Raymond Schwarz

Miss Esperanto

Ni memoru per modesta kanto
pri la ĉarmoj de Miss Esperanto,
pri la krurpara harmoni'
kaj aliaj partoj de l' anatomi'!

Apud ŝi mi kun fervora viglo
okupiĝus pri la ... gramatiklo,
pri la verb-formoj en aktiv'
kaj pri ŝiaj formoj en ... superlasciv'!

Mi ekzercus laŭ blindula modo
la legadon per la tuŝmetodo
kaj provus per eksperiment'
La dek... seks-regulojn de la Fundament'!

Se, cedante al <imperativo>,
ŝi respondos per... akuŝativo,
ĉiuj konstatos ĉe l' kongres',
ke ĉi tio estas vera Miss-sukces'!