Roda Roda
Gvidilo por riĉuloj
Kara amiko, per feliĉiga eluzado de negocaj kanzonoj vi leviĝis en
socian rondon, kiu volonte uzas fremdajn vorton. Por ke vi ne ne
ĉiumomente kompromisu vin, mi volas doni kelkajn konsilojn por la
konversacio.
Antaŭ ĉio, ne estu ofendita, se iu nomas vin parvenuo, tiu ne celas ion malbonan, parvenuo estas hispana vando, litŝirmilo. Arrivé signifas: kantebla melodio, kantaĵo. Oni riproĉos vin pro malbonaj manieroj kaj pro manko de kortegeca ĝentileco, ne ofendiĝu pro tio, la mankoj ne estas gravaj. Kortega ĝentileco estas nenio alia krom kurtaĝo, kaj maniri -manikuri la manojn - tion vi ja jam mem faras.
Se oni invitas vin al teo, tio povas esti Five o' clock tea aŭ Thé dansant . Neniel havas eĉ la plej etan rilaton kun la instruiteco pri Dio. La hipotezo estas la plej longa flanko de triangulo; ne erare prenu tion por hipologio, la imagata incitemo de inoj.
Se oni ĉe teo ofertas al vi Baisers (meringojn) kaj kuracao, vi devas scii, ke baisse signifas banka depresio kaj kuracao: peza
rajdanto. La malo de tio estas infamio, do infanterio, en transigita
senco ankaŭ: nimfomanio. Sed absinto estas la sindeteno de alkoholaj
trinkaĵoj.
Inter tuberrozoj kaj protuberancoj
estas grandega diferenco: Protuberancoj estas oranĝoj. Tuberozoj estas
tuberkulozaj nokthiacintoj. Krome faru diferencon inter ciklamoj kaj
cikloj. Ciklamoj estas kirloventoj: Ciklo estas giganto kun unu okulo.
Por kirlovento oni povas diri ankaŭ: Toreadoro. Turneado sonas simile, sed havas tute alian signifon: nome sudfrancan trubaduron, ĉar tiuj daŭre turneas de domo al domo.
Ĉu oni diras ĉampinjono aŭ
ĉampiono? Vi certe demandas. Dependas de la cirkonstancoj. Ĉu vi celas
hararlavadon aŭ paperlanternon.
Antinomio estas la arto dismembrigi la kadavrojn de mortintoj. Antologio: Memregado, sendependeco.
Panoramo estas kanalo en la sudo de Ameriko. Paranojo estas dormkostumo.
Ĉarlatano: Kuracada fuŝulo kaj
elkrianto sur foirplacoj, la ruza Tamerlano estis ministro por eksteraj
aferoj sub Napoleono la Granda.
Samojedoj estas rusaj temaŝinoj.
Notu krome bone, ke la kreolino ne
estas la sama kiel mulatino. Mulatoj estas bastardoj de ĉevaloj kaj de
azenoj kaj kreolino estas krinolino.
Oni parolos al vi pri sano kaj
malsanoj. Profilaktiko kaj higieno. Bone notu tion en via memoro:
Profilaktiko estas vinlaŭso (filoksero). Higieno estas rabobesto, kiu
manĝas mortulojn.
Granda diferenco estas ankaŭ inter Olimpo kaj Hadeso. Hadeso estas la tabeso. Sed Olimpo estas simple polipo en la nazo.
Basilisko estas greka preĝejo, la plej ŝatata ino de la turko estas Obelisko.
Mia amiko, mi esperas, ke vi nun scias ĉion pri fremdaj vortoj. Se tamen iam plu duboj leviĝos en vi, ne parolu facilanime, sed antaŭe bele insultu la konfederacian Meksikon, kie vi ordigita laŭ la alpako trovos ĉion sciendan.