Ĉu ŝtonoj tamen vivas?
de GESEKO V. LÜPKE
Unuarigarde
estas sensenca demando: ŝtonoj ne moviĝas, ne spiras, ne posedas
metabolon kaj ne generas idojn - kiel ili tiukaze do vivu? Tamen dua
rigardo indas la penon: indiĝenoj de Usono, la lakota-siuoj honoras
ŝtonojn kiel vivestaĵojn. Kiel "parencojn" ili salutas ĉiun ŝtonon, kiu
ruĝe ardanta estas portata
en iliajn ŝvitkabanojn. En Mongolio la nomadoj kredas, ke ŝtonoj havas
animon kaj, ke ili bezonas sep jarojn por rekutimiĝo, se oni
translokigas ilin kiel frajton. Kaj en kelkaj dezertoj de la mondo oni
eĉ observis, ke la ŝtonoj dum monato migras ĝis okcent metrojn tra la
sablo!
Ĉu ŝtonoj do tamen vivas? Ilia granda aĝo postulas tempkoncizigon, se ni
volas kompreni ilian vivciklon. Se oni observas ilian historion tra
miliono de jaroj, jen ili estas parto de giganta metabolo, foje fluanta
lafo, kaj foje firma granito. Se oni observas ilin tra miilardoj de
jaroj, oni ekkonas, ke ili devenas de la kosmo: Ilia materialo estis
elkovita de sunoj, kiuj poste eksplodis. La unua tera ŝtono ekestis
antaŭ kvar milardoj da jaroj - kune kun la Tero.
Tiel rigardate ŝtonoj ŝanĝiĝas kaj transformiĝas. Sed ĉu ili ankaŭ
vivas? La sciencistoj pensas, ke formiĝis el la mineralaj eroj de la
unuaj ŝtonoj kun la helpo de la fulmenergioj la unuaj aminacidoj. Tio
signifas: sen ŝtonoj ne ekzistus organika vivo!
Ŝtono povas esti tio aŭ tio ĉi - parto de la vivo kaj parto de la
"morta" materio. La kriterioj el la homomondo ne suficas por ŝtonoj.
Rigardo al la Alpoj montr
as:
kalksedimentojn, kien ajn oni rigardas - ŝtonojn, kiuj iam estis
konkoj. Preskaŭ la tuta tersurfaco iam estis vivanta kaj estis
renovigita multfoje. Sola molekulo povas esti dum sia historio parto de
ŝtono, foje parto de herbosaltulo.
Se sen ŝtonoj ne ekzistas vivo kaj ili estas foje mortaj, foje vivantaj, ĉu ili
tiukaze povas morti? Ilia "morto" konsistas en tio disprompi en ĉiam
pli malgrandajn erojn, solviĝi kaj plu ekzisti en aliaj formaĵoj - kiel
en la kalkŝtono, kiu el la Alpoj pere de la trinkakvo estas transportata
al ni kaj kiel parto de la ostoj sedimentigas sin en niajn korpojn. Ĉu
ĝi estas vivanta? Iel ja tamen! La siuoj esprimis tion tiel: "Aho
Metakuyassin" - "mi salutas miajn parencojn".

tradukis Donjo & Cezar
el la popularscienca gazetoPM 12/08