Jean Jacques Rousseau
(1712 ĝis 1778)
La revoj de sola promenanto
Unua promeno
Tiel
mi do solas sur la tero, ne plu havas fraton, nek proksimulon, nek
amikon, nek societon krom mi mem. La plej societema kaj plej amplena
homo inter la morteblaj estas proskribita de siaj kunhomoj. Kun sia
"akre rigardanta malamo" ili unuanime esploris, kiu turmento estus por
mia sentema koro la plej kruela, kaj ili perforte disŝiris ĉiujn
bendojn, kiujn ili ligis al mi. Ankaŭ kontraŭ ilia volo mi estus amanta
la homojn. Nur per tio, ke ili ĉesis esti homoj, ili povis fuĝi de mia
estimo, ekde nun ili estas do fremduloj por mi, nekonatoj, mallonge
dirate: ili estas senvaloraj al mi, ĉar ili volis tion tiel. Sed mi,
deŝirita de ili kaj de la tuta mondo, kiu mi estas mem? Jen tio, kio
ankoraŭ restas por mi kiel ekzamenado. Malfeliĉe la ekzamenado
antaŭkondiĉas rigardon je mia aktuala situacio. Pere de tiu imago mi
devas iri vojon por tiel pere de la homoj veni al mi.
De dekvin kaj
pli da jaroj, dum kiuj mi troviĝas en tiu stranga situacio, ĝi ŝajnas
ankoraŭ revo al mi. Ankoraŭ nun mi imagas, ke aĉa digesto ŝarĝas min,
ke maltrankvila dormado min timigas, kaj, ke mi sentos min ĉe la vekiĝo
plej faciligita retroviĝi inter miaj amikoj. Ja, tute certe, mi devis
esti saltinta, de la vekiĝinteco al dormo sen eĉ mem vere ĝuste rimarki
tion aŭ pli bone, de la vivo en la morton. El la ordo de la aĵoj - mi
ne scias kiel elŝirita - mi retrovis min falinta en nepriskribebla
kaoso, en kiu mi povas ekkoni eĉ ne la plej simplan; kaj ju pli mi
pripensas mian aktualan situacion des malpli mi povas kompreni, kie mi
estas.
Nu do, kiel mi estus povinta antaŭdiri la sorton, kiu atendis
min? Kiel mi komprenu ĝin eĉ nun, ke mi estas viktimo de ĝi. Ĉu mi
povis diveni, ke la sama, kiu estas mi mem, iam estos rigardata
murdisto, venenmiksisto, monstro? Ke mi fariĝos kaŭzo de abomeno por la
tuta homa speco, la ludilo por la plej fia plebo? Ke la preterpasantoj,
anstataŭ saluti min, elkraĉos antaŭ mi. Ke tuta generacio unuvoĉe faros
plezuron al si el tio min vivante entombigi?
Tiu stranga ŝanĝo
trafis min tiel senpere, ke mi sentis min kvazaŭ terenbatita per klabo.
Mia ekscitiĝo, mia indigno ribeligis mian animan staton tiel, ke ĝi
ankaŭ post dek jaroj ne trankviligeblis. En tiu intertempo, en kiu mi
falis de unu eraro en alian, de unu manko en alian, de unu stultaĵo en
alian, mi pro mia malatentemo al tiuj, kiuj gvidas mian sorton, donis
tiom da iloj manen, ke ili lerte povis uzi ilin por nerevokeble sigeli
mian sorton.
