Moderna vualigo

(el la ingazeto "Emma")

Kiel ĉe la batalo kontraŭ la emancipiĝo de la virino la korpo fariĝas denove batalkampo.

"Mi konstatis je mi mem, plenuminte ĉiutage ĉiujn atendojn metitajn je mi, ke komplete lacigas min tiu alstrebata perfekteco, kaj, ke ĝi postlasas en mi profundan vakuon kaj egan malĝojon." La ino, kiu skribis tion al mi en junio de 2001 post tv-elsendaĵo kun Veronika Felbusch*, nomiĝas Jasmin, havas 31 jarojn kaj scias kio tio estas: kariero, infanoj, kosmetiko. Pli bone dirite, la moderna belecindustrio ja jam delonge ne plu kontentiĝas pri la kosmetiko; ŝi ne plu restas sur la haŭto, sed penetras sub ĝin: per tranĉiloj, veneninjektiloj kaj forsuĉaj kanuloj.

La produkto estas la perfekta virino, kiu, egale kiu ŝi estas kaj kie ŝi vivas, aspektas tiel: rondaj okuloj, glata haŭto, ĝiskreve plenigitaj mamoj kaj longaj gamboj. Jes ja, kaj svelta ŝi estas: ja tiom svelta- ke ŝi pli bone povu malaperi el la okuloj. Sed tiun ĉapitron - la malsanecan manĝperturbon (anoreksio) kaj la vivdanĝeran forsuĉadon de graso, la plej ofta el ĉiuj "belecoperacioj" - mi volas ĉifoje ellasi, kvankam ambaŭ apartenas al la temo, ĉar ni jam okupiĝis pri tio en granda temo (...)

Ni parolu do pri beleco - aŭ pri tio, kion oni ĝuste komprenas pri tio momente, por virinoj. En la nuna tempo altrudiĝas la beleca idealo de la glata senaĝeco. Ili estas ja ankaŭ praktikaj: inoj, kiuj ne oldiĝu kaj ne pli spertiĝu, sed devas resti eterene junaj kaj naivaj. Tiun uniforman belecan idealon lastatempe submetiĝas ne nur profesiaj belulinoj kiel modelinoj aŭ aktorinoj antaŭ la karakterroloj, sed ankaŭ ĵurnalistinoj, manaĝerinoj aŭ dentkuracistaj asistantinoj. Dume la viraj kolegoj hisas la flagon de forto kaj karaktero signalas la inoj malfortecon kaj konformecon; dume la viroj, la gambojn metante unu sur la alian, sulkvizaĝe meditas pri io, ripozas kaj pozas, demonstrante superecon; la inoj ridetas sub siaj sensulkaj Botox-betono-fruntoj, balancigas siajn oblikve metitajn gambojn en seneskalaj ŝtrumpoj kaj demonstras nudecon. Tute kiel en la kvindekaj jaroj en la danclernejoj. Kaj tio komence de la tria jarmilo!

Inoj malkovras sian mutflankecon kaj personecon- sed lasas sin denove devigi sub la maskon de la ineco. Inoj malkovras la forton kaj la avidon de la propra korpo- sed malsatigas sin denove ĝis malforteco aŭ lasas sin kripligi ĝis senvolupto. Tio tute ne estas hazardo, ke post la ribelo de la ino inundas nin la ondo de la nova belecofrenezo.

La akcepto de tiu diktaĵo de beleco denove transdonus nin al la difino fare de la alia genro. Anstataŭ finfine mem lerni fidi la sumon de niaj spertoj kaj kapabloj, ni denove fariĝu dependaj de la opinio de la viro. Tiel facila tio estas. Kaj tamen forloga.

Tio ne koncernu nin, ke la forsuĉitaj abdomenoj fariĝas obtuze suferantaj, ĉar la nervoj estas interrompitaj. Tio ne koncernu nin, ke la mamoj ŝveligitaj per injektoj fariĝas sensentaj, ĉar silikono ne konas volupton. Tio ne koncernu nin, ke rigidiĝas la senhaŭtigitaj aŭ flikitaj vizaĝoj injektitaj per veneno. Lastfine estas ja sufiĉe da inoj, kiuj spite ĉion poste "pli bone" sentas sin ol antaŭe. Ilia valoro estas ja ne mezurata laŭ ilia vigla vivo, sed laŭ la artefarita produkto. Inoj ne sciu, kia ili estas, sed demandu pri tio. Oni jam diros al ili.

Estas sciencaj esploroj, kiuj pruvas ion, kion ĉiu en memeksperimento povas elprovi. Ni artikulacias nin ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per la korpo kaj la vizaĝo, kaj tiu fizika esprimo reefikas al la psika stato. Kiu ridetas, tuj havas pli bonan humoron.

Sed tiuj ĉi ĝisglate injektitaj kaj streĉitaj vizaĝoj kaj korpoj estas senesprimaj. Ili fariĝis mutaj, vualigitaj vizaĝoj. Malantaŭ la nova okcidenta beleca idealo kaŝiĝas nenio alia krom speco de moderna maskado. Kaj neatingebla promeso de iu nedifinita graco. Ĉiam la digitalaj belulinoj estos pli perfektaj ol vivanta ino povus esti iam ajn. La neebla plenumiĝo de tiaj novaj sopiroj embarasigas la inojn kaj paralizas ilin. Ili restadas en la privata sfero kaj ŝakmataj por la mondo.

Dume profitas la mastroj (kaj kelkaj damoj) el ĉi tiu nia mondo je tiu nova inofrenezo. Sole en Germanio oni kalkulis en la jaro 2001 pli ol duonan milionon da belecoperacioj. La tendenco kreskas. Ĉirkaŭ 5000 da germanaj kuracist(in)oj kaj nenombreblaj fuŝkuracul(in)oj enspezas monon por tio, ke ili malsankuracas inojn. En tempoj de sinkantaj vendosumoj en la sanitara servo tio ne estas malbona por la branĉo. La profitoj kreskas en la belecoservo.

Sed kial? Kial ni inoj ĉion tion libervole faras? Finfine ni havas ja la unuan fojon en la moderna historio de la homo efektive la samajn rajtojn, almenaŭ formale, ni havas liberan aliron al la edukado kaj staras antaŭ duonmalfermaj pordoj al profesio kaj en la mondon. Kial ni ĝuste nun denove libervole metas tiujn internajn katenojn sur nin? Ĉar ni estas embarasitaj Ĉar ni ne plu estas la malnovaj virinoj- sed ankaŭ ne jam la novaj inoj. Ĉar ni ĉiutage denove devas lerni, ke nia memkonscio kaj nia dezirateco ne devige devas ekskludi sin rciproke.

Ĉar estas "multe pli malfacile murdi ion fantoman ol ion realan", tion sciis jam Virginia Woolf. Sed nun la fantomo "virineco" ekkaptas la modernajn inojn denove. Ĉu kelkaj el ni nun malsukcesos post la venko kontraŭ la eksteraj baroj pro la internaj?

elektis kaj tradukis Dorothea Kaiser


* Veronika Feldbusch faris en Germanio karieron kiel edzino de la konata muzikisto Dieter Bohlen, poste famiĝis en tv-varbogagoj kiel "stultulineto de la nacio", kiu ŝajne eĉ ne regas ĝuste la germanan. Ke ŝi tute ne estas stultulino, sed ruzulino, ŝi pruvis per tio, ke ŝi ŝanĝis plian fojon sian strategion, kaj nun agas kiel sukcesa negocistino. (Donjo).