Altenburg -Kunz de Kauffungen kaj lia sekvantaro
Hieraŭ
Donjo kaj mi estis en kavalirfesto en la vilaĝo Kraschwitz memore al la
rabado de du princidoj el la kastelo de Altenburg en la jaro 1455 fare
de la kavaliro Kunz de Kauffungen, kiu tiel ribelis kontraŭ sia
princo-elektisto Frederiko II. Tiu uzis la militservojn de Kunz de
Kauffungen kaj ne volis repagi la perdojn, kiujn la kavaliro hejme pro
la milito havis. Kunz de Kauffungen do rabis liajn infanojn kaj fine
estis kondamnita pro tio je kruela morto. Por
memori pri la rabo akompanis la kavaliron je la 7a de julio en 2007
tridek kvin amatoraj rajdistoj, du grandaj ĉaroj kaj trupo da piedaj
irantoj de la urbeto Kohren Sahlis tra la vilaĝo Kraschwitz ĝis la urbo
Altenburg. En Kraschwitz atendis ilin multaj vizitantoj kaj kavaliroj,
kiuj tie starigis kamapadejon, montris batalojn, prezentis siajn
armilojn kaj vendis tion kaj tion dum tiu okazo. Tion, kion la vilaĝo
ofertis al la vizitintoj, vi povas legi sub la vilaĝmapo. Estis multege
da interesaĵoj, kiujn ni iom prezentos al vi.
01) mezepoka foirejo, prezento de teatraĵo fare de infanoj, frizisto
02) forĝisto
03) selfaristo, ŝufaristo
04) historiaj vestaĵoj kaj feltistinoj
05) ŝpinado kaj plektado de puntoj
06) infanludoj kaj ŝminkado
07) fromaĝfarejo
08) korbfaristoj
o9) fumaĵejo de fiŝoj
10) fajrejo kaj bakforno
11) potistoj
12) ŝtontajlisto
13) ĉarfaristo
14) konstruado helpe de argilo
15) virino kun kuracilaj herboj
16) zoologia ĝardeneto kun vilaĝbestoj
17) kampadejo de kavaliroj.
Unue
ni parkis nian aŭton apud tritikokampo, poste ni pagis kune ses eŭrojn
ĉe tablo sur la strato kaj ricevis la enirbiletojn kaj stampon sur la
manon, en la formo de huffero.
Kiam
ni alvenis en la kampadejo , la kavaliroj tie batalis jam sovaĝe, ili
ridis kaj mokis la kontraŭulojn, ili ofendis sin reciproke kaj laŭte
postulis, ke la gastoj aplaŭdu!
Post
la amuzaj bataloj ni rigardis iom la kampadejon kaj interparolis kun
kavaliro. Mi aĉetis al mi naturan mielon kaj Donjo la ŝatatajn dolĉajn
ursetojn el ĵeleo.
Jen
la tre simpatia kavaliro, kiu parolis longe kun ni pri mezepokaj
foirejoj, pri la armiloj, kiujn li mem forĝis, pri tio, ke li ne volus
fari tion profesie, por ne perdi la ĝojon pri la kavalira estado.
Ni
vidis tie ankaŭ mezepokajn muzikistinojn kaj eĉ pragermanojn. Unu el
tiuj salutis nin per biero. La sama afabla ulo, kiu batalis poste kun
infanetoj kaj ĉiam ruze malvenkis ĉe tio.
Jen unu el la pragermanoj, kiuj estis trinkantoj de vino el mielo. Ankaŭ tiun oni povis trinki en la kampadejo.
La
preĝejo dank' al Dio jam malfermis, kaj tial ni iris poste en la
grandan kamaparan kortegon, kiu havas lokon por multe da homoj.
Tie
oni ofertis tre diversajn manĝaĵojn, rostitajn kolbasojn, viandon,
gulaŝon de sovaĝporkoj, fiŝon, freŝan panon, acidan brasikon kaj
sukeritan kukon, memfaritan kukon de dommastrinoj, memfaritajn
kolbasojn ... kafon, vinon, bieron ... Ni manĝis viandon rostitan je speciala turniĝanta krado, kompreneble kun acida brasiko bonege spicita.
Jen beleta bakistino de sukeraj kukoj
Surprizitaj
ni estis, ke nia tre ŝatata itala glaciaĵa kafejo Venecia el Altenburg
kun glaciaĵomobilo ĉeestis. Tre nekutima en nia regiono. Kompreneble ni
ne povis rezisti...
Ni
parolis post la manĝado kun iu sinjoro Merz, iama kriminala policisto,
pri la eraroj de la komunistoj en la historio, pri Che, Stalin, Bush,
pri Kunz de Kauffungen, pri herezuloj en eklezioj, pri la papo ktp. Mi,
Cez, iom miris, ke li sciis pli ol mi mem pri tiaj temoj. Jen unu el la
malnova gardaro de honestaj komunistoj, ne ĉiuj estis malbonaj, mi
pensis tiumomente.
Tiam ni rigardis la infanojn dum la prezentado de teatraĵo.
Apenaŭ
la kavaliroj estis anoncintaj la baldaŭan alvenon de la fama Kunz de
Kauffungen kaj de lia sekvantaro, la trupo jam alvenis en la kortego. Tio
estis impresa. Fortaj ĉevaloj, sveltaj ĉevaloj, mezepokuloj, hundoj,
servistoj. Eĉ ekzekutiston kun deliktulo ili havis inter si.
Kunz de Kauffungen
La sekvantaro
Post
la bela spektaklo ni aĉetis al ni du patentitajn ovujojn por
kontraŭpensuloj ... ĉar ni estas ja tiaj. Ili kostis kune nur ok
eŭrojn. Sur la prospekto interalie legeblas, ke la ovujoj havas
kvaliton, kiu eĉ kontentigas ekologiistojn. Nu do! Tiaj ovujoj estas
"patrinaj nestoj", kie la ovoj "povas kuŝi tute malstreĉitaj" laŭ la
prospekto.
(Ni jam hejme elprovis tion, sed mia ovo elfalis el la ovujo, hmh... ĉu do la ovo kulpas aŭ la ovujo aŭ nur mi:) ???)
Diversaj modeloj aĉeteblis: La
potfaristino Gundula Müller, la eltrovinto de tiuj gajigaj nekutimaj
ovujoj vivas kaj laboras en la potfarista urbeto Kohren-Sahlis. Rigardu
en la belega retejo: www.kohren.de
Infano oni ree devus esti, ĉu? Kia belega karuselo!
Tiam
ni migris iom tra la vilaĝo, trinkis en korto ruĝan vinon, renkontis
tie amikan geon el Altenburg, parolis kun aliaj vintrinkulaj geoj kaj
estis en bonega humuro.
En
plia korto ni vidis precipan manĝaĵon, jen la regione tre konata
akarfromaĝo. Imagu, tiu fromaĝo formita el kazeo, salo kaj kumino estas
ruligata post formado en buletojn sur vivantaj akaroj antaŭ ol oni
formetas ĝin en fromaĝan ŝrankon, ĝis ĝi maturiĝas.
Jam iom lace, sataj kaj kontentaj ni reiris vespere en la direkto al nia parkejo. Fumaĵita fiŝo ne plu havigeblis, sed por tio ni vidis melankoliajn salikojn, kies folioj pro la forta vento "karesis" niajn kapojn, dum ni sidis ankoraŭfoje sur benko.
Ĝuste
apud la tritikokampo Donjo ekvidis papavon kaj vokis al mi: "Fotu tion,
nepre!" Mi volonte faris tion, kaj tiam ni veturis hejmen, en akompano
de la muziko de Credence Clearwater Revival , jen kalifornia rokmuzikbando, kiu same tiel malstreĉite muzikis, kiel tiu tago por ni estis.
Raportis Donjo & Cezar
Fotis Cezar