Umaca, filo de azteka fiŝisto

Hodiaŭ matene Umaca estas tute sola sur la lago. Lerte li stiras per la pagajo sian boaton tra la fragmito. Tie svarmas de fiŝoj. Baldaŭ li kaptis per sia granda retkaptilo tri belajn grandajn ekzemplerojn, kiujn lia patrino interŝanĝos sur la foirplaco kontraŭ maizo, tomatojn aŭ eble eĉ kontraŭ orelornamo el obsidiano (tio estas dura, nigre trembrila vitreca lafoŝtono).
Li rigardas ĉirkaŭ si kaj estas feliĉa. Nu, kio ankoraŭ eniros en lian reton? Tie, kie la akvo ne estas tre profunda, petolas ĉiuj tiuj strangaj vivestaĵoj, kiujn lia patrino transŝanĝas al bonaj manĝoj: ranoj, insektoj, ĉeokaze serpento, kaj eĉ la ovoj, kiujn la muŝoj multmiloble demetas sur la akvan surfacon – kia delikataĵo!
Ardeo flugas trans lian kapon. Ĉu ĝi implikiĝos mallibervole en unu el la retoj tie transe, kiujn elĵetis aliaj fiŝistoj por kapti akvobirdojn? Ilia karno estas tre mola kaj delikata. Kaj iliaj plej belaj plumoj iam ornamos pompajn pelerinojn. La plumoj de la ardeoj estas uzataj por la tufa hararornamo de militistoj.
Ankaŭ mi ja povus fariĝi militisto, parolas Umaca al si mem, sed la vivo ĉe la lago estas multe tro agrabla.

tradukis Donjo & Cezar

el la infanlibro  Jean Rose: "La vivo de la infanoj ĉe la aztekoj" (Mondohistorio por junaj legantoj), eldonejo: Knesebeck, Germanio

PS: pagajo = speciala remilo por kanuo