Cezar
Ĉi tie parolas Edgar Wallace
La
telefono sonorilas, kaj dum la tre olda grafino manprenas la
ricevcilon, la insida grafo pikas al ŝi la orumitan tranĉilon en la
koron, kiu batas freneze post ŝia mola kaj tro ampleksa mamo. Li ja
koleras, ĉar li rajtigite timas pro la heredaĵo, kiu efektive sur ruze
elpensitaj flankvojoj estis enironta en la manojn de certa Arthur Smith.
Sed
la kolera kaj ofendita grafo bezonas la monon, ĉar li pasie pokeras kaj
sen fortuno krome. La servisto kun la somnambula vizaĝo estas informita
kaj portas la kadavron de la grafino en kofro al proksima tombejo.
La murdisto serĉas pro certaj dokumentoj, fine trovas ilin kaj tiam fumas longan pipon. En matena kostumo li atendas la serviston, kiu revenas post du horoj kun gazeto kaj varmega teo, en kies tason la grafino ankoraŭ vivinta miksis mortigan venenon el Sumatra, ĉar certa sinjoro Smith insiste konsilis tion al ŝi, por ke ili estontece povu ĝui la plenan kaj puran feliĉon sen ĝenoj.
La grafo, trinkinta la teon,
paliĝas, eligas blasfemojn, bluiĝas kaj formortas. La servisto metas
lin en duan kofron kaj portas la grafon al la sama tombejo, kie la dua
elfosita tombo jam estas preta por la morta korpo de la grafo. Nur
nigra ratogranda kato, kiu elsaltas el la tombo iom timigas la
serviston. Ĝi volas elgrati liajn okulojn per siaj grandaj ungoj, sed
li mortbatas ĝin kuraĝe per ŝpato.
Tiam la servisto revenas en la
domon, kie jam okazis du murdoj. Li surmetas en la loĝoĉambro diskon
kun la kriminaltango, dancas lerte kelkajn baletpaŝojn kaj ĉe tio
memgarde rigardas. Poste li tiras la maskon de la vizaĝo. Estas, kiel
alie apenaŭ plu supozeblus, la honorata kaj tre respektata sinjoro
Smith, kiu kontente rikanas.
Kaj denove sonorilas la
telefono: "Ĉi tie Gloria-hotelo, la serviston mi petas!" grumblas ina
voĉo, kiu pro sia profunda baso iom memoras pri Zarah Leander.
"Estas ĉio en ordo", mielas sinjoro Smith,"anĝeleto mia, dolĉa katinjo, mi flugos al vi!"
Li
eliras el la domo kaj veturas en oldmobilo al la Gloria-hotelo, kie
Eliza, la kokteleja damo kun la longaj gamboj jam delonge senpacience
atendas lin. Ŝi paŭtas, ĉar li ankoraŭ ne alvenis. Tiu idioto, ŝi
pensas.
Post alveno li kisas ŝin tiom triumfe, ke ĝentlemano
kun ombrelo kaj melonĉapelo, ĝuste enveninta kaj facile rekonebla kiel
la privata detektivo Eddy, komencas suspekti la paron. La detektivo
"turnas" siajn orelojn en la direkto al la bufedo kaj aŭskultas ĉe tio
pri aferoj, pri kiuj li en neniu kazo estu aŭskulinta ion, kaj kiuj
donos post kelkaj pliaj komplikaĵoj kaj konfuziĝoj en la fino de la
filmo al la kriminalinspektoro Blind la decidan konsilon, kiu havigos
al Scotland Yard plian brilan venkon por la justico kaj la justeco. Tio
ja ankaŭ en la vera vivo povas okazi, se oni ankoraŭ kredas pri
modernaj fabeloj de juĝistoj.