KALENDARFOLIO
![]() |
| El Greco: Sankta Marteno |
Ilsegret Fink
Sankta dizertinto
Je la 11-de novembro ree multaj infanoj kun buntaj lanternoj migris tra la stratoj kaj kantis kantojn pri la sanktulo Marteno. Ili laŭdis tiel la nekutiman agon de la romia kapitano el la kvara jarcento. Li duonigis per sia glavo vastan varman uniformantelon kaj donacis duonon al frosttremanta almozpetanto ĉe la urbopordego de Ambianum. Tiu afableco povis sekvigi duran punon al li.
La legendo rakontas, ke la kapitano Marteno, post kiam li lasis bapti sin, publike neis sian militistan ĵuron kaj rifuzis la militservon. Tion faris antaŭ li jam miloj de junaj kristanoj en la Romia Regno, multaj el ili devis pagis por tio per sia vivo – ĝis imperiestro Konstantin deklaris la toleran edikton de Milano. Martin estis jam naskita en pli pacema tempo, en la jaro 316.
Lia patro, kun alta militista rango, jam per sia nomdono – Marteno signfas en la latina lingvo „la militema“ - decidis, ke la filo fariĝu soldato. Sed el la militisto fariĝis rifuzanto de la militservo, kiu krome per la ekzemplo de mem elektita povreco kritikis la sociajn rilatojn. La kristano vidis kiel la altaj kontribuoj al la terposedantoj faris almozpetantojn el la romiaj kaj gaŭlaj kamparanoj, kiuj per siaj propraj manoj ne plu povis nutri siajn familiojn. Ekde la jaro 361 Marteno fondis la unuajn kristanajn monaĥejojn en la okcidento. Per libervola povreco kaj helpservoj protestis la monaĥoj je sia maniero kontraŭ la troa lukso de la riĉuloj kaj la mizerego de la povruloj.
En la jaro 371 Marteno tre malvoleme lasis elekti sin kiel episkopon de Tours, sed li vivis plu kiel monaĥo. La legendo sciigas, ke li defendis per la forto de sia ofico (tiam ankoraŭ ne aŭtoritatigita fare de la ŝtato!) kontraŭ regantoj kaj terpsoeduloj la rajtojn de la povruloj kaj rifuzis perfortajn rimedojn ankaŭ en instruaj aferoj pri religio. En la kuro de la tempo la agoj de Marteno estis reduktitaj al ununura kompata ago. Episkopo, kiu batalis kaj kontraŭ la povreco kaj rifuzis la militservon, certe ne bone adapteblis al la tielnomata „Corpus Christianum“, al la hipokrita unueco kaj komuneco de ĉiuj kristanoj.
Je la 8-a de novembro en la jaro 397 la episkopo Marteno en Tours estis entombigita. La 11-da de novembro fariĝis lia nomtago.
PS:

