Fiŝoj ne silentas
Vaŝington (dpa) Paroli kiel la filmfiŝo Nemo
la autentikaj klaŭnfiŝoj ja ne povas. Sed ili tamen interparolas. Per
movoj de sia makzelo kaj dentgrincado ili produktas diversajn ĉirp-kaj
kraksonojn. Kiel tio precize funkcias, esploristoj el Belgio kaj Usono
nun klarigis kaj prezentis tion en la fakĵurnalo "Science". Klaunfiŝoj
produktas la sonojn ekzemple serĉante partneron aŭ ĉe la defendo de la
distrikto.
La sciencistoj kombinis tonsonojn de la klaŭnfiŝoj ( Amphiprion
pericula) kun video-kaj rentgenregistradoj de la bestoj. Jen la
rezulto: La sonoj ekestas, se la langosto malleviĝas kaj samtempe la
movebla makzelo fermiĝas. La dentoj kunpuŝiĝas kaj transformas ĉe tio
energion al la makzelpartoj, kiuj tiam eligas la sonojn. La unuaj
registradoj de la sonoj, kiuj memorigas pri knaranta pordo, jam devenas
el la jaro 1930, la mekanismo de la sonformado tamen longe estis
neklara.
Ankaŭ multnombraj aliaj fiŝoj estas ĉio alia krom mutaj, ili uzas
bruojn por la komunikado. Ili frotas ostojn unu sur la alian aŭ estigas
svingojn helpe de siaj naĝvezikoj.
tradukis Donjo kaj Cezar
el sia regiona gazeto OVZ