Kristnasko en la evangelio de Luko

(el la Nova Testamento, evangelio Sankta Luko, ĉapitro 2, 1-21)
Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. Kaj Josef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda. Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.
Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo. Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante:
Gloro al Dio en la supera alto. Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.
Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Josefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.
Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro.
Rimarko: Atentu, ke la tri sanktaj reĝoj mankas, ili estas eltrovaĵo, aŭ ĉu ni diru pli ĝuste, ruza mensogo el la mezepoko, por ke ankaŭ la reĝoj havu iom de la brilo de Kristo, kiu estis la tuta malo de ili.