La fosiloj

(Malnova franca fabelo)

Antaŭ multaj cent jaroj iu franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili: - Gravan premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon. La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri la meritoj de siaj fosiloj: - Bona fosilo devas esti longa - diris unu. - Ĝi devas esti larĝa - diris la alia. Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis sian sulkon kaj gajnis la premion. Esperantistoj, karaj kunlaborantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante. Nia fosilo estas bona, ni fosu nian sulkon! Vivu nia Zamenhofa Esperanto!

Th. Cart
(Lingvo Internacia, 1907, n.9, p.385-386).