Ranga Yogeshwar: Kial fariĝas mallaŭte, se neĝas? (el la libro: Ĉu ankoraŭ kromaj demandoj? Kial inoj havas fridajn piedojn kaj aliaj enigmoj de la ĉiutaga vivo)

Ranga Yogeshwar
Kial fariĝas mallaŭte, se neĝas?
(el la libro: Ĉu ankoraŭ kromaj demandoj? Kial inoj havas fridajn piedojn kaj aliaj enigmoj de la ĉiutaga vivo)
Mian unuan neĝon mi travivis nur postlonge. Dum mia infaneco en la suda
Barato neĝo ne estis temo. Ĉirkaŭ Kristnasko ni telefonis kun mia avino
en la fora Eŭropo. La telefonaj konektoj estis aĉaj kaj tial patrino
kaj avino kriis en la aŭskultilon por kompreni sin reciproke. Kelkfoje
de la alia finaĵo aŭdiĝis: 'Ni havas blankan Kristnaskon.' En mia imago
mi supozis konsiderindan tempon, ke Eŭropo certe ĉiam estas kovrata per
neĝo. La patrio de mia patrino pro tio estis io tute precipa. Kiam ni
vojaĝis jarojn poste efektive al Luksemburgo, mi tuj estis
seniluziigita: Kie estis la neĝo? Estis somero! En la sekva vintro mi
ricevis rekompencon kaj faris impresegan novan sperton. Neĝo estis pura
magio! Sole jam pro tio, ĉar la mondo fariĝas tiom mallaŭta en ĝi. Sed
kio kaŝiĝas propre post tio?
Antaŭ ĉio alia neĝo ŝanĝas la hektikan agadon: Aŭtoj pro la glataj
vojoj estas devigitaj veturi pli malrapide, kaj la homoj prefere
restadas hejme - almenaŭ la plenkreskuloj. Sed la neĝkovraĵo ŝanĝas
ankaŭ la akustikon de la ĉirkaŭaĵo. Depende de la ĉirkaŭaĵo la sonondoj
disvastiĝas tre diverse. Ĉiu scias, ke niaj voĉoj en katedralo sonas
tute alia ol en telefonbudo, ĉar la sonondoj estas reflektataj de muroj
kaj de plankoj. Eĉ per fermitaj okuloj oni povas "elaŭskulti" la ejon,
kaj oni rimarkas ekzemple, ĉu en la ejo troviĝas tapiŝplankoj aŭ
slaboj. Ju pli dura kaj pli glata estas la surfaco des pli bone la
sonondoj estas reflektataj. Ejo, kies planko estas tute elmetita kun
tapiŝoj, kontraŭe glutas la sonondojn, ĉar la sonondoj estas ensorbitaj
de la vandoj kaj ne reĵetataj.
Freŝa neĝo konsistas je proksimume naŭdek percentoj el aero, ĉar la
glacikristaloj kuŝas sen ordo unu sur la alia, kaj intere formiĝas
multaj kavaĵoj. Neĝo reagas simile kiel dika glaciigita ŝaŭmkaŭĉuko. Se
sonondoj ektrafas neĝon, ili estas direktataj en multaj direktoj, sed
penetras parte en la neĝkovraĵon kaj ne plu trovas elirvojon. Parto de
la sonenergio do foriĝas en la neĝkovrilo. Usonaj sciencistoj tion
precize ekzamenis helpe de pistolpafoj.
Kun specialmikrofonoj oni mezuris pistolpafojn ensomere kaj en neĝa
vintro. La diferenco estas granda: La sono dum neĝo estas obtuzita je
multoblo. Ĉe tio montriĝas ankaŭ, ke la neĝkovrilo glutas prefere
altajn sonojn. La fenomenon oni travivas ankaŭ, se oni metas la kapon
sub lanokovrilon. La altaj frekvencoj estas pli forte glutata kaj ĉio
sonas obtuza. Freŝa polvoneĝo cetere estas la plej bona sonobtuzilo. Se
la neĝo degelas kaj pli kundensiĝas, malpliiĝas la aerparto kaj la
obtuza efiko malkreskas.
Do, karaj gepatroj: Se viaj infanoj interbatalas per neĝbuloj kaj ne
aŭdas vian vokon: Ne insultu ilin! Ne la infanoj kulpas tion, sed la
neĝo.