Else Lasker- Schüler
Sangantaj frandaĵoj

Kiam
ni post la paŭzo sidis denove sur niaj lokoj, la maneĝo estis
ĉirkaŭataj per feraj kadroj.
Du potencaj leonoj paŝis en la kaĝon kaj post ili la aliaj reĝoj de l' forto. „Cezar! Herkulo! Agamemnono, Odiseo, Hektoro, Kambizo! Ĉi tien! Vite, vite! Ah, mon cher.“
Kaj tiam denove germane kun franca akcento: Havu la bonecon, amiko mia.“ Mademoiselle Claire,
ho, vi, plej kruela fianĉino!
Kun levita brako, kun minacanta afableco
ŝi subigas la volon de siaj furiozaj sklavoj. Ŝia blanka kolo allogas
kiel dolĉaĵo, ŝia brila kolo estas ja la idealo de ŝiaj ege blekantaj
adorantoj.
„Ah, messieurs! Hektoro! Agamemnono, Kambizo! Manĝon! S'il vous plait. Kaj ŝi servas al ili sangantajn frandaĵojn.
El: „En la cirko“ de Else Lasker-Schüler, elektis kaj tradukis Donjo kaj Cezar