Karlo Valentino
Mi sonĝis
(1941)
Sinjoro Longo: Jes, sinjoro Kurto, kiel oni nur povas
sonĝi tian stultaĵon!
Sinjoro Kurto: Rakontu la sonĝon al mi, eble ankaŭ mi
jam sonĝis la saman.
Longo: Sensencaĵo! Ĉiu havas siajn proprajn sonĝojn,
tio estas ja individua. Por ekzemplo, mia plej juna filino, Otto, mi
volis diri, Ottinjo, hieraŭ ŝi ree tiel inkube sonĝis. Ŝi kriis kun ĉiuj
siaj fortoj. "Tute ĝuste", mi diris, "kiom ofte mi jam malpermesis la
sonĝadon al vi!"
Kurto: Nu, rakontu do al mi, kion vi sonĝis.
Longo: Jes ja - verŝajne estis Alpo-inkubo. - Mi - ni -
kaj nia tuta Kantada Unuiĝo, 13 viroj, staris sur stacidomo kaj havis
la intencon iri en trajnon.Tuj ni vidas, ke tiu trajno havas nur 12
vagonojn - sed ni estis 13 viroj. Nun unu el ni, tio estis mi, devis
kuri apud la trajno, kaj unu el la aliaj etendis manon el la lasta
vagonĉaro kaj kondukis min. Jam post la unuaj 50 kilometroj mi apenaŭ
plu povis tiom enspiri la aeron, kiom necesus, ĉar la persontrajno
veturis ja pli rapide ol la Orienta Ekspreso. Ĉar la lokomotivestro
estis vidinta tion, ke mi kunkuras apud la trajno, li opiniis, ke mi
estas ŝtelisto, ke mi volas ŝteli lian fervojtrajnon (ensonĝe
kompreneble) Kun la tuta fervojtrajno ni subite veturis en hotelon kaj
en la mezon de dormoĉambro; jen ni 12 viroj elvagoniĝis, la fervojtrajno
elflugis tra la fenestro (ensonĝe kompreneble) kaj ni enlitiĝis. Sed en
la dormoĉambro estis nur unu lito; nun ni,13 viroj kuŝigis nin en unu
liton - mi estis la plej suba - . Ĉiam, se mi laŭte elspiris, tio premis
la plej supran viron al la plafono. Neniu dum la tuta nokto ne dormis
eĉ dum minuto (ensonĝe kompreneble). - Je la alia mateno ni volis migri
sur monton. Ĉe fromaĝkomercisto ni kunprenis provizon - papersakon
plenan de likva fromaĝo laŭ Lineburg - 10 kilogramojn. Du viroj portis
la sakon. Subite disŝiriĝis la sako, la fromaĝo laŭ Lineburg elfluis,
komenciĝis fakte kuri, kuris trans monton, tio stinkis kiel en la
erikejo de Lineburg (nur ensonĝe kompreneble). Kiam ni ĉiuj estis sur la
montpinto, ni falis, 13 pecoj da viro en lavangofendon malsupren - 500
metrojn. Sed ni ne estis perditaj. Nia tenorulo kantis la gamon, do la
tonŝtuparon, kaj je tiu tonŝtuparo ni ree grimpis supren - sed nur en la
sonĝo, kompreneble!
tradukis Cezar
