Jimmi Curtiss
Iri hejmen

( Floyd Westerman)
Mi reiras al la ter' de mi,
amata land' kun ĉiel' super ĝi.
Al ter' forlasita de mi,
ke mi fieru nun pri ĝi.
Lasu min, vir' kaj komprenu min, Sir!
Hejmen reiras mi.
Hemjen, montaren, al la preri',
en valojn, dezerten de ĝi,
proksimen al bubal',
river' kaj akvofal'.
Reiras mi ĝis la ek' de l ver'.
Reiras mi al mia sfer'
kaj al mia estintec'.
Por trovi pacon jen en dec'.
Lasu min, vir', kaj komprenu min, Sir'!
Reiras mi kaj restos do en ĝi.
Hejme estas lok' por mi.
Forton al mi donis ĝi.
Lasu min vir', kaj komprenu min, Sir'.
Rimarko:
Jen kanto de la bonega kodisko de la usonano Floyd Westerman: The land
is your mother + Custer died for your sins. Tiu kodisko estas
mejloŝtono al nova memkonscio de la indiĝenoj de Ameriko.
Ligoj:
Prezento de Westerman en la angla
muzikeldonejo Trikont