Ludoviko Uhland

La kapelo

Uhland-poŝtmarko

Supre tronas sur la monto
La kapelo en kviet'.
En la valherbej' ĉe l' fonto
Ĝoje kantas paŝtknabet'.

Kun funebra sonorilo
Ektimigas mortkantad'.
Finas tuj la ĝojjubilo
De la knabo ĉe l' konstat'.

La ĝojintoj post la morto
Supren en la tombojn venos
Paŝtoknabo, laŭ la sorto,
ili iam vin eĉ prenos.

trad. Cezar


Kapelo de Wurmlingen


Ludoviko Uhlando

La kapelo

Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto;
En la valo, ĉe la fonto;
Ĝoje kantas paŝtisteto.

Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l' silento, -
Haltis knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.

En la tombojn de l' monteto
El la valo ĉiu venos.
Ankaŭ vin, ho, paŝtisteto,
Oni iam tien prenos!

trad. L. L. Zamenhof
en la jaro 1891! 


Rimarkoj: Mi sentis la tenton mem foje traduki la poemon, ĉar Zamenhof rimis adasismon. Tiun mi volis eviti, uzante ankaŭ mian tempan avantaĝon, ĉar tradukisto disponas nun pri multe pli bonaj helpiloj ol tiam, kiam Zamenhof tradukis ĝin. Mia sperto estas ree tiu, ke Zamenhof ne tradukas poemon laŭvorte, sed laŭ la enhavo, do tiel, kiel vera poeto faras tion. Tiel mi krom la adasismso apenaŭ povis plibonigi ion. En la unua verso mi regajnis la herbejon, ankaŭ en la dua verso mi estas iom pli proksima al la originalo kaj en la tria verso mi forigis unuavice nur la ĝenantan adasismon.

Mian dankon al Kristin, kiu atentigis min pri tiu belega poemo!


Ludwig Uhland

Die Kapelle

Droben stehet die Kapelle,
Schauet still in’s Thal hinab,
Drunten singt bei Wies’ und Quelle
Froh und hell der Hirtenknab’.

Traurig tönt das Glöcklein nieder,
Schauerlich der Leichenchor;
Stille sind die frohen Lieder,
Und der Knabe lauscht empor.

Droben bringt man sie zu Grabe,
Die sich freuten in dem Thal;
Hirtenknabe, Hirtenknabe!
Dir auch singt man dort einmal.


Kapelodsegnaĵo