Sociologio
Ĉu junaj viroj estas la plej grandaj egoistoj? (de Cezar)Konataj por konateco
Ĉu junaj viroj estas
la plej grandaj egoistoj?
Kompreneble
tio estas absurda, kiel oni povas nomi infanon egoista? Tion povas diri
nur profesoro, kiu ankoraŭ neniam rigardis infaneton dormanta en sia
lito aŭ ludante kun serioza vizaĝo en koridoro aŭ en ĝardeno.
Kompreneble infanoj ne estas egoistoj, tute alie, ili estas pro neceso
egocentraj, kaj tio kun bona rajto, ĉar ili tute dependas de siaj
gepatroj, kaj tamen ili estas ege honestaj, ili neniam hipokritas,
montras siajn aŭtentikajn sentojn, ĉu ili ridas aŭ ploras.
La
studo estas tia studo por montri, ke la plej multaj studoj
universitataj disponigas plu nur dezirrezultojn, do tiujn rezultojn,
kiujn oportunistaj siciencistioj devas liveri, por ke ili ne perdu sian
reputacion en tiu klaso, kiu plej subvencias ilin.
Churchill, la
sprita brita ŝtatestro, laŭdire asertis, ke li kredas nur al tiuj
statistikoj, kiujn li mem falsis, sed jam tio estas mensogo, ĉar la
frazo en vero estas diraĵo de la germana propagandoministro Goebbels,
kiu volis endubigi la statistikajn nombrojn, kiujn Churchill en gazetoj
kaj en radioelsendaĵoj daŭre publikigis, kiam la marbatalo jam ne plu
gajneblis fare de la germanoj.
Sed
reen al la egoistaj junaj viroj. Kiuj viroj tiuj estas, kiuj legas
semajnan gazeton? Tio estas la infanoj de bonstastaj burĝaj familioj,
kiuj povas permesi al si la lukson legi semajnan gazeton, junuloj de
malbone pagataj laboristoj aŭ ofcistoj kutime ne povas permesi tian
lukson al si. Krome multaj junaj viroj ne plu legas gazetojn, ili uzas
por tio prefere la interreton, ili ludas dum multaj horoj komputile aŭ
preferas aĉeti por sia mono statindikajn markovestojn...krome ili pli
interesiĝas por junaj damoj ol por la babilaĉo en tielnomataj liberalaj
kaj konservativaj gazetoj. Kaj se ili tamen legas semjanajn gazetojn,
jen plej ofte tiujn de siaj tre bonstataj gepatroj. Tio montras jam la
ĝustan direkton.
Kiu do estas la plej egoista tavolo en ĉiu popolo? Kompreneble
tiu tavolo, kiu havas la plej multan disponeblan privatan monon en
bankoj , la riĉuloj ĉiuŝpecaj. Kiuj tiuj estas? Bone divenite, la ĉefoj
kaj manaĝeroj de la grandaj konzernoj kaj similaj honorinduloj el la
politiko aŭ de eklezioj, nuntempe apartenas eĉ diversaj artistoj al
ili, krome spekulantoj kaj la ĉefoj en la plej supraj etaĝoj de novaj
firmaoj, kiuj pro la industria revolucio kiel fungoj kreskis el la tero
por poste konkeri tute novajn industribranĉojn, ni pensu nur pri
Mikrosofto aŭ Guglo.
Jen do personoj kaj individuoj, kiuj povas
permesi al si la lukson aĉeti anonime iun novan van Gogh aŭ ekz. laŭ
aktuala sciigo iun Rothko-pentraĵo por 73 milonoj da dolaroj, nur por
poste kaŝi tiajn bildojn en tresoro en kelo de moderna fortikaĵo
nomata: mia domo. Por ke la valoro de la bildo tie per si mem plu
kresku kiel ortrezoroj en fabeloj.
Do,
kiuj estas la plej grandaj egoistoj? Ĉu estas la junaj viroj, kiuj
dependas de siaj riĉaj aŭ malriĉaj gepatroj aŭ estas la milionuloj, la
miliarduloj, kiuj apartenas al la reganta ekonomia klaso en preskau
ĉiuj landoj de la tero? Jen la milionuloj kaj milarduolj koste de tiuj,
kiuj milionope devas malsatmorti aŭ miliardope vivi en ekstreme aĉa
vivnivelo, por ke tia riĉa klaso povas vivi en tia eksterordinara
lukso? Al kiom da malriĉaj homoj oni povus helpi, se la Rothko-pentraĵo
„White Center“ kun tiu hororiga sumo ne ekzistus? Kiom da egoismo
necesas, por ke tamen iu aĉetas tian pentraĵon, kies artista valoro
estas nulo? Pripensu tion mem, kara leganto.
Por tiuj, kiuj nun
elkrias, ke mia artikolo nutras nur la envion, kaj ke la envio estas
unu el la plej grandaj pekoj penseblaj, mi aldonu, ke tion ĝuste
asertas tiuj malnovaj kaj novaj riĉuloj, pri kiuj mi skribis. Kaj kial?
Nu, ree pripensu foje mem. ... Por ke, tiuj, kiuj jam havas tro multe,
ricevu la cendojn de la povruloj helpe de la eklezioj ankoraŭ aldone.
verkis Cezar
Jürgen Kaube
pro konateco
Sociologio de la steluloj komparas ilin kun la nobelaro, kiu nun same ofte estas nur plu elstara
Ĝenerale la merkato kaj la amaskomunikiloj al la grupoj kun granda socia prestiĝo ne estas favoraj. La merkato baziĝas sur konkurado. Prestiĝaj grupoj male al tio, kiel ekzemple la nobelaro aŭ la kastoj, limigas la konkuradon, ne allasas ĉiun, mastrumas privilegiojn kaj monopolojn. Kaj komunikiloj por la amasoj estas jam laŭ la termino inkluzivaj kaj ne ekskluzivaj, trudiĝemaj kaj ne noble distancitaj, scivolemaj kaj ne malnovavidaj kiel la aristokratio.
Teamo de sociologoj de la universitato en North Carolina ĝuste en leginda kontribuo atentigis pri tio, ke tamen ekzistas formo de granda socia rekono, kiu estas fakte la produkto de la merkato kaj de la amaskomunikiloj: Steluloj, celebruloj kaj elstaruloj.

policfoto de Paris Hilton
Se oni volus difini "celebrity" , jen oni povus diri, ke stelulo estas iu, kiu estas konata pro sia konateco. Ĉe kelkaj steluloj, en certa senco la puraj kazoj de konateco, tio ankaŭ jam preskaŭ elĉerpas iliajn ecojn. Ĉar alie ol sportherooj aŭ famaj aktoroj, figuroj kiel Paris Hilton aŭ Gunter Sachs ne estas konataj por precipaj kapabloj, sed nur pro konateco. La agento de Rita Hayworth, de nekonata aktorino eltrovis organizon, kiu laŭdire premiis ŝin per la titolo de la plej bone vestita aktorino en Holivudo, poste ŝi prisvatis la ĵurnalon "Look" frontpaĝe meti historion pri tio kaj poste prunteprenis al si ĉe la grandmagazeno Saks la vestojn kun la promeso, ke ŝi asertos aĉetadi nur ĉe Saks. Tiu estigo de konateco pro konateco havas je kondiĉo antaŭ ĉio videblajn amaskomunikilojn. Abraham Lincoln estis la unua politika stelulo, kies konateco baziĝis sur fotoj. En la jaro 1924 eltrovis Edward L. Bernays, konsilanto de la usona prezidento Calvin Coolidge, la fotorendevuon, kiu servis nur por tio, montri la ŝtatestron kune kun aliaj famuloj, ekz. kun Broadway-personaro.
Kiam en la 18-a kaj 19-a jarcentoj skandaloj de la nobelaro estis prezentataj en la amaskomunikiloj, tio plifortigis la demokratajn movadojn. En la nuna tempo la skalandoj de la steluloj kreskigas ilian famecon. Samtempe la elstarula prestiĝo estas inkluziva. La komunikiloj prenas ĉiun, kaj la alfluo tiel kiel la forkonsumado de fameco estas gigantaj. Kreskoproblemoj de grandeco, kiuj distingas la eŭropan nobelaron, kiu iam ne plu povis okupi el sia rondo la decidajn rolojn de la moderna socio, ne havas la mondo de la famuloj.
Famuloj ĝuas tion, kion la sociologoj el Chapel Hill nomas "interaktiva privilegio": Oni ne forgesas tion, se oni renkontis faman personon, oni eĉ ne devas admiri ĝin, sed sufiĉas koni ĝin. Konfidatajn fremdulojn oni nomis elstarulojn. Se la elstarulo ensocietas kun normalaj civitanoj, tiuj sentas sin honorigataj. Oni havas ion por rakonti, kion ne ĉiu povas rakonti pro la relativa rareco de la elstaruloj. Pro la laŭ svarmado de homoj ankaŭ la steluloj reagas kiel malnovaj statusuloj : per retiriĝo, per pordogardistoj, per endogamio. "Mi devus mensogi", skribigas David Beckham en sia aŭtobiografio, se mi ne koncedus, ke parto de la "atrakcieco" (de la pli malfrua edzino Victoria) "venis de tio, ke temis pri popstelulo.
Steluloj estas krome kopiaj modeloj, kio faras ilin taŭgaj por la varbado, por ekonomia kaj politika tiel kiel ankaŭ - vidu Tom Cruise - por mondkoncepta. Jen plia diferenco al la malnova prestiĝa tavolo: steluloj konkuras pri la atentemo de homoj sen granda prestiĝo, la nobelaro okupiĝas pri tio impresi nobelulojn. Intertempe tio ŝanĝigis ankaŭ por la aristokratoj: Multaj el ili estas parto de la gravularo, vivas de sia senfunkcia konateco kaj similas tiel al la "Paris Hilton"-uloj de tiu ĉi sfero.
Ekonomie rigardate, steluloj estas rentuloj. Ili ne ricevas salajron - 25 milonoj da dolaroj ĉe ununura filmo por Julia Roberts ne plu dependas de la laboro antaŭ la kamerao -, sed estas en certa senco interezo je tio, ke ili ekzistas.
La usona aktorino Scarlett Johannson (vidu la foton) ĝuste faras interesan provon pri tio. Viziton ĉe filmpremiero inkluzive la personan kontakton al ŝi ( ("you will meet and greet her" - vi renkontas kaj salutas ŝin) oni povas aĉeti per interreta aŭkcio. La mono estas por bona celo. La oferto je la redakta fino estis pli ol 30 mil dolaroj. Kelkaj el tio konkludas jam nun la finon de la eksluziveco. Sinjorino Johansson vendas sin mem ĉe la aŭkcio. Sed tio estas ĉirkaŭskriboj, kies ununura realecvaloro estas la kreskigo de la fameco de la stelulo.
tradukis Donjo & Cezar por retmagazino KARAPACO-PANORAMO
Legokonsiloj: Ĉharles Kurzman i. a.: "Celebrity-Status", en: Sociological Theory 25.dec. 2007; Leo Braudy: The Frenzy of Reknown: Fame and it's history, Oxford University Press1986
el Frankfurter Allgemeine, marto 2008, numero 10
"Envintra piedbanado en la rivero Elbe"
Citaĵo Elbertinum: Per
tiu ĉi foto mi manifestas kontraŭ la amaso de nudulinoj, kiujn oni
metas en la interreton nur por plaĉi al viroj - kaj kompreneble fotitaj
de viroj. Sed kie estas la kuraĝaj inoj, kiuj virojn same nature fotas?
Multaj viroj pro kuriozaj kaŭzoj timas, se temas pri la natura nudeco
de sia korpo - inoj pri tio pli kuraĝas. Antaŭ la universo ni ĉiuj
estas samaj - inoj kaj viroj - kaj la universo kreas ja nur nudan.
Krome mi volas kuraĝigi nin, la pli maljunajn, volas kuraĝigi ilin fidi
al sia propra korpo. PLIAĜIĜO NE DEVAS ESTI aŭtomata disfalo. (trad.Cez)
Kara Elbertinum,
Vi kuraĝas, kaj mi trovas tion tute en ordo, kvankam mi ne volus
prezenti min tia, nu, homoj estas diversaj, kaj tio estas bona tiel.
Sed mia simpatio jam delonge apartenas al la nudistoj, ili montras sin
ja nur tiel, kiel ni vere estas- de ekstere, ene la afero eble alie
aspektas:). Tamen, la simioj ne bezonas kravaton kaj nigran kostumon,
sed ni jes, tio estas malavantaĝa, sed mi supozas, ĉar ni ĉiam vestis
nin, la sekvo estis, ke ni perdis nian felon kaj nun ĉiam devas porti
vestojn, tio estas fakte kiel drogo:) Iam oni ne plu povas rezigni pri
vestoj:) Do kontraŭ drogoj - por la nudismo!!!
Nu, kaj kiu asertas, ke nur junuloj estas belaj???? Kiu idioto tio
estis, kiu metis tiujn mensogon kaj teroron en la mondon? Ĉu ne olduloj
same estas belaj, se oni foje malfermas la okulojn al la vera vivo, kiu
konsistas el printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, do ne nur el
printempo! Kia idota afero estus, se ni ĉiam devus vivi en printempo,
dio mia, tio ne plaĉus al mi:)! Do inoj, ne plu turmentu vin per
junigaj akvoj kaj pastoj, montru vin laŭsezeone kj kiel Eva, tio pli
plaĉas al mi, estas pli honeste kaj pli laŭnature!
Vivu la nudismo! For la superfluajn vestojn! For la kulton de juneco!
Ni estu kiel la bubo en la fabelo de Andersen, kiu ankoraŭ ne perdis la
kapablon vidi la veron kaj ridante elvokis: 'Vidu, la imperiestro estas
ja nuda!'
Via CEZ!
PS: La foton mi publikis kun la permeso de Elbertinum.
