Letero al Anjo


Cirko estas kiel la greka teatro, praformo de la homa kulturo kaj plu ekzistanta. El la cirko eliris ŝajne ĉio, kio formas nian nunan sinprezentan kulturon. Kion ni havas, kion la cirko ne havis kaj ne havas?

La cirko estas la sankta lando de ĉiuj honestaj artistoj, kiuj ne volas trompi la publikon, kiuj donas ĉion por honeste feliĉigi homojn.

Mi pensas, ke la cirko estas plu tre subtaksata en sia signifo por la artoj. La francoj ŝajne scias tion, kaj ankaŭ la rusoj havas grandiozajn cirkojn.

Por mi la cirko estas miraklolando, sekretoplena loko, la lando de l' fantazio kaj de la klaŭnoj, senfine riĉa lando pri preskaŭ ĉio, kio movas homajn korojn.

Pensu ankaŭ pri la malfermaj buŝoj de la infanoj en cirkoprezento, ili estas tie kiel ensorĉitaj. Ili miras, ja ili miregas, kaj la plej bona, kion arto povas atingi estas mirigi homojn.

Miro estas la nomo de fama hispana pentristo, la nomo estas programo por tio, ke la arto mirigu la homojn, se homo sin miras, li lernas vidi, fariĝas scivola. Homo, kiu ne plu miras pri io estas nur plu kruela besto. Homo, kiu lernis miri estas jam mem artisto en sia koro, li vidas la mondon el alia multe pli riĉa perspektivo ol tiuj, kiuj vidas nur dolarbiletojn. 

Mi lernis tion inter aliaj de la natursciencisto Goeto, ke en ĉiu akvoguto respeguliĝas la tuta mondo. Kaj la mondo estas senfine varia en ĉiu direkto, kaj tio estas ja mirinda, ĉu ne?

Mi donacis al mia nepo glason kun lupeo, tra kiu li povas observi siajn ŝatatajn fajroformikojn kaj aliajn insektojn, kiujn li serĉas en la arbaro kaj ĉie. Tiu lupeo kostis tri eŭrojn, sed la knabo ŝatas tiun lupeon pli ol multekostajn aŭtojn, fervojojn ktp.... tiel tio estas, se homo kapablas miri.  Li lernis, ke miri estas la pleĵ granda ĝuo. Vidi la mondon el alia perspektivo, konkeri ĝin alie, tiel kiel montras tion la artistoj en la cirko.

Esplori, elprovi, sin elprovi, komune ĝoji, etendigi limojn, jen la cirko, fascina mondo por si mem, kiu instruas nin, ke la homo kapablas preskaŭ al ĉio, kaj ankaŭ la bestoj, kiuj kosme kaj evolue rigardate estas niaj gepatroj. La cirko estas tute precipa amuza kaj pensiga universo, por  senfina vojaĝo, kiu povas porti nin tra nia tuta vivo.

Via Cez!