![]() |
| El literaturkalendaro de "Artemis & Winkler (2007) |
Theodor Storm
Mara bordo
Al mara lag' la mevoj
vespere flugas nun
super malsekajn vadojn
en la vespera sun'.
Griza birdaro hastas
jen apud lag' dum far'.
Laŭsonĝas la insuloj
nebule sur la mar'.
Mi aŭdas en la bruo de l' ŝlimo
sekreton en fon'.
Jen solaj birdovokoj
laŭ praa sama son'.
Mallaŭte laste tremas
la vento ĝis silent'.
Aŭdiĝas tie nun voĉoj
super profund' laŭ sent'.
trad. Donjo & Cezar
