Cezar

La revoluciulo Jesuo Kristo


Ankaŭ pri Jesuo ne certas, ĉu li ne tamen estis nur bona eltrovaĵo. Pruvo por lia historia ekzisto ne estas trovita ĝis nun. Sed la Kristo de la evangelioj estis revoluciulo - precipe tiu de la Lukas-evangelio - kiu predikis al sia revolucia grupo de apostoloj la komunismon (kiel oni povas legi en la leteroj de Paŭlo) kun la evidenta neeldirita intenco detrui la potencan romian regnon.

Jesuo estis homo sen iu posedo, kiu havis ĉion ĉe si, kion viro bezonas, kiu decidis, ke li volas ŝanĝi la mondon en pacan lokon por ĉiuj. Li estis la plej fama posteulo de la ĉina filozofo Laotse, kiu instruis jam jarmilojn antaŭ li, ke la softa akvo detruas la plej duran ŝtonon. Tia koncepto estas ankoraŭ nun moderna, sed en alia senco ol la eklezioj kaj la adorantoj de hierarkiaj sistemoj imagas tion. Konsekvenca pacifisto tamen ankaŭ li ne ĉiam estis, ĉar li male al sia pacifista montprediko diris en iu evangelio, ke li ne venis por alporti la pacon, sed la glavon. (Tre verŝajne tio estas falsigo de la originala teksto.) La germana gvidanto de la ribeliĝantaj kamparanoj en la Kamparanaj militoj, la anarkiema Thomas Müntzer, uzis ĝuste tiun frazon por legitimigi sian batalon per armiloj.

Eble mia vidpunkto pri Jesuo iom surprizas kelkajn el vi, al tiuj mi rekomendas legi la poemojn de la nikaragvano Ernesto Cardenal, kiu estas eksperto por la revoluciema interpretado de Jesuo.

Krome mi devas mencii, ke Jesuo el Galileo estis metiisto antaŭ ol li fariĝis revolucia profeto. Tion oni volonte forgesas. Jesuo estis ankaŭ praktika viro. Kiam B. Traven en la Mortula Ŝipo nomis sian mariston 'Gale', li tute certe pensis ankaŭ pri tiu ĉarpentisto el Galileo, kiu ĝis nun estas dorno en la okuloj de ĉiuj militistoj kaj kapitalistoj, kiuj faras gigantajn profitojn helpe de militoj. Jam la kruckavalieroj murdis por la profito. Kiom da homoj devis jam morti pro ĝi? Tio apenaŭ plu kalkuleblas.

Precipe absurda estas, ke ankoraŭ nun troviĝas sufiĉe da senskrupulaj eklezianoj en diversaj landoj, kiuj benas la militistojn, kvazaŭ Dio estus naciisto, aŭ kvazaŭ Dio tie starus, kie estas la pli bonaj kanonoj.  La filo de Dio, kies granda signifo troviĝas en tio, ke li estis homo, malamegis ĉiun militon kaj avertis, ke tiu, kiu prenas la glavon, mortos per la glavo. Kiom ofte tio nun jam okazis? Kiom ofte tio ankoraŭ plu okazos??? Kiom da homoj devos ankoraŭ morti por la ŝtataj teroristoj, ĝis oni ekkomprenos, ĝis oni metos la armilojn tien, kien ili apartenu - en muzeojn?!