Bestprotektantoj postulas novajn ĉapelojn por la reĝa korpogvardio
Londono.
Ili estas 45 centrimentojn altaj, havas tradicion preskaŭ ducentjaran
kaj troviĝas en ĉiu fotoalbumo de Londonturisto - la nigraj
ursofelĉapeloj de la reĝa korpogvardio. Sed, se okazus laŭ la
bestprotektantoj, neniuj nigraj ursoj plu mortus, nur por esti
transformitaj en kapkovrilojn por la fieraj ruĝ-nigre vestita gvardio.
Post kiam artfela kopio de la ĉapeloj ne trapasis la unuan teston, la kontraŭuloj de la ursoĉasado varbas nun ankaŭ por nova ĉapelformo kaj por tio enteamigis renomajn dezajnistojn. En interparoladoj kun la ministerio pri defendo la proponoj en tiu ĉi semajno estu diskutataj unuan fojon. Se okazos laŭ la volo de la bestprotekta organizo Peta, la pufaj respektinspiraj ĉapeloj, kiuj estas allogiloj por la rigardoj ekz. antaŭ la Buckingham-palaco, baldaŭ devos liberigi sian lokon por kreaĵoj de dezajnistoj kiel Vivienne Westwood, Stella Mc Carthney aŭ Marc Bouwer. "Mi apenaŭ povas imagi pli grandan honoron ol nove krei la ursofelĉapelon de la reĝa korpogvardio kun luksa artfelo", oni citas la usonan dezajniston Bouwer en gazetraporto. "Ni rigardas nin moderna nacio, sed la gvardio de la reĝino iradas kun morta urso sur sia kapo", plendas la Eŭropo-estro de la organizo por la etika traktado de bestoj (Peta) Robbie LeBlanc. Ankaŭ nova dezajno povus konservi la majestan aperon de la gvardio", li montras sin konvinkita.
Por
ĉiu ursofelĉapelo urso devas lasi sian vivon, jen la felo, kiu fariĝis
ĉe la venko en la batalo de Waterloo en la jaro 1815 je la unua fojo
parto de la uniformo kaj tiel faris sian portanton ŝajne konsiderinde
pli granda por la malamiko. Inter kvindek kaj cent ĉapeloj ĉiujare
estas bezonataj por ĉirkaŭ 2, 5 mil da soldatoj. La felo devenas de
nigraj ursoj el la nordo de Ameriko, kie ankoraŭ vivas proksimume 600
mil da tiaj bestoj. Per tio, ke LeBlanc ĉiam denove memoras pri la
buĉado de la ursoj, li ne lastfine fidas al la premo de la publika
opinio. Por varbi sian aferon, la bestprotektantoj foje foje
manifestacias ankaŭ nudaj -la vizaĝon kovritan nur per ursomasko - en
la koro de Londono. Ĉe la renkontiĝo en la ministerio LeBlanc volas
prezenti ankaŭ fortimigajn videojn, kiuj montras ursoĉasistojn ĉe la
sanga laboro. En la ministerio oni montras sin eĉ alirebla al aliaj
materialoj. Sed la ŝtofoj devus kontentigi la plej altajn
kvalitpostulojn kaj spiti al ĉiuj veterkaprioloj. Ĉe pli fruaj testoj
anstataŭigaj ŝtofoj ne trapasis la ekzamenojn kaj parte eĉ montriĝis
kiel sanrisko por la soldatoj. Precipe dum pluvo variaĵo el artfelo
suĉis tiom da akvo, ke ĝi fariĝis tro peza. Ankaŭ la indon de la
gvardio la testintoj tiam rigardis nekonservita. Ilia verdikto: Ĉe
malseka vetero la artfelĉapelopj aspektas rapide kiel ĉapeloj molaj.
De Thomas Pfaffe, dpa,
tradukis Donjo & Cezar