Ĵazo, liriko, prozo I

Miĥail Sosĉenko

La bovino en la helico

Grigori Kosonosov, la gardisto de la aviadista lernejo, por permeso estis veturonta en sian hemjan vilaĝon."Nu, kio estas, kamarado Kosonosov", diris la kolegoj ĉe la adiaŭo, " ĉar vi do veturas tien, vi ja ankaŭ eble iom povas agiti tie en la vilaĝo, ĉu?" Diru al la kamparanetoj: "Ĉu tiel aŭ ĉu tiel, la aviado evoluiĝas ĉe ni... Eble ili kunkolektos iom da mono por nova aviadilo!"

"Pri tio vi povas esti certaj", respondis Kosonosov, "mi ja fervore faros propagandon! Estus io alia, se ne temus pri la aviado; sed pri tio estu sen zorgoj, mi ja diros ion ĝustan!"

Kosonosov venis hejmen kaj iris tuj je la tago de sia alveno al la vilaĝsoveto.

"Do", li diris, "mi volas iomete agiti ĉi tie. Ĉu oni ne povas kunvoki kunvenon?"

"Nu, kial ne?!" diris la prezidanto. "Ja agitu do!"

Je la alia tago la soveto kunvokis la kamparanojn al la fajrobrigada remizo. Grigori Kosonosov paŝis antaŭ ilin, kliniĝis kaj komencis:

"Do, tiel tio estas... La aviado, kamaradoj kamparanoj. - Ĉar vi estas needukita popolparto, mi rakontos al vi iom pri la politiko. Ĉi tie, ni diru foje, estas Germanujo kaj tie eble Francio.... ĉi tie Ruslando - kaj tie... nu do, entute... " - "Pri kio vi propre parolas patreto?" demandis la kamparanoj. " "Pri kio?" rediris Kosonosov indignite. "Pri la aviado kompreneble! Ĝi ja tre ekfloras, la aviado! Ĉi tie estas do Rusujo - kaj tie Ĉinio!"

La kamparanoj morne aŭskultis. "Ne ekhaltu!" iu vokis malantaŭe. "Parolu plu!"

"Mi ja tute ne ekhaltas!" Kosonosov diris embarasigite. "Mi parolas ja pri la aviado... ĝi evoluiĝas ĉe ni, kamaradoj kamparanoj. Kontraŭ tio direblas nenio! Kio estas vera, tio veras!"

"Hm! Iomete nekompreneble!" vokis la prezidanto. "Vi, kamarado, devas paroli iom pli laŭpopola, bonvolu! Por ke la amaso komprenu vin!"

Kosonosov pli proksimiĝis al la kamparanaro, embarasite antaŭmetis iom unu piedon kaj komencis denove: "Do, kamaradoj kamparanoj... oni konstruas aviadilojn ĉe ni, kaj poste oni flugas. En la aero - por diri tiel. Nun, kelkaj el ili kompreneble ne bone tenas sin supre - pum! Jam iu sagis teren! Kiel la aviadisto-kamarado Jermilkin! Supren li flugis sufiĉe bone kaj poste pum! Krak! Malseka makulo restis!"

"Li ja ne estas birdo, finfine!" diris saĝe la kamparanoj.

"Ĝuste, tion ankaŭ mi diras!" diris Kosonosov, ĝojigite pri la kunsento. "Kompreneble ne birdo. Birdo, se tiu falas malsupren, nu do, li skuiĝas kaj ek, plu! Alie ĉe la homo! - Jen plia tia aviadisto, tiu falis sur arbon kaj tie pendis kiel pometo! Kompreneble li ektimiĝis, la kompatindulo... estis ege ridige! Nu jes, multe da tiaj aferoj okazas! Jen ekzemple ĉe ni bovino estis ekkaptita de helico. Riĉ-raĉ! - kaj morta ĝi estis... ankaŭ hundoj...."

"Kaj ĉevaloj?" demandis timigite la kamparanoj. "Ankaŭ ĉevaloj, patreto?"

"Ankaŭ ĉevaloj!" diris fiere kun brusttona konvinko, la parolanto. "Tio ofte okazas!"

"Ve, tiuj kanajloj! Forportu ilin la diablo!" diris iu. "Kion ili nun ĉion elpensas al si! Torturi ĉevalojn ĝismorte! Nu, patreto, kaj tio nun evoluiĝas, ĉu?"

"Ĝuste, tion mi ja diras! Ĝi evoluiĝas, kamaradoj kamparanoj... Kaj tial, mi opinias, la tuta kamparanaro kolektu monon."

"Por kio do, patreto?" demandis scivoleme la kamparanoj.

"Por aviadilo kompreneble", diris la parolanto.

La kamparanoj ridetis morne kaj disiris sen hasto. Monon por nova aviadilo Kosonosov ne kunportis, kiam li revenis de sia forpermeso. La kamparanoj de lia hejma vilaĝo simple estis ankoraŭ tro needukitaj.

tradukis Donjo & Cezar

El la libro: So lachte man in der DDR, Eulenspiegelverlag 1999 (Tiel oni ridis en GDR, Strigspegul-eldonejo, 1999, la tekston germanen tradukis Grete Willinsky.

www.buschfunk.com/site/kuenstler/diskografie/16_Jazz_Lyrik_Prosa#394