Jerome K. Jerome
Onklo Podger enbatas najlon

Ekzistas homoj, kiuj havas tute difinitan metodon aliri laboron. Se oni
aŭdas ilin, ili prenas ĉiam la tutan ŝarĝon sur sin mem; sed en vero
ili ŝarĝas la tutan streĉiĝon lerte sur la ŝultrojn de aliaj.
Mi memoras en tiaj kazoj ĉiam pri mia onklo Podger. En mia vivo mi neniam vidis simile grandan kaoson en pacema domo ol tiam, kiam mia onklo ekentreprenis iun bagatelan agon. Se oni apogis ekzemple pentraĵon por enkadrigo portitan eksterdomen, en la manĝoĉambro kontraŭ la muro por pendigi ĝin kaj tiam mia onklino Podger demandis, kio plu okazu kun ĝi, onklo Podger kutimis diri: "Ha, lasu esti tion nur mia zorgo. Vi ne devas okupiĝi pri tio. Mi ja faras tion."
Tiam li demetas sian jakon kaj eklaboras. Li forsendas la
domservistinon, por ke ŝi alportu por duono de ŝilingo najlojn, kaj tuj
poste li postpelas knabon, por dirigi al ŝi, kiun longon la najloj
devas havi.
Tielmaniere li iom post iom ekmovigas la tutan domularon.
"Do, nun foje ekiru kaj alportu martelon, Vilhelmo", li komandas, "kaj
vi, Tom, alportu metran mezurilon aŭ liniilon; tiam mi ankoraŭ bezonas
la ŝtupetaron kaj ankaŭ kuireja seĝo eble estus tute utila. Kaj vi,
Jakobo, kuru rapide al sinjoro Goggels kaj diru al li belan saluton de
paĉjo kaj demandu lin kiel statas pri lia malsana piedo, kaj ĉu li foje
povus pruntedoni sian akvonivelilon al ni. Manjo, ne forkuru, vi devas
teni tuj la lumon por mi, kaj se la servistino revenas, ŝi devas
ankoraŭfoje eliri, por aĉeti bildoŝnuron, kaj vi, Tom - nu, kie estas
Tom? Tom, venu al mi kaj enmanigu la pentraĵon supren al mi!"
Tiam li levas la pentraĵon kaj efektive lasas fali ĝin; ĉe tio la kadro
diskrevas, kaj kiam li rapide volas savi la vitrotabulon, li tranĉas
sin en la fingrojn; tiam li kuradas tien kaj tien en la ĉambro kaj
serĉas la naztukon. Li havas ĝin en sia jakpoŝo, kaj ĉar li ne plu
scias, kien li metis la jakon, li ne povas trovi la naztukon, kaj la
tuta domularo devas lasi nun ĉion stari kaj kuŝi kaj serĉi anstataŭ la
laboriloj lian naztukon, dume li stumbletadas kaj ĉiun estas en la vojo.
"Ĉe la diablo! Ĉu neniu scias en la tuta domo, kie estas mia jako? En
mia vivo mi ankoraŭ neniam vidis tiom grandan aron da personoj kiom vin
ĉiujn kune. Je mia honoro, io tia, kia vi estas, ankorau neniam
envojiĝis al mi. Vi estas sesopo kaj ĉiuj kune ne kapablas trovi mian
jakon, kiun mi demetis antaŭ nur kvin minutoj. Dio scias! Oni vin ĉiujn
devus..."
Li saltas supren kaj rimarkas ĉe tio subite, ke li sidis sur la jako.
"Stultuloj", li krias", lasu la serĉadon! Mi ja jam delonge trovis
ĝin!" Kaj saĝe li aldonas: "Nu jes, mi prefere povus diri tion al la
kato, ke ŝi serĉu mian jakon ol atendi, ke unu el vi trovus ĝin!"
Post duono de horo fine liaj fingroj estas bandaĝitaj, la kadro ree
fiksita kaj la laboriloj kaj ŝtupetaro, seĝo kaj lumo alportitaj, kaj
la tuta familio, la domservistino, inklude de la dompurigistino staras
en cirklo por helpi al li. Du el ili devas teni la seĝon, la tria devas
helpi suriĝi al li, la kvara devas transdoni naljlon supren, la kvina
doni la martelon, tiam li prenas la najlon, sed ĝi falas el lia mano.
" Tiel! Jen vi vidas!" li vokas nun plej malestime. "Nun la najlo perdiĝis!"
Tiam ĉiuj surplankiĝas kaj surgenue glitadas por ree trovi la najlon;
dume li staras rigide sur sia seĝo kaj murmuras kaj insultas kaj
demandas, ĉu li eble la tutan vesperon sidu kaj atendu sur la seĝo.
Fine la naljo estas trovita, sed intertempe la martelo forestas.
"Kie do estas la martelo? Ja kien mi metis la martelon? Dio en la
ĉielo! Sep homoj staradas, malfermŝiras okulojn kaj buŝojn, kaj neniu
scias, kien mi metis la martelon! "
Sed eĉ la martelo retroviĝas. Sed intertempe li perdis el la okuloj la
signon por la loko, kie la najlo estas enbatenda, kaj ĉiuj nun iom post
iom devas grimpi sur la seĝon kaj rigardi, ĉu eblas malkovri la
punkton. Ĉe tio li nomas nin ĉiujn laŭcvice mensmalsanaj, ĉar ĉiu el ni
trovas la signon sur alia loko, kaj tiam li prenas la metran mezuron
kaj mezuras ankoraŭfoje kaj pensas ĝin ĝusta ekiri de la angulo el
distanco de 31 kaj tri okonoj da coloj dekstren kaj volas nun en la
kapo elkalkuli, kiom tio signifas kaj ne kapablas al tion kaj fariĝas
despli konfuza ju pli longe li kalkulas.
Kja tiam ankaŭ ni volas elkalkuli ĝin enkape, kaj ĉiu venas al alia
rezulto, kaj ni ĉiuj ridas reciproke pri ni. Kaj en la ĝenerala
ekscitiĝo la origina nombro estas forgesita kaj onklo Podger
ankoraŭfoje devas komenci denove. Ĉifoje li uzas ŝnuron, sed en la
kritika momento, kiam li kun angulo de 45 gradoj kliniĝas antaŭen kaj
volas atingi lokon, kiu troviĝas tri colojn ekstere de sia
kaptodistanco, la ŝnuro glitas el lia mano, al kiu li firmtenis sin
instinkte kaj li falas pumpumante sur la pianon, kiu pro tiu kialo
peras plej efektivan ĝuon por niaj oreloj, ĉar onklo Podger kun sia
kapo kaj korpo samtempe falas sur ĉiujn klavojn. Sed tio estas nenio
kontraŭ la fulmotonfro, kiu nun ekfuriozas! Onklino Manjo klarigas, ke
ŝi ne plu povas permesi al la infanoj, ke ili staras ĉe tio kaj
aŭskultas tian krudan lingvon.
Sed fine onklo Podger tamen retrovas la certan punkton kaj tenas la
dikfingron de la maldekstra mano sur tion, dume li per la dekstra mano
kaptas la martelon; per la unua bato li tiam vere trafas sian
dikfingron, eksonigas vehurladon kaj ĵetas la martelon surpieden al iu.
Onklino Manjo rimarkis softe, ke la sekvan fojon, se onklo Podger volas
ree enbati najlon, li espereble diros tion al ŝi, por ke ŝi dum semajno
povu transloĝiĝi al sia patrino.
En tiaj momentoj mia onklo kutimas fiere rektiĝi kaj diri: "Aĥ, inoj
vi, pri kiom da aferoj vi tuj devas rakonti tutan historion! Por mi,
ha, por mi tio estas ja nur bagateletoj!"
Post tio li ankoraŭfoje provas ĝin. Kaj ĉe la dua fojo la najlo glitas
tiel facile en la muron, kaj ankaŭ la martelo je duono, ke onklo Podger
estas kunŝirata kaj per tia vehmenta svingo batas la kapon kontraŭ la
muron, ke la nazo estas tute platpremita.
Tiam ni devas retrovi la metran mezuron kaj la ŝnuron, kiuj ĉe tio
kompreneble perdiĝis, kaj poste la onklo faras novan truon, kaj
proksimume noktomeze tiam pendas la pentraĵo, sufiĉe oblikva kaj ne tre
firma, kaj ankaŭ la muro aspektas kvazaŭ iu traktis ĝin per ĝardena
rastilo, kaj ĉiu estas ĝisrenverse laca kaj sentas sin mizera - krom
onklo Podger.
"Tiel do!" li elvokas. "Prete!" kaj ĉe tio li frapas sian bruston kaj
samtempe la seĝon al la purigistino sur la piedfingrojn. "Kelkaj homoj
pro tia bagatelo mendus metiiston, ĉu?"
trad. Donjo & Cezar el: "Ridado estas la plej bona medicino", eldonejo Weltbild
PS: jam ekzistas traduko de tiu literaturaĵo, kiu montriĝas kiel parto de la romano: "Tri viroj en boato"
Bonvolu legi la ĉapitron 3, por trovi la parton, kiun tradukis Donjo kaj mi, ni tradukis el germana traduko, sed la pdf-o entenas certe tradukon el la originalo, tre bona traduko, sendube, mi havas la impreson, ke tial la tuta traduko indas tralegadon. (Cez)