Fratoj Grimm
La lupo kaj la sep kapridoj
Estis
iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn. Ŝi amis ilin tiel, kiel ĉiu
patrino amas siajn infan- ojn. Iun tagon ŝi volis iri en la arbaron por
alporti nutraĵon. La kaprino kunvokis ĉiujn sep idojn kaj parolis:
"Karaj infanoj, mi volas iri en la arbaron, bone gardu vin kontraŭ la
lupo. Se li envenus, li manĝus vin ĉiujn kun haŭto kaj hararo. La
fripono ofte maskas sin kiel aliulo, sed je lia raŭka voĉo kaj je liaj
nigraj piedoj vi tuj ekkonos lin."
La kapridoj diris: "Kara patrino, ni estos singardaj, vi povas trankvile foriri." La patrino ekblekis kaj kontente foriris.
Baldaŭ
iu frapis la domopordon kaj vokis: "Malfermu, karaj infanoj, via panjo
alvenis kaj kunportis ion por ĉiu."
Sed la kapridoj aŭskultis je la
raŭka voĉo, ke li estas la lupo. "Ni ne malfermos", ili vokis, "vi ne
estas nia patrino, ŝi havas delikatan kaj ĉarman voĉon, sed via voĉo
estas raŭka; vi estas la lupo."
La lupo iris al butikisto kaj aĉetis
grandan pecon da kreto. Li manĝis ĝin kaj lia voĉo fariĝis delikata.
Tiam la lupo revenis, frapis la pordon kaj vokis: "Malfermu, karaj
infanoj, via panjo alvenis kaj kunportis ion por ĉiu."
Sed ĉar la lupo
metis sian nigran piedon sur la fenestron, la infanoj rekonis lin kaj
vokis: "Ni ne malfermos, nia patrino ne havas nigran piedon kiel vi, vi
estas la lupo."
Nun la lupo kuris al bakisto kaj diris: "Mi puŝiĝis per
piedo, ŝmiru ĝin per pasto."
Post kiam la bakisto estis ŝmirinta la piedon, li
kuris al la muelisto kaj diris: "Ŝutu blankan farunon sur mian piedon."
La muelisto pensis, ke la lupo volas trompi iun kaj rifuzis. Sed la
lupo diris:"Se vi ne faros ĝin, mi vin voros." La muelisto ektimis kaj
blankigis lian piedon. Jes, tiaj estas la homoj.
La fripono iris
nun trian fojon al la pordo, frapis kaj diris: "Malfermu, infanoj, via
kara panjo alvenis kaj kunportis ion por ĉiu el la arbaro."
La kapridoj
vokis: " Montru antaŭe piedon, por ke ni vidu, ĉu vi estas nia kara
panjo."
La lupo metis la piedon en la fenestron. Kiam la kapridoj
vidis, ke la piedo estas blanka, ili kredis ĉion, kion li diris kaj
malfermis la pordon. Sed tiu, kiu envenis, estis la lupo. Ili ektimis
kaj volis sin kaŝi. Unu kaprino saltis sub la tablon, dua en la liton,
tria en la fornon, kvara en la kuirejon, kvina en la ŝrankon, sesa sub
la lavopelvon, sepa en la keston de la murhorloĝo. Sed la lupo trovis
ilin ĉiujn kaj sen longe heziti englutis ĉiujn unu post la alia; li nur
ne trovis la plej junan, kiu sin kaŝis en la horloĝkesto. La lupo
kontentigis sian manĝavidon, foriris, kuŝiĝis sur verda herbejo sub
arbo kaj ekdormis.
Baldaŭ la maljuna kaprino revenis hejmen el la
arbaro. Ho ve, kion ŝi devis rigardi! La pordo estis vaste malfermita.
La tablo, la seĝoj kaj la benkoj estis renversitaj, la lavpelvo
dispecigita, la kovrilo kaj la kusenoj eltiritaj el la lito. Ŝi serĉis
la infanojn, sed nenie trovis ilin. Ŝi vokis ilin unu post la alia je
la nomo, sed neniu respondis. Fine, kiam ŝi vokis la plej junan,
eksonis fajna voĉo: "Kara patrino, mi sidas en la horloĝkesto."
La
kaprino elprenis ŝin kaj la kaprido rakontis al ŝi, ke la lupo venis
kaj manĝis ĉiujn aliajn. Vi povas imagi, kiel ŝi ploris pro siaj
kompatindaj infanoj.
Fine ŝi iris kun sia ĉagreno eksteren, kaj
la plej juna ido postkuris ŝin. Kiam ŝi venis sur la herbejon, kuŝis
tie la lupo sub arbo kaj ronkis tiel forte, ke la branĉoj ektremis. Ŝi
rigardis lin de ĉiuj flankoj kaj ekvidis, ke io moviĝas kaj baraktas en
lia ŝvelinta ventro. Dio mia, ŝi pensis, ĉu miaj kompatindaj infanoj,
kiujn li voris por vespermanĝo, ankoraŭ vivas? La kaprideto devis kuri
hejmen kaj alporti tondilon, kudrilon, kaj tvirnon. Apenaŭ la kaprino
ektranĉis la ventron de la monstro, jen jam kaprido etendis la kapon
eksteren, kaj kiam ŝi plu tranĉis, ĉiuj ses elsaltis unu post la alia.
Ili ĉiuj vivis kaj eĉ ne estis vunditaj, ĉar la avida monstro tuj
komplete glutis ilin. Jen la ĝojo estis granda! Ili karesis sian
patrinon kaj saltetadis kiel tajloro, kiu geedziĝas. Sed la maljuna
kaprido diris: " Iru ĉiuj serĉi grandajn ŝtonojn. Per tiuj ni plenigos
la ventron de la sen-dia besto, dum li dormas ankoraŭ."
La sep kapridoj
altrenis la ŝtonojn kaj ŝovis ilin en la ventron de la lupo. La kaprino
kunkudris ĝin nun tiel rapide, ke li ne rimarkis ion kaj eĉ ne moviĝis.
Kiam
la lupo finfine eldormis, li ekstaris, kaj ĉar la ŝtonoj en la ventro
kaŭzis grandan soifon, li volis iri al la puto. Sed kiam li ekiris, la
ŝtonoj en lia ventro ruliĝis kaj bruis. Tial la lupo vokis:
Kiel klakas, kiel krakas!
Mian ventron io frapas.
Estas ne kapridaj sonoj,
sed tre multaj, grandaj ŝtonoj.
Kiam
li alvenis la puton, li kliniĝis al la akvo por trinki. Sed la pezaj
ŝtonoj tiris lin en la akvon kaj li dronis mizere. Kiam la sep kapridoj
tion vidis, ili alkuris kaj kriis: "La lupo mortis, la lupo mortis!"
kaj dancis pro ĝojo kun la patrino ĉirkaŭ la puto.
tradukis Cezar
