
Bertolt Brecht
La paketo de l' kara dio
Kristnaska rakonto
Kunprenu
viajn seĝojn kaj teglasojn ĉi tien, malantaŭen al la forno. Kaj ne
forgesu la rumon. Estas bone, se estas varme – kiam oni parolas pri la
frido.
Kelkaj viroj, precipe de speco, kiu ne ŝatas
sentimentalecon, havas fortan antipation kontraŭ Kristnasko. Sed
almenaŭ unu Kristnaskon en mia vivo mi vere tenas en tre bona memoro.
Estis la kristnaska vespero de la jaro 1908 en Ĉikago.
Mi venis
komence de novembro al Ĉikago kaj oni diris tuj al mi, kiam mi informis
min pri la ĝenerala situacio, ke venos la plej kruela vintro, kiun tiu
jam por si mem sufiĉe malagrabla urbo, povus ebligi. Demandinte, ĉu mi
bonŝancus kiel kaldronforĝisto, oni diris al mi, ke kaldronistforĝistoj
ne havas bonŝancon, kaj kiam mi serĉis iun almenaŭ iomete akcepteblan
dormlokon, ĉiu estis tro multekosta por mi. Kaj tion spertis multaj en
tiu vintro de la jaro 1908 en Ĉikago, el ĉiuj profesioj.
La
vento blovis abomene el la direkto de la Miĉigan-lago, dum la tuta
decembro, kaj fine de la monato finis eĉ kelkaj el la grandaj
viandopakaj entreprenoj la laboron kaj ĵetis tutan torenton de
senlaboruloj sur la fridajn stratojn.
Ni trotis dum la tagoj tra
ĉiu urbokvartalo kaj serĉis malespere pro iom da laboro kaj ĝojis, se
ni vespere povis trovi lokon en iu eta per lacaj homoj plenŝtopita
gastejo en la buĉfabrika kvartalo. Almenaŭ estis varme tie, kaj ni
povis sidi trankvile. Ni sidis tiom longe, kiom iel eblis, kun unu
glaso da viskio, kaj ni ŝparis la tutan tagon por tiu ĉi unu glaso da
viskio, kiu krome inkludis la varmon, la bruan kulison kaj la
kamaradojn, ĉion, kio je espero ankoraŭ ekzistis por ni.
Tie
ni sidis ankaŭ je la krisnaska vespero de tiu ĉi jaro, la gastejo estis
eĉ pli plenŝtopita ol kutime, kaj la viskio enhavis eĉ pli da akvo kaj
la publiko estis eĉ pli malesperiĝinta ol kutime. Estas kompreneble, ke
nek la publiko nek la gastejestro fariĝas festhumoraj, se la sola celo
de la gastoj estas tiu per glaso elteni tutan nokton, kaj se la ĉefa
tasko de la gastejestro estas elkonduki tiujn, antaŭ kiuj staras
malplenigitaj glasoj.
Sed ĉirkaŭ la deka vespere envenis du aŭ tri
uloj, diablo sciu, de kie, kiuj havis dolarojn en la poŝoj, kaj tiuj
invitis ĉiujn ĉeestantojn trinki kelkajn kromajn glasojn, ĉar estis ja
Kristnasko kaj sentimentaleco kvazaŭ ŝvebis en la aero. Post kvin
minutoj la tuta gastejo tute ŝanĝiĝis.
Ĉiuj ekiris por ricevi
plian viskion (kaj nun nekredeble skrupule atentis pri tio, ke oni tute
precize enverŝu), oni kunŝovis la tablojn kaj petis frostotreme
aspektantan knabinon, ke ŝi dancu Cakewalk-on,
dume ĉiuj aliaj festpartoprenantoj manfrapis la takton. Sed kiel mi
diru tion, ebla la diablo havis siajn nigrajn manojn en la ludo, ĉar
festohumuro ne volis ekesti.
Ja, la festo tuj dekomence havis
ion rekte malican je si. Mi pensas, ke estis la devigo devi akcepti la
donacojn, kio tiom ekscitis ĉiujn. Oni ne per afablaj okuloj rigardis
la donacintojn. Jam post la unuaj glasoj de la eldonita viskio oni
faris la planon aranĝi laŭregulan aŭtentikan transdonadon de donacoj,
por diri tiel: donacadon laŭ granda stilo.
Ĉar abundo da donacoj ne
estis, oni volis donaci ne vere multekostajn donacojn, sed prefere
tiajn, kiuj konvenas por la donacricevantoj, kaj kiuj eble havas eĉ
kaŝitan sencon.
Tiel ni donacis al la gastejestro ĉampanujon kun
kota neĝakvo de ekstere, kie tiumomente estis sufiĉe da ĝi - por ke lia
viskio ne elĉerpiĝu ĝis la Nova Jaro. Al la kelnero ni donacis malnovan
malferman ladoskatolon, por ke li havu almenaŭ unu decan servicopecon,
kaj al la knabino, apartenanta al la gastejo ni donacis poŝtranĉilon
kun difektitaj eĝoj, por ke ŝi povu forgrati almenaŭ la pudrotavolon de
la pasinta jaro.
Ĉiujn ĉi donacojn la ĉeestantoj, eble nur kun la
escepto de la donacricevintoj , aplaŭdis provoke. Kaj tiam venis la
tempo por la plej granda amuzo.
Estis ja viro inter ni, kiu
kuncerteco havis tiklan punkton. Li sidis ĉiuvespere ĉi tie, kaj
personoj, kiuj spertis pri tiaj aferoj, supozis povi aserti kun
certeco, ke kiom ajn indiferenta li ŝajnigis sin, li devas havi certan
neskueblan evitemon kontraŭ ĉio, kio nomiĝas polico. Ĉiu homo povis
vidi, ke li ne sentas sin bona en sia haŭto.
Por tiu ĉi viro ni
elpensis ion tute precipan. El malnova adreslibro ni elŝiris kun la
permeso de la gastejestro tri paĝojn, sur kiuj troviĝis amaso da
policejoj, volvis ilin zorge en gazeton kaj transdonis la donacon al
nia viro.
Ekestis granda silento, kiam ni transdonis ĝin. La
viro prenis la paketon heziteme en la manojn kaj rigardis supren al ni
per iom pala rideto. Mi rimarkis, kiel li palpis antaŭe per la fingroj
por ekscii jam antaŭ la malfermado, kio povus estis en ĝi.
Sed tiam li rapide malfermis ĝin.
Kaj
nun okazis io tre stranga. La viro ĝuste fingrumis je la ŝnuro, per kiu
„la donaco“ estas kuntenata, kiam li ĵetis ŝajne senatentan rigardon
sur la gazetfolion, en kiun ni metis la interesajn adreslibropaĝojn.
Sed tiumomente lia rigardo jam ne plu estis sen atento. Lia tuta magra
korpo (li estis tre longa) kurbiĝis, por tiel diri, ĉirkaŭ la
gazetpaĝon, li klinis sian vizaĝon profunde sur ĝin kaj legis.
Neniam,
nek antaŭe nek poste, mi vidis legi tiel homon. Li fakte avide voris la
legatan. Kaj tiam li suprenrigardis. Kaj plian fojon mi neniam antaŭe
nek poste vidis viron, kiu tiom jubile rigardis kiel tiu viro.
„Jen
mi legis ĵus en la gazeto“, li diris per rustiĝinta pene trankviligita
voĉo, kiu troviĝis en ridinda kontrasto al lia ĝojega vizaĝo, „ke la
tuta afero estas simple klarigita jam delonge. Ĉiu viro en Ohio scias,
ke mi havis nenion komunan kun tiu afero.“ Kaj tiam li ridis.
Kaj
ni ĉiuj, starante mirigite ĉe li, atendante ion tute alian, komprenis
preskaŭ nur tion, ke la viro estis kulpigita iel, kaj ke li intertempe,
kiel li ĵus eksciis el la gazetpaĝo, estis rehabilitita, ni komencis
subite kunridi el plenaj gorĝoj kaj preskaŭ elkore, kaj tial venis
granda svingo en nian aranĝon, la certa amareco estis tute forgesita,
kaj fariĝis ankoraŭ bonega Kristnaskofesto, kiu daŭris ĝis la mateno
kaj kontentigis ĉiujn.
Kaj ĉe tiu ĝenerala kontentiĝo, kompreneble jam tute ne plu estis grava, ke tiun gazetepaĝon ne elserĉis ni, sed Dio.
Trad. Cez