Karel Ĉapek

Ĉiu supozas, ke...

La tervermo: Ke la homoj penetradas la teron, fosas la teron kaj per ŝpato pikadas en ĝi - tion ili faras nur por spiti al mi. Ili scias, ke mi ne ŝatas tion, kaj tiel ili faras tion intence, nur por ĉagreni min.

La raŭpo: Haha, el mi fariĝu papilio, ĉu? Superstiĉo de oldulinoj, pura iluzio, infanecaj fabeloj. Estas science pruvita, ke ni raupoĵ havas nur viscerojn en ni, kaj ne flugilojn, neniujn kolorajn flugilojn! Oni kuntiriĝas, kaj finite la viv'!

La formiko: Ne mi gvidas militon, sed la formikejo.

La muŝo ĉe la fenestro: Mi jam scias, kie estas la limoj de la realeco.

La spegulo: La homo estas mia imago.

La florpoto: Mi estas laŭ vi nur peco da kalcinita argilo, ĉu? Mi, ĉu? Rigardu, mi petas, kio elkreskas el mi!

La latoj de la barilo: Vidu nur la stultajn arbojn, nenio krom branĉoj kaj neniu ordo!

La paliso latbarila: Ektrankviliĝu! Latoj. La latbarilo estas mi.

La fiherboj: Mirindaj arboj, ĉu? Stultaĵoj!Rigardu foje al mi, kiam mi havas kvincent jarojn!

La angulŝtono: La suno, ĉu? Tia pigrulino! Ĉiam nur vagadi! - Ĝi ne havas firman starpunkton.

La bovofekflano: Pum! Tiel do! Mi ĵus evoluigis mian tutan personecon!

La koko: Ankoraŭ ne mateniĝas. Ankoraŭ mi ne donis la signon!

tradukis Cezar