Astrid Lindgren

La granda rakontistino

Je la centa naskiĝtago de Astrid Lindgren

La svedino Astrid Lindgren estas la plej konata infanlibroverkistino de la mondo. Ŝi kreis Pipi Longoŝtrumpan, Mikaelon el Lönneberga kaj multajn aliajn infanlibrajn heroojn.

Esti tiel forta kiel Pipi Longoŝtrumpa, povi flugi kiel Karlsson de tegmentoj aŭ vivi tiel bone ŝirmata kiel la infanoj el Bullerbü – en la rakontoj de Astrid Lindgren tiaj revoj, kiujn havas infanoj en la tuta mondo, fariĝas veraj. Tio zorgis por grandioza sukceso. Pli ol sepdek infanlibroj, scenaroj kaj teatraĵoj de Astrid Lindgren estas tradukitaj en naŭdek lingvojn kaj presitaj en eldonkvanto, kiu ampleksas ĉirkaŭ 145 milionoj da ekzempleroj. Krome multaj rakontoj estis filmitaj kun multe da amo. En la nuna tempo oni trovas entuziasmiĝ-intajn adeptojn kaj en Italio, kaj en Ruslando kaj en Brazilo kajen Ĉinio – do koncize dirate: sur la tuta mondo.

La rakontoj kaj figuroj, kiuj faris Astrid Lindgrenon la plej konata infanlobroverkistino de la mondo, havas sian originon en „malaperinta lando“ de ŝia infanco. Astrid, Anna Emilia Ericsson estis naskita je la 14-a novembro de 1907 en la kortego Näs proksime de la malgranda sudsveda urbo Vimmerby en Småland. Tie ŝi havis ĝojigan infanecon, kun sia pli aĝa frato Gunnar kaj kun siaj du pli junaj fratinoj Stina kaj Ingegerd. En la jaro 1924 la 18-jara Astrid fariĝis graveda, intertempe jam kiel volontulo de la gazeto en Vimmerby. Tiam tio estis skandalo, precipe tial, ĉar ŝi ne volis edziniĝi al la patro de la infano. Ŝi fuĝis al Stokholmo, naskis sian filon Lasse kaj fariĝis sekretariino. Kvin jarojn poste ŝi edziniĝis al sia kolego Sture Lindgren. En la jaro 1934 filino Karin naskiĝis, kiu fariĝis startilo de la verkistina kariero de ŝia patrino.


La eltrovo de Pipi Longoŝtrumpa

Kiam Karin vintre de la jaro 1941 malsane restadis en la lito kaj enuis, ŝi petis: „Rakontu al mi ion pri Pipi Longoŝtrupa.“ La nomo spontane venis en ŝian kapon. Astrid Lindgren volonte plenumis la deziron, ĉar ŝi jam ofte amuzis siajn du infanojn per mem eltrovitaj rakontoj. Kiam ŝi iam mem estis katenita en la lito pro distordita maleolo, ŝi uzis la tempon por surskribi je la unua fojo la aventurojn de la ribelema piratfilino Pipi Longoŝtrumpa, tiam ŝi sendis la manuskripton al sveda eldonejo. La eldonistoj hezitis unue. Ili timis, ke la ursoforta ruĝharara bubino povus esti malbona ekzemplo por bonkondutaj infanoj. Sed en la jaro 1945 la libro estis presita kaj fariĝis tuj vendosukcesego.

Engaĝo por la libera evoluo de la infanoj

Lindgren verkis pliajn rakontojn, en kiuj kuraĝa agado kaj bona koro pli valoras ol perfekta konduto kaj la multobliga tabelo. Ŝi uzis la plej diversajn temojn: ĉu idiliojn („Lota el la Strato de Bruistoj“ , „Madita“), gajajn rakontojn, kiujn, ŝia patro rakontis al ŝi mem (Mikaelo el Lönneberga“), aŭ ribelemajn knabinojn („Pipi Longoŝtrumpa“, „Ronja- rabistofilino“). Astrid Lindgren havis kiel la unua infanlibroverkistino la kuraĝon ekuzi temojn, kiuj laŭdire ne estas infanotaŭgaj, ekz. solecon kaj la morton. („Mio mia Mio“, „La fratoj Leonkoro“). Ĉiuj verkoj havas unu aferon komunan: La nelimigita engaĝo por la libera evoluo kaj propra mondo de infanoj. Pri edukado kaj influo de la junaj legantoj helpe de libroj ŝi havis tute rifuzan opinion. Je la demando, kio inspiras ŝin verki, ŝi respondis simple: „Mi verkas, por amuzi la infanon en mi mem, kaj mi esperas, ke tiumaniere ankaŭ aliaj infanoj havas iom da plezuro.“

Filatela pruvo de bona najbareco: Astrid Lindgren estas honorata per komunaj eldonoj de Germanio kaj Svedio, en Svedio ĝi aperas kiel bloka eldono. Unua tago de la eldono de ambaŭ novaĵoj estas la oka de novembro en 2007.

Ŝi diris, ke ŝi esperas kontribui kun siaj rakontoj „iomete al homafabla, vivojesiga kaj demokrata baza sinteno de la infanoj.“ Ja ankaŭ tio estis Astrid Lindgren: politika virino, kiu aktive engaĝas sin por homrajtoj, precipe por infanrajtoj kaj la bestprotektado. Tiel ŝia iniciato pri la abolo de la kaĝo- kaj amasbestbredado ebligis novan naturprotektan leĝon en Svedio.

Plej ŝatata svedino de la jarcento

Premiite per multaj premioj - interalie ŝi ricevis en la jaro 1978 la pacopremion de la Germana Librokomerco - la verkistino estis elektita en 1999 de siaj samlandanoj kiel „svedinon de la jarcento“. Do, kiu miru, ke eĉ en Germanio naŭdek lernejoj havas ŝian nomon. Je la 28-a de januaro en la jaro 2002 Astrid Lindgren mortis en sia loĝejo en Stokholmo, en kiu ŝi vivis pli ol sesdek jarojn. Ŝi fariĝis 94-jara. Ŝia tomboŝtono devenas de bovopaŝtejo de kamparana kortego en Näs, jen la loko de ŝiaj plej belaj memoroj, je kiuj ŝi partoprenigis per siaj rakontoj milionojn de legantoj en la tuta mondo.

Multaj rakontoj de Lindgren estas honorigitaj sur poŝtmarkoj, krom la supre jam menciitaj ekz.: „La drako kun la ruĝaj okuloj“ kaj „Nils Karlsson - Malgranda fingrulo“.

tradukis Donjo & Cezar
laŭ la poŝtĵurnalo
"poŝtfreŝa (postfrisch)