ESPERANTO

Papilio

Papilio

Papilio
en nia proksimeco
lumas kiel sunradio
kaj spirmomente
ĝiaj gloro kaj beleco
estas nia mondo.
Sed tiam
ĝi ekflugas denove,
kaj kvankam ni dezirus,
ke ĝi estu restinta,
ni sentas nin tiom feliĉaj,
ke ni vidis ĝin.

traduko de EVA CHIBLEUR /FRANCIO