinaj normoj, almenaŭ, se ŝi au li volas esti pli ol
etkamparano, almozpetulo aŭ vendisto de malkaraj ornamaĵoj. Kun aliaj
vortoj: li devas fariĝi ĉino. Eĉ la tibetaj intelektuuloj, kiuj volas
studi sian propran klasikan literaturon, devas fari tion en la ĉina
versio. Dum tio ĉinaj kaj aliaj eksterlandaj turistoj alivestiĝas sin
per tradiciaj tibetaj vestoj por lasi fotografi sin antaŭ la malnova
palaco de la Dalajlamao.
La religio nun en Tibeto kiel en la
cetera Ĉinio estas tolerata, sed severe kontrolata. Turistcelojn kiel
monaĥejoj kaj temploj oni ekspluatas, dume spionoj de la registaro
provas teni la monaĥojn laŭlinie. Kiel ni lernis ĉe la plej novaj
okazaĵoj, ili ĉe tio ne estis tute sukcesaj, la rifuzo fare de la
tibetanoj esta tro radikiĝinta. En la pasintaj semajnoj tiu kolero
eksplodis - unue en la monaĥejoj, tiam sur la stratoj. Ĝi turnas sin
kontraŭ la etnaj ĉinoj, kiuj nun vivas en Tibeto kaj rapide modernigas
ĝin, kaj kies ĉefaj ĝuantoj ili estas mem.
La Dalajlamao
plurfoje klarigis, ke li ne strebas al sendependeco. La ĉina registaro
certe malpravas, se ĝi responsigas lin por la perforto. Sed tiom longe,
kiom Tibeto estos parto de Ĉinio, malfacile imageblas kiel ties unika
kultura identeco povus transvivi. La fortoj, kiuj enviciĝis kontraŭ
Tibeto estas superfortaj. Estas tro malmultaj da tibetanoj kaj tro da
ĉinoj.
Ekstere de Tibeto kompreneble la afero aspektas alie.
Kiom ajn forte la ĉinoj eble estingas la malnovan vivmanieron interne
de Tibeto - senintence ili per tio eble ekstere vivtenas ĝin. Ĉare ili
devigis la Dalajlamaon en la eksterlandon, ili establis diasporon, kiu
povus transvivi en pli tradica formo ol ĝi estus estinta ebla en
sendependa Tibeto. Diasporaj kulturoj prosperas surbaze de nostalgiaj
revoj de reveno. Tradicioj estas ĵaluze protektataj kiel valorplenaj
heredaĵoj kaj tiom longe plu donataj, kiom ankoraŭ ekzistas tiuj revoj.
Kaj kiu povas aserti, ke tiaj revoj ne iam fariĝas veroj? La judoj
kapablis vivteni siajn revojn preskaŭ dumil jarojn.
de Ian Buruma, tradukis Donjo & Cezar el Sudgermana gazeto, 09.04.08
PS: Ian Buruma instruas demokration, homrajtojn kaj ĵurnalismon en la Bard College en Novjorko. Li ricevas en tiu ĉi jaro la Erasmo-premion.
***