Subakviĝejoj mondvaste

de Christian Schreiber)

Por ekspertoj:

Dĵibutio ankoraŭ ne longe troviĝas sur la listoj de subakviĝejoj. Estas unu el la plej bonaj balenŝarkaj terenoj. Unu el la malmultaj eŭropaj eventaranĝistoj estas: www.spirosub.de

En la ĝangalo: Sub la ĝangalo sur la meksika duoninsulo Jukatano kaŝiĝas kaverna labirinto, kiun skafandristoj malkovris por si. Pluvoakvo tie kreis la plej grandan subteran riversistemon de la mondo. www.yucatek-divers.com

Sur la tombejo: Skafandristoj glitas ŝvebante preter bronzaj leonoj, pasas kolonojn kaj arkaĵojn je la plej ekscitiga loko de la secenejo.Malmultajn kilometrojn for Key Biscane du usonanoj kreis la tombejon, kiu troviĝas sub la akvosurfaco, ĝi nomiĝas Neptune Memorial Reef. 6700 dolarojn kostas unu el la tomboj: www.nmreef.com



Por meduzoadmirantoj: La Jellyfish - Lake (Meduzolago) sur la insula ŝtato Palau (Pacifiko) estas monde fama. Kion skafandristoj en la maro sub ĉiuj cirkonstancoj evitas, tion ili serĉas tie: meduzojn. La precipa speco en tiu salakva lago estas tute nedanĝera. En la profundo lumas kaj dancas miloj de oranĝkoloraj kaj brunaj ekzempleroj: www.visit-palau.com



Por la bona celo: La akvomondo inter Indonezio kaj Balio apartenas al la elstaraj ejoj por naturprotektistoj. Tie miksiĝas la Pacifiko kaj la Hinda Oceano, estas renkontejo de la fiŝmondoj de ambaŭ maroj. Skafandristoj tie povas fari bonan: „Koralrifoj damaĝitaj pro la fiŝkaptado pere de dinamito nun estas ree starigataj artifike. Por ĉiu subakviĝo oni donas donace kvin dolarojn: www.scubali.com

Subakvaj aŭtoj: Antaŭ Kuracao ankaŭ aŭtomobiladeptoj entuziasmiĝas. Antaŭ la ĉefurbo Willemstad sinkis du dekoj de Buick - kaj Fordaŭtoj sur la la grundon de la maro. El la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj de la antaŭlasta jarcento: www.allwestcuracao.com 

Glacie frida: 2 ĝis 4 gradoj de Celsiuso, tiom frida estas la akvo envintre en la aŭstria Blindsee. (Blinda Lago). Tio ne sonas forloga, sed la travivaĵo sub la akvosurfaco estas unika, neniu ŝipbruo, neniu ruliĝado de ondegoj kaj viddistancoj ĝis kvindek metroj:  

www.tauchen-in-Tirol.at

tradukis kaj aranĝis Donjo & Cezar