
Nur la dezerto estas nia fianĉino
Mitoj estas nemortuloj. Apartenas al ilia esenco, ke ili mem ne detrueblas, sed nur plu rakonteblas, kaj ŝanĝigeblas rilate la signifon. Kiel la rajdanto sen kapo, kiu el la germana popollegendo elmigris en la usonan subkonscion, la mitoj inter la ĉiufojaj tempkunuloj vagas tien kaj tien kaj subite pro ne klarigeblaj kaŭzoj transiras el la paŝado en galopon kaj eksplodigas la briditan klerigitan estantecon en pecojn. La suprizigan renesancon en la filmo laŭas la populareco de la usona popolmuziko persistanta nun jam de jaroj - ankaŭ en la kontraŭkulturo, tio tiukaze nomiĝas alternativa kantrio aŭ Freak Folk, do kaprica aŭ kurioza folko. Jen movadoj, kiuj nove enmuzikigas la malnovajn temojn de l' American songbook“ por la nuna tempo.
Al la plej spektaklaj aperoj de la lastaj jaroj apartenas la Two Gallants el San-Francisko, duopo el Adam Stephens kaj Tyson Vogel, kiu nun ludis gastrolon en la Mouson-turo de Frankfurto. Jam la antaŭbando, la ankoraŭ malmulte konataj Blizzen Trapper el Portlando, Oregono, fascinis per sia kaj respektoplena kaj malortodoksa traktado de la tradicio. Kantoj satigitaj per harmonio laŭ la plej bona The-Band-skolo estis ĉe ili diserigitaj laŭ la maniero de la post- kaj prog-roko kaj tiam denove kunmetitaj, furiozaj nurmuzikilaj partoj malfermŝiris la konvenciajn kantostrukturojn – jen pli ol promeso pri tio, kio estis sekvonta. Kiam la du galanoj paŝis sur la secenejon - la bandonomo estas prenita el „Dublinano“ de James Joyce – ankoraŭ dum la hiphopa paŭzomuziko kaj ankoraŭ longe manipulis la muzikilojn, oni povis glate supozi ilin transportuloj aŭ prizonuloj verdiktita pri tio pene porti pro resocialiga programo la amplifilojn kaj laŭtparolilojn.
Tiam ili subite senpere komencis ludi; Stephens per filigrana pluktekniko sur la je duono akustika gitaro Gibson-gitaro. Vogel per sia genia tamburado mokanta ĉiun instrulibron, tamburado, pri kiu oni povas diri sen troigo, ke ĝi rekunmetas la ritmoelementon por tiu speco de muziko el ties atomoj. Firmaj tempoj en tiu muiziko fakte ne ekzistas, kaj ankaŭ la bazaj taktoj ĉiam denove per paŭzoj estis interrompataj. El la heredaĵo de kantrio, folko kaj arkaika Delta-Bluso la du kalifornianoj konstruis individuecan Amerikana-stilon, kiu sen ĉiuj rokgestoj tamen elbrilas la neadaptitecon kaj rezistoforton de la punko- kaj de alternativroko. Sentita „sendependo“ por foje diri tiel.
Kun sia brutale troŝtreĉita voĉo prezentas Stephens la baladeskajn rakontojn pri eksterleĝuloj kaj murdistoj, kiuj atendas la pendumilon, kvazaŭ li post voĉrifuzo mem devus lasi sian vivon. La patoso de la kantoj, ankaŭ tiu de la plej amaraj amkantoj, ĉe tio estas profunde enradikiĝinta en la biblia altestamenta senpardoneco; estas mondo plena de plagoj, de detenoj kaj suferoj, de hurlado kaj de dentklakado, tiel, kiel ĝi fariĝis tiom emfaze aŭdebla en la malfrua verko de Johnny Cash: „Let the river be my guide/let the desert be my bride.“ (Lasu la riveron esti mia gvidanto, lasu la dezerton esti mia fianĉino.) Aŭ : „The'll hang me if I stay here/shoot me if I run.“ (Ili pendigos min, ĉu mi restadas, ĉu mi forkuras.) Stephens rakontas pri nigruloj, kiuj, trompitaj pri sia rajto baloti, venĝas sin je la blankaj mastroj. („Long summer day“ (Longa somera tago) aŭ pri la eterna vagulo, kiu bezonas la liberon kiel la aeron por spiri kaj kiu tial forprenas ĝin de aliaj: „But I shot my wife today/dropped her body in the Frisco bay/I had no choice it was the only way/ death's coming, but I'm still running“ (Mi pafmortis mian edzinon hodiaŭ, puŝis ŝian korpon en la Frisko-buĥton. Mi ne povis elekti, estis la sola eblo, la Morto venas, sed mi ankoraŭ forkuras.) Tiel tio tekstas en „Steady Rollin'“ (Ĉiama ruliĝado) de ilia lastjara majstroverko „What the Toll tells“ (Kion la mortsonorilo rakontas) – cetere la ununura titolo de la programo, kiu transportas certan memironion. Krom tio la prezentado estas tiom humurplena kiel vizito de dentkuracisto, kaj de tempo al tempo, ĝuste ĉe la dolorige entenditaj baladoj simile trafas la nervojn. Apenaŭ rikano hastas trans ilian vizaĝon, ludante ili ŝajne komplete rigardas tra la publiko. Sur iun surteran plendovalon plena de senkompatuloj kaj de nesavitoj vagantaj inter perfidulo-animoj preter kaktojn. La eniroj de la titoloj, kiuj ne malofte tuŝas la dek-minutan limon, en la turneoj evoluiĝis al propraj muzikilaĵoj, ofte pli rokecaj kaj pli pumpumantaj ol la kantoj, en kiujn ili enbuŝiĝas kiel sovaĝa rojo en larĝan riveron.
La daŭra streĉiĝo, en kiu troviĝis la du senvorte interkomunikantaj muzikistoj, esprimis sin en la korpolingvo: kvazaŭ spasme tremadante, 'pritranĉis' Stephens siajn plukmodelojn, dume Vogel perdiĝis en sia longa hararo kaj intertempe aspektis tute forsinkita en si mem, por tiam kun karateaj batoj aŭ lante ekstormanta basdruma tondrado doni puŝon al titolo kaj ĉe tio krei ankoraŭ kiel novan sporton la fonokriadon.
Jam antaŭ la fino de la programo, prezentita per obstina koncentriĝo ambaŭ efikas tute ellacigitaj. Kiel aldono sekvas „Nothing to to“ (Nenio por vi), la sarkasma, el profunda vunditeco naskita venĝo al tro flirtema amatino. Kaj tiam la vere epika „Waves of grain“ (Ondoj de greno), panoramo de Ameriko kiel batalscenejo inter bono kaj malbono laŭ apokalipsa dimensio: „Your
collection of tongues/you keep framed in your parlor/with your bibles
and gun/ the fetus of Christ/with a fistful of scars“„Vian
kolekton de langoj/vi retenas en la kadro de via salono/kun viaj
biblioj kaj fusiloj/ la feto de Kristo/kun pugnopleno de vundoj“-
post tiuj konfuzigaj bildoj rajtas veni nenio plu. La du apokalipsaj
rajdantoj ŝanceliĝas de la scenejo, kavazaŭ ili ankoraŭfoje iel estus
elŝovintaj la mondofinon ĝis la sekva prezentado.
tradukis Cezar
el Frankfurter Allgemeine
14/12/2007