

Aŭgusto Monterroso
La kredo kaj la montoj
Ĉe la komenco la kredo transigis montojn, se tio estis necesa, tiel, ke la pejzaĝo dum jarmiloj restadis sen ŝanĝoj.
Sed kiam la kredo komencis disvastiĝi kaj la homoj trovis plaĉon pri la
penso transigi montojn, tiuj montoj faris nenion alian krom moviĝi tien
kaj tien, kaj ĉiufoje fariĝis pli komplike trovi ilin ankoraŭ ĉe la la
sama loko, kie oni lasis ilin en la nokto antaŭe, cirkonstanco, kiu
kompreneble kreis pli da problemoj ol ĝi solvis.
La bonaj homoj tial preferis delasi de la kredo, kaj nun la montoj normale restadas starantaj sur sia loko.
Se sur strato okazas terglitado, kies viktimo fariĝas kelkaj
vojaĝantoj, jen tial, ĉar iu, proksime aŭ malproksime, ankoraŭ havas
restaĵon de la kredo.
trad. Cezar laŭ germana traduko en la libro: "La bovo kaj la harpoludo", Fabloj el la tuta mondo, p.329