Karolo Piĉ:
Kolomano Kalocsay

Kolomano Kalocsay pardonu min! Certe estus iom neĝentile, nomi lin
"enfant terrible" de la esperanta literaturo. Sed, unue, jam antaŭ li
kelkaj gloraj poetoj portis la saman titolon (inter ili eĉ la franca
Arthur Rimbaud, kiom mi memoras). Kaj, due, se mi tamen devus
karakterizi lin iel, mi dirus, ke ĉiuj liaj originalaj verkoj portas
evidentan kaj neforviŝeblan stampon de mistera kaj transcenda juno.
Ĉar Kolomano Kalocsay estas Kolumbo de nia literaturo, granda
Malkovranto de Novaj Kontinentoj, kaj Serĉanto de Novaj Vojoj kaj
Direktoj! M
emkompreneble,
liaj planoj ne realiĝis ĉiam sen mispaŝoj kaj eraroj! Sed, kompense, li
havas la honoron, ke li estis tiu, kiu faris la unuan paŝon! Kaj ― kiu
nenion faras, tiu ne eraras! Feliĉe, pri Kalocsay tiu ĉi proverbo ne
validas! Ĉar li preferis fari, eĉ laŭeble multe fari! Logike, tio ne
estis ĉiam sen danĝero. Kaj apenaŭ iu alia esperanta aŭtoro estis pli
multe kontraŭbatalata kaj kritikata ol Kolomano Kalocsay. Sed ĝuste tie
ĉi ni staras ĉe la kerno de la problemo! Multaj simplaj (kaj naivaj!)
esperantistoj opinias, ke la ĉefa demando estas: Ĉu Kalocsay? Aŭ ĉu la
"malamikoj" de Kalocsay? Nu, tiujn simplajn esperantistojn mi iomete
ŝokos! Ĉar la respondo sonas: Kaj Kalocsay!
Kaj la "malamikoj" de Kalocsay Ĉiuj kune kaj amike! Ĉar nenia individua
vero estas centprocenta! Ĉar ĉio, kion ni ŝatas imagi kiel Veron, estas
nur sintezo de multaj partaj, grandaj kaj malgrandaj veroj kaj veretoj!
Paradokse, oni povus eĉ diri, ke la Progreso tute ne estus ebla sen
eraroj! Sen ili la vivo ne ekzistus! Kaj, ĉu li pravis, aŭ malpravis,
Kolomano Kalocsay ĉiam estis tiu alia en la ludo, tiu, kiu ebligis, ke
entute estu ia ludo!
Mi ŝatas paradoksojn! Mi amas Zamenhof ne pro tio, kion li faris, sed
pro tio, kion li ne faris! Ĉar nur danke al tio, kion li ne faris,
hodiaŭ mi povas verki esperante! Prelato Schleyer, faris ĉion, kion li
kapablis: grandegulajn vortarojn kaj gramatikon kun ĉiuj ruzoj kaj
detaloj! Sed ĝuste tial lia Volapiko ne sukcesis (Vi legas bone!
Volapiko! Ĉar mi ne scias, kial mi skribu Volapüko en la tempo, kiam
prof. Waringhien skribas Johan-Jakvo Rousseau, kaj kiam oni
esperantigas nomojn kiel Voltero, Bodlero ktp. Aŭ ĉu, eble, oni dume
oficialigis ü, kaj mi preterdormis tion?)
Tamen ― mi revenu al miaj paradoksoj! Mi amas Kolomanon Kalocsay ne pro
tio, ke li ĉiam pravis, sed ĝuste pro tio, ke iam li eĉ eraris!
Kvankam, ankaŭ la Kalocsay-aj "eraroj" estas aparta ĉapitro, sendiskute!
Kiam mi estis dudekjara, mi havis ardan kapon kiel ĉiuj junaj viroj en
tiu nematura aĝo! Kelkaj Kalocsay-aj proponoj tiam ofendis mian
lingvosenton kaj strange min incitis. Maria ― Maria ino, kia sofismaĵo!
Kaj kia atenco kontraŭ la Fundamento! Nu, dume mia arda kapo iom
malvarmiĝis (mi bedaŭras tion!), kaj nun mi vidas, ke, fakte, multaj el
la Kalocsay-aj solvoj estis la sole eblaj solvoj! Maria! Mi ne scias,
kiel oni povus solvi ĝin alie! Sed se tamen iu havas pli bonan
proponon, li ne hontu kaj prezentu ĝin! Ĉia modesteco ĉi tie estus
nekonvena!
Alia afero: la PARNASA GVIDLIBRO! Verdire nur la POEZIA FAKVORTARO! Mi
lasas flanke la fakton, ke jam en la antaŭparolo la aŭtoroj (Kalocsay
& Waringhien) klare avertis, ke ĝi estas nur provo kaj propono. Mi
ankaŭ ne ripetos tion, kion preskaŭ ĉiu konas! Mi havas mian propran
opinion pri la "poeziaj" vortoj. Kaj mi esperas, ke neniu deklaros min
amiko de neologismoj! Cetere tiu ĉi flanko de Kalocsay ĉiam estis al mi
la malplej simpatia. Tamen, kiam mi relegas la modernajn librojn,
enkore mi pardonpetas la Budapeŝtan korifeon. Ĉar dume okazis io
nekredebla! Okazis miraklo! Subite la ŝoka modernisto malaperis. Kaj
restis nur serena klasikulo, alta spirito kaj granda
Katedralkonstruinto!
Sed, ni restu ankoraŭ momenton ĉe la PARNASA GVIDLIBRO! Tiu ĝia parto,
kiun Kalocsay titolis LA ARTO POETIKA, estas eta ĉefverko de la
esperanta iiteraturo originala. Mi ne volus troigi! Sed tiu verketo
havas mondan formaton! Kaj kvankam mi multe legis, ĝis nun mi ne
renkontis ion same ĉarman! Se mi ne scius, ke ĝi publikiĝis en 1932, mi
vetus, ke ion tian povis krei nur la Mezepoko. Tiom freŝe kaj surprize
ĝi impresas. En tiu verko ĉio estas unika kaj libera! Pri Esperanto
ofte oni ŝatas paroli kiel pri Nova Kulturo! Nu, el LA ARTO POETIKA tiu
nova kulturo spiras plej konvinke! Ĉar la mezepoka ludemo de LA ARTO
POETIKA simple estas neimitebla! Super ĝi oni preskaŭ eĉ ne volas
kredi, ke ĝi kreiĝis en la maŝinisma dudeka jarcento!
Unu el la ĉefaj trajtoj de Kalocsay estas lia multflankeco. Poeto,
tradukanto, gramatikisto, poligloto, eseisto! Vere, mi ne volus juĝi,
kiun el tiuj fakoj li estras pli funde kaj perfekte! Ĉar li estas
majstro ĉie!
Krome, rilate al Kalocsay oni povus levi eĉ unu interesan demandon: Ĉu
poeto estu samtempe ankaŭ gramatikisto kaj filologo?! Ĉi tiun demandon
mi respondus jese! Memkompreneble, ne necesas, ke de nun ĉiu poeto
kompilu PLENAn GRAMATIKOn (intence mi lasas flanke la demandon, ĉu tio
estus eĉ utila!). Sed solidaj scioj gramatikaj ne estus superfluaj. Ĉar
ĉiu aŭtoro, aŭtomate, devus esti eĉ granda lingvomanipulanto kaj
stilisto. Kaj tuj vortoj kiel senbela aŭ belknabino ĉesus reaperi!
Danke al lia duobla erudicio, ĉe Kalocsay oni ne trovas ĝenajn formojn
gramatikajn, nek strangajn parolturnojn aŭ nekompreneblajn frazojn kaj
frazerojn. Lia lingvaĵo fluas glate kaj facile. Kaj se tamen, hazarde,
vi trovus ion kritikindan, estu certa, ke tio ne estas eraro. Ĉar
lingve Kalocsay ne eraras. Nur, iam, li posedas sian propran, apartan
vidpunkton, diferencan de la ĝenerala vidpunkto! Sed ankaŭ tio signifas
nenion, almenaŭ nenion katastrofan aŭ danĝeran! La lingvo estas
fenomena tro larĝa kaj elasta. Estus ridinde voli, ke ĉiuj uzu ĝin
centprocente same kaj simile! Ĉar en tia stato ĉia literaturo ĉesus
esti ebla. Mallonge: la lingvo estas orgeno, iaspeca klavaro. La orgeno
estu netuŝebla kaj senŝanĝa! Sed la melodioj ŝanĝiĝu laŭvole kaj
laŭplaĉe! Eĉ disonanco estu bonvena kaj ŝatata! Ĉar, finfine, ĉiu
melodieco estas nur afero de gusto. Ekzistas konservativaj homoj, kiuj
rifuzas ĵazon, ĉar ĵazo sonas al ili barbare! Sed same ekzistas
malkonservativaj junuloj, kiuj rifuzas la naŭan simfonion de Beethoven,
ĉar ankaŭ ĝi sonas al ili barbare! Kio pruve montras, ke tiu ĉi vojo
kondukas nenien!
Ĉiu granda verkisto posedas propran, individuan stilon. Ĉiu elstara
aŭtoro havas personan, karakterizan lingvaĵon. Tio estas nenio nova aŭ
nekonata. En naciaj literaturoj la individueco de la stilo kaj lingvaĵo
estas eĉ tiom granda, ke ofte hazarde elŝirita paĝo sufiĉas, por ke oni
tuj rekonu la aŭtoron! Kaj estas ĉefe la stilaj kaj lingvaj apartaĵoj,
kiuj, ĉe antikvaj tekstoj, iam decidas pri tio, ĉu, ekzemple, la trian
libron de la Tibulaj elegioj ni atribuu rekte al Tibulo, aŭ ĉu ni
rifuzu al ĝi la Tibulan aŭtorecon!
En ĉiuj siaj verkoj Kalocsay estas individua kaj memstara. Eĉ pli! Tre
ofte li estas pioniro. Multaj "fiksformaj poemoj" dankas sian
esperantan ekzistadon ĝuste al li. Sen Kalocsay la esperanta literaturo
ne estus tio, kio ĝi estas nun!
Ekzistas poetoj, kiuj dum sia tuta vivo sidas en sia ebura turo, teksas
irizajn iluziojn kaj neniom zorgas pri tio, kio okazas tie sube en la
ĉirkaŭaĵo. La vivo, ĝiaj profanaj tumultoj kaj problemoj ne tuŝas kaj
ne koncernas ilin! Ili revas. Kaj tio sufiĉas al ili! Nu, al tiu ĉi
kategorio de poetoj Kalocsay neniam apartenis. Spirito dialektika kaj
artifika, li sin ĵetis ĉien, kie io ne akordis, ĉien, kie li flaris
problemojn kaj demandojn. Ĉar antaŭ ĉio, Kalocsay estas batalanto. Pro
tio ne ĉiam li estis senrezerve akceptata. Pro tio ofte oni lin
diskutis kaj kritikis. Mi ne scias, eble s-ro Teo Jung ne ŝatas
Kolomanon Kalocsay pro ata, ita. Eble aŭstriaj esperantistoj ne ŝatas
Kolomanon Kaiocsay pro tio, ke Kalocsay ŝatas neologismojn! Mi ŝatas
Kolomanon Kalocsay pro -ata, -ita. Eble granda poeto, granda aŭtoro kaj
granda homo. Dum pluraj jardekoj li plugis la literaturan terenon. Lia
iniciato estis daŭra kaj konstanta. Li ĉeestis ĉie, kie okazis io
grava! Kaj por ĉiam li restos unu el la plej elstaraj literaturaj
fenomenoj esperantaj. Ĉu kun li, ĉu kontraŭ li, oni ne povas lin ignori!
La komparado estas tre ŝatata literatura metodo. Ankaŭ mi eluzos ĝin.
Mi komparos Kolomanon Kalocsay al la plej granda klasika poeto ĉeĥa
Jaroslav Vrchlicky. Memkompreneble, Vrchlicky vivis iom pli frue ol
Kalocsay (1853-1912), sed cetere iliaj literaturaj sortoj mirinde
koincidas.
Vrchlicky estis la plej fekunda aŭtoro ĉeĥa. Li estis eminenta
tradukisto, kiu enkondukis en la ĉeĥan lingvon serion de famaj verkol
el ĉiuj mondliteraturoj. Interalie li tradukis La DIAn KOMEDlOn de
Dante, LA FLOROJn DE L' MALBONO de Baudelaire (kune kun J. Goll),
kompilis antologiojn de alilingvaj poeziaĵoj sub la titolo EL LA
FREMDAJ PARNASOJ ktp. Originale li verkis nesupervideblan aron da
kolektoj. En la ĉeĥa literaturo li popularigis la plej diversajn
fiksformajn poemspecojn kaj mem ilin tre sukcese kulturis. En liaj
poemoj svarmas pluraj neologismoj (zkad, kys), kiuj nun impresas ĝene.
Kelkaj el ili tamen riĉigis la lingvon kaj hejmiĝis tie.
Krome oni atribuas al li eĉ la aŭtorecon de longa poemo KAVALIRO SMIL
kun tre tikla enhavo. Dum la vivo de Vrchlicky, unu parto de la nacio
pasie lin admiris; la alia parto same pasie lin kritikis, eĉ ignoris.
La esperantista publiko verŝajne konas lian komedion NOKTO EN FARLŬV
TYN (tradukis Miloŝ Lukaŝ) kaj kelkajn liajn poemojn, kiuj troviĝas en
LA ĈEĤOSLOVAKA ANTOLOGIO.
Ĉi tie mi ne citos la verkojn de Kalocsay. Mi esperas, ke ĉiu konas
ilin, almenaŭ laŭtitole! La similaĵoj inter li kaj Vrchlicky estas
evidentaj. La literatura historio rezervis al Vrchlicky elstaran lokon.
La saman lokon rezervos la literatura historio eĉ al Kalocsay. Nun ni
staras ankoraŭ tro proksime, por juste juĝi lian tutan grandon. Sed
Kalocsay estas Vojmontranto. En la literatura evoluo de Esperanto lia
persono signifas etapon! Kaj la ekzisto de 1a memstara Kalocsay-a
literatura skolo pruvas la fekundecon de liaj ideoj, tendencoj kaj
arto; kaj la forton de lia brila kaj altira ekzemplo.
Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 217-22