Laotse laŭ ĉina lignogravuraĵo

LAOTSE

(Laŭzi)

TAO TE KING

UNUA PARTO

LA SENCO



1

La senco, kiu estas elparolebla
ne estas la eterna senco.
La nomo, kiu nomeblas,
estas ne la eterna nomo.
"Neestado" mi nomas la komencon de la ĉielo kaj la tero.
"Estado" mi nomas la patrinon de la unuopaj estaĵoj.
Tial la direkto al la neestado kondukas
al la rigardado de la mirinda estaĵo,
la direkto al la estado
al la rigardado de la spacaj limigitecoj.
Ambaŭ estas samaj laŭ la origino
kaj diversaj nur rilate la nomon.
Kiel unuecon oni nomas ĝin la sekreton.
La eĉ pli profunda sekreto de la sekreto
estas la pordo, tra kiu ĉiuj mirakloj aperas.

Rimarkoj de la tradukanto:

La aŭtoro Laotse, la oldulo, kies strebado - kiel diris ĉina historiisto pri li - estis kaŝi sin kaj resti sen nomo, naskiĝis fine de la sepa jarcento antaŭ Kristo.

La unua alineo estas la teoria bazo de la tuta verko. Pensu ekz. pri la kontraŭdiroj spirito kaj materio, ĉielo kaj tero, penso kaj estado ĉe Spinoza, fineco kaj senfineco, aŭ la Jing-Jang-simbolon, kiu interplektas pozitivan kaj negativan. Kaj fine, por pli bona kompreno, imagu la sekreton de la sekreto kiel cirklon, en kiu ankoraŭ nenio estas disigita, la praan komencon.

Kiam mi komencis traduki, mi ne sciis, ke ĉino jam antaŭ mi tradukis la tekston en Esperanton. Don Harlow atentigis min pri tio, kaj tiel zorgis por tio, ke mia traduko povas fariĝi pli bone ol sen tiu kompartekstso.

Laŭ mia impreso tiu traduko de Wang Chongfang estas tre fidinda traduko. Li konscie rezignas pri la provo brili kiel lingva artisto kaj penas supozeble precize redoni la enhavon. Mi tradukas  la faman germanan tradukon de Richard Wilhelm, Eugen Diederichs eldonejo Munkeno. Tiu parte ne tre fidinda traduko estas ankaŭ rilate la lingvon artaĵo. Do, kara leganto, se vi legas mian tradukon por ĝui la lingvon, uzu samtempe la pli sobran tradukon de Wang Chongfang, kaj tiel vi kiel esperantisto havas du tekstojn, kiuj helpas al vi ensentiĝi en la verkon de granda filozofo, kiu estis por mi la plej interesa, kiu kiam ajn ekzistis. Interrete la tekstoj momente ne troveblas.

2

Kiam surtere ĉiuj ekkonas la belon kiel bela,
tiam per tio jam estas metita la malbelo.
Kiam surtere ĉiuj ekkonas la bonon kiel bona,
tiam per tio jam estas metita la malbono.
Ĉar estado kaj neestado reciproke estigas sin.
Pezo kaj facilo kompletigas sin reciproke.
Longo kaj malllongo formas sin reciproke.
Alto kaj malalto interkomunikas reciproke.
Voĉo kaj kaj sono geedziĝas reciproke.
Antaŭo kaj posto sekvas unu la alian.

Tiel ankaŭ la kapablulo:
Li restadas en la efikado sen agado.
Li instruas sen parolo.
Ĉiuj estaĵoj aperas,
kaj li ne rifuzas ilin.
Li estigas kaj ne posedas.
Li efikas kaj ne retenas.
Kiam la verko estas plenumita,
li ne restadas ĉe ĝi.
Kaj ĝuste tial, ĉar li ne restadas,
li ne restas forlasita.

Rimarkoj: La kapablulo en la senco de sanktulo, profeto, saĝulo. La instruon de la "efikado sen agado" oni komprenu en tiu senco, ke oni lasas efiki la kreajn fortojn en kaj per la propra mio, sen aldoni ion de ekstere al tio. Ĝi kompreneble ne estas invito pigri. Ĉar tio estas tre grava por tiu penso, kiu estas esenca parto de la verko de Laotse, mi mencias jam nun.

3

Oni ne preferu la diligentulojn.
Tiel oni faras, ke la popolo ne kverelas.
Oni ne taksu raraĵojn,
tiel oni faras, ke la popolo ne ŝtelas.
Oni ne montru dezirindaĵojn,
tiel oni faras, ke la koro de la popolo ne fariĝas konfuza.

Tial la kapablulo regas tiel:
Li malplenigas iliajn korojn kaj plenigas ilian korpon.
Li malfortigas ilian volon kaj plifortigas iliajn ostojn
kaj faras, ke la popolo restas sen scio
kaj sen deziroj,
kaj li zorgas por tio,
ke la sciantoj ne kuraĝas agi.
Li faras la nefaradon,
tiel ĉio enordiĝas.

Rimarko: Ke multe da sciado ankoraŭ ne fariĝas saĝa, estas penso, kiu por la greka filozofo Heraklito estis grava.

4

La senco estas ĉiam fluanta,
sed ĝi neniam tro fluas en sia efikado.
Abismo ĝi estas, kiel la prapatro de ĉiuj aĵoj.
Ĝi mildĝas ilian akrecojn.
Ĝi solvas iliajn konfuzojn.
Ĝi limigas iliajn brilojn.
Ĝi unuiĝas kun iliaj polvoj.
Profunda ĝi estas kaj tamen kiel reala.
Mi ne scias kies filo ĝi estas.
Ĝi ŝajne estas pli frua ol Dio.

Rimarko: Por tiuj, kiuj volas fari el Laotse religian instruiston estu dirita, ke li mem videble ne tre ŝatis la ideon de Dio. Min la frazoj el alineo kvar tuj pensigis pri "la praa knalo" el la kosmologio.

5

Ĉielo kaj tero ne estas bonkoraj.
Al ili la homoj estas kiel pajlaj oferhundoj.
La kapablulo ne estas bonkora.
Al li la homoj estas kiel pajlaj oferhundoj.
La interspaco inter ĉielo kaj tero
estas kiel fluto malplena,
kaj tamen ĝi ne kolapsas;
movate eliras pli kaj pli el ĝi.
Sed multaj vortoj laciĝas per tio.
Pli bone estas konservi la internon.

Rimarko: "Boneco" kaj "moraleco" la plej altaj kategorioj de la fama Konfuco, ne estas akceptata de Laotse. La traduko "fluto" anstataŭ "balgo-blovilo" sekvas al Liang Ki Tŝau.

6

La spirito de la valo ne mortas,
tio estas la malhela ino.
La pordego de la malhela ino,
tio estas la radiko de ĉielo kaj tero.
Seninterrompe kaj persiste
ĝi efikas sen peno.

Rimarko: Valo en la senco de malplenaĵo, ĉar ĝi ne ekzistas, spirito ĉar ĝi ankoraŭ ne estas pro tio. Spirito kaj materio kiel unueco estas eternaj.La pordego en la ĉina traduko de Wang Chongfang estas la "Mistera Femalo"

7

La ĉielo estas eterna kaj la tero daŭra.
Ili estas daŭraj kaj eternaj,
ĉar ili ne vivas sin mem.
Tial ili povas daŭri eterne.

Tiel estas ankaŭ la kapablulo:
Li metas sian mem malantaŭen,
kaj lia mem antaŭeniĝas.
Li deiĝas de sia mem,
kaj lia mem restas konservita.
Ĉu ne estas tiel:
ĉar li ne celas propron,
tial lia propro perfektiĝas?

Rimarko: Laŭ Laotse oni atingas siajn personajn celojn ĝuste per tio, ke oni ne estas egoisto! Kiom vera!

8

La plej granda boneco estas kiel la akvo.
La boneco de la akvo estas,
servi al ĉiuj estaĵoj sen kverelo.
Ĝi restadas en lokoj, kiujn malestimas la homoj.
Tial ĝi estas proksima al la senco.
Ĉe la loĝado montriĝas la boneco en la loko.
Ĉe la pensado montriĝas la boneco en la profundo.
Ĉe la donacado montriĝas la boneco en la amo.
Ĉe la parolado montriĝas la boneco en la vero.
Ĉe la administrado montriĝas la boneco en la ordo.
Ĉe la efikado montriĝas la boneco en la povo.
Ĉe la movado montriĝas la boneco en la ĝusta tempo.
Kiu ne mem konservas sian pozicion,
tiu ĝuste pro tio restas libera de riproĉoj.

Rimarko: La lasta frazo en alia germana traduko de la eldonejo Reclam, "Laudse Daudedsching" de Ernst Schwarz: Nur tiu, kiu kiel la akvo kverelas kun neniu, estas sen sufero.

9

Voli firmteni ion kaj ĉe tio tro plenigi ĝin:
tio ne valoras la penon.
Uzi ion kaj ĉe tio ĉiam teni akra ĝin:
Io tia ne konserveblas dum longa tempo.
Halon plenigitan per oro kaj juvelŝtonoj
oni ne povas protekti.
Esti riĉa kaj nobla kaj al tio orgojla:
Tio altiras per si mem la malfeliĉon.
Kiam la verko estas plenumita, tiam retiriĝi:
tio estas la SENCO de la ĉielo.

Rimarko: La unua frazo temas pri pelvo kun akvo, la dua pri tranĉilklingo.

10

Ĉu vi povas formi vian animon tiel, ke ĝi ĉirkaŭprenas la unuon
sen disiĝo?
Ĉu vi povas unuecigi vian forton
kaj atingi tian softecon,
ke vi fariĝas kiel infaneto?
Ĉu vi povas purigi tiel vian sekretan rigardadon,
ke ĝi fariĝas sen makuloj?
Ĉu vi povas ami la homojn kaj administri la ŝtaton tiel,
ke vi restas sen scio?
Ĉu vi povas esti kiel kokino,
kiam malfermiĝas la pordoj de la ĉielo?
Ĉu vi povas trapenetri per via interna klareco kaj pureco ĉion,
sen bezoni la agadon?
Naski kaj nutri,
naski kaj ne posedi,
efiki kaj ne reteni,
pliigi kaj ne regi:
tio estas sekreta VIVO.

Rimarkoj: La vorto tradukita per "kokino", signifas origine "la ino de birdo" kaj alludas tre verŝajne kreomiton. (Pensu ekzemple pri la "sankta spirito" de la kristanoj kiel kolombo.) Por pli malfruaj komentintoj la pordoj de la ĉielo estas aludo je la oreloj, okuloj, buŝo, nazo, sensorganoj.
Por kompreni, kial li malŝatas en la tuta verko tiom la scion, oni devas scii, ke Laotse faras ĉiam diferencon inter intuicia kaj diskursiva scioj. Kaj mi persone supozas, ke li jam pensis pri tio, ke la scio utilas nur al la regantoj. La anarkiema filozofo, kiu tute rifuzas iun aŭ ion regi, rigardas la scion tial entute kiel ion nedezirindan. Kaj ĉu ne ankoraŭ nun la sciado preskaŭ eksluzive servas al niaj subigantoj kaj ne al ni mem? Tio estas almenaŭ pripensinda, antaŭ ol oni diras, ke Laotse estis strangulo, ĉar li estis kontraŭ la scio.

11

Tridek spokojn ĉirkaŭas nabon:
en ties nenio ekestas la uzebleco de la ĉaro.
Oni kavigas argilon kaj formas ĝin en potojn:
En ties nenio ekestas la uzebleco de la potoj.
Oni fosas pordojn kaj fenestrojn, por ke fariĝu la ĉambreto:
En ties nenio ekestas la uzebleco de la ĉambreto.

Tial: Kio estas, servas la posedon.
Kio ne estas, servas la faron.

Rimarko: Do ne nur tio, kio ekzistas, utiligeblas, ankaŭ tio, kio ne ekzistas utilas. Eble eĉ pli ol tio, kio ekzistas. Ekzemple ankaŭ la truoj en kribrilo.

12

La kvin diversaj specoj de koloroj blindigas la okulojn de l' homoj.
La kvin diversaj sonoj surdigas la orelojn de l' homoj.
La kvin diversaj gustoj sensentigas la palaton de l' homoj.
Hastado kaj ĉasado faras frenezaj la korojn de l' homoj.
Raraj valoraĵoj konfuzigas la vivon de l' homoj.

Tial la kapablulo zorgas por la korpo kaj ne por la okuloj.
Li forigas la alian kaj prenas ĉi tion.

Rimarko: Kvin sonoj laŭ antikva ĉina sonmodelo, la kvin gustoj estas: la amara, sala, dolĉa, acida kaj akra.

13

Favoro estas hontiga kiel subita timo.
Honoro estas granda malfeliĉo kiel la persono.
Kion tio signifas: "Favoro estas hontiga kiel subita timo?"
Favoro estas io aĉa.
Oni atingas ĝin kaj estas kvazaŭ ektimigita.
Oni perdas ĝin kaj estas kvazaŭ ektimigita.
Tio estas: "favoro estas hontiga kiel subita timo."
Kion tio signifas: "Honoro estas granda malfeliĉo kiel la persono?"
La kaŭzo, kial mi spertas grandan malfeliĉon, estas,
ke mi sentas min kiel persono.
Se mi ne sentas min kiel persono,
kiu malfeliĉo povus trafi min?

Tial: Kiu honoras en sia persono la mondon,
al tiu oni povas konfidi la mondon.
Kiu en sia persono amas ĝin,
al tiu oni povas certe transdoni la mondon.

Rimarko de Richard Wilhelm: Tiu alineo estas tekste tre damaĝita. Post la dua linio videble parto de malnova komento eniĝis en la tekston. Ni uzis ĝian klarigon por la traduko de la du unuaj linioj. La fina frazo ripetiĝas en duobla versio.

Ke oni ne dependu de favoroj kaj honoroj de aliaj, tio estas grava afero por la memo de homo, sed tio ne signifas, ke oni vivu sola kaj sen amikoj kaj sen helpo de amikoj. Ĝi signifas, ke oni misfidu al ĉiu, kiu volas dependigi nin per favoroj kaj honoroj, per donacoj kaj postenoj.

14

Oni rigardas al ĝi kaj ne vidas ĝin:
Ĝia nomo estas Ĝermo.
Oni aŭskultas pro ĝi kaj ne aŭdas ĝin:
Ĝia nomo estas Fajno.
Oni kaptas al ĝi, sed ne sensas ĝin:
Ĝia nomo estas Malgrando.
Tiujn tri erojn oni ne povas disigi,
tial ili miksite formas unuon.
Ĝia supro ne estas hela,
ĝia malsupro ne malhela.
Ĉar ĝi fontas sen interrompo,
oni ne povas doni nomon al ĝi.
Ĝi refluas en la neestantan.
Tio estas la senforma formo,
la senaĵa bildo.
Tio estas la malhele kaosa.
Starante kontraŭe al ĝi, oni ne vidas ĝian aspekton,
sekvante al ĝi, oni ne vidas ĝian postan flankon.
Se oni firmtenas la sencon de la malnova tempopor regi la estantan nunon,
oni povas scii la praan komencon.
Tio estas la seninterrompa fadeno de la senco

Rimarko: La tri ecoj ĝermo, fajno kaj malgrando celas ion, kio ne estas kaptebla per la sensoj, ion kvazaŭ dian. La kvar lastaj frazoj sugestas, ke la pasinteco kaj la estanteco estas neinterrompebla kuno. La senco estas kunaĵo el pasinteco kaj nuno, ne nur efiko de kaŭzo.

15

Tiuj, kiuj en praaj tempoj estis kapablaj majstroj,
estis en kaŝinteco ligitaj kun la nevideblaj fortoj.
Tiom profundaj ili estis, ke oni ne povas kompreni ilin.
Ĉar oni ne povas kompreni ilin,
tial oni povas nur pene priskribi ilian aspekton.
Ili estis hezitemaj kiel iu, kiu travadas en vintro riveron,
memgardemaj kiel iu, kiu timas de ĉiuj flankoj najbarojn,
diskretaj kiel gastoj,
cedemaj kiel glacio degelanta,
simplaj kiel neprilaborita materio;
vastaj ili estis kiel la valo,
netravideblaj ili estis kiel la malklaro.
Kiu povas klarigi (kiel ili) per kvieto iom post iom la malklaron?
Kiu povas estigi (kiel ili) per daŭro la kvieton?
Kiu konservas tiun SENCON, ne avidas la plenan.
Nur ĉar li ne plenas,
tial li povas esti malgrava,
eviti la novan
kaj atingi la perfektecon.

Rimarko: La strebado vivi en kaŝinteco estas la preciza malo de la nuna kutima stulta avido je honoroj kaj gloro. Min tia hezitema "anonima" vivstilo ĉiam denove memoras pri mia avino, kiu nur saĝe ridetis, kiam mi kiel infano provis fanfaroni al ŝi pri miaj "grandaj kaj gloraj agoj". Tiun hezitemon kaj pasian emon al anonimeco mi trovis ankaŭ ĉe B. Traven, kiu en tiu punkto tre verŝajne estis influita de Laotse.
Richard Wilhelm rimarkas, ke tio apartenas al la esenco de mistikulo, ke li vivas kaŝinte al ekstere.

16

Kreu malplenon ĝis la ekstremo!
Konservu la kvieton ĝis la plejpleno!
Ĉiuj estaĵoj tiam samtempe leviĝos.
Mi rigardas kiel ili turnas sin.
La aĵoj en sia amasa diverseco,
ĉiuj revenas al sia radiko.
Reveno al la radiko, tio estas kvieto.
Kvieto, tio estas turnado al la destino.
Turnado al la destino, tio estas la eterno.
Ekkono de la eterno, tio estas la klaro.
Se oni ne ekkonas la eternon,
oni konfuziĝas kaj pekas.
Se oni ekkonas la eternon,
oni fariĝas tolerema.
Toleremo kondukas al justeco.
Justeco kondukas al reĝeco.
Reĝeco kondukas al la ĉielo.
La ĉielo kondukas al la SENCO.
SENCO kondukas al la daŭro.
Tiel oni ne venas en danĝeron dum sia tuta vivo.

Rimarko: Richard Wilhelm uzis por mia "reĝeco", "Herrschaft", kio signifas kaj "sinjoreco" kaj "potenco=regado", sed tiu "regado" tute kontraŭdirus al la neregemo de Laotse. Ĉar kaj la E-traduko de Wang Chongfang kaj alia fidinda germana traduko tradukas "agante kiel reĝo li estas en akordo kun la naturo" (Wang Chongfang) aŭ "reĝeco" (ĉe Ernst Schwartz), mi decidis uzi "reĝeco", kiu plej bone trafas la sencon laŭ mia kompreno, kaj esence estas la samo kiel "sinjoreco".

17

Se regas tute granda reganto
la popolo apenaŭ scias, ke li ĉeestas.
Malpli grandan reganton oni amas kaj laŭdas.
Eĉ pli malgrandan oni timas.
Ankoraŭ pli malgrandan oni malestimas.
Kiel pripenseme oni devas esti rilate al siaj vortoj!
La taskoj estas plenumitaj, la negocoj disvolviĝas normale,
kaj la homoj ĉiuj pensas:
"Ni estas liberaj."

Rimarkoj: Laotse pensas, ke senagado estas la plej bona principo por reganto. Regantojn, kiuj agas arbitre, Laotse evidente tute ne ŝatas. Sed registaro, kiu ne agas, estas en vero superflua. La delikate mensa Laotse esprimis tion nur iom pli memgarde, bone sciante, ke neniu registaro ŝatas tian pensadon, kaj ke ankaŭ neniu tuj malaperus libervole, se oni postulus tion.

Richard Wilhelm rimarkas pri la dua parto: ..."komparu al la rava popolkanto, kiun oni kantis laŭdire sub la imperiestro Yau:

Suno leviĝas, kaj mi iras al la laboro.
Suno malleviĝas kaj mi iras por dormi.
Mi fosas puton kaj trinkas.
Mi plugas kampon kaj manĝas.
La imperiestro - kion tiu donas al mi?
(Ĉion tion mi ne havas dank' al la imperiestro,
sed pro mia propra laboro.)"

18

Se la granda senco pereas,
ekestas moraleco kaj devo.
Se leviĝas prudenteco kaj sciado,
estas la grandaj mensogoj.
Se la parencoj malunuiĝas,
estas infandevo kaj amo.
Se la ŝtatoj konfuziĝas,
ekestas la fidelaj oficistoj.

Rimarko: Tie, kie oni krias plej laŭte pri iu abstrakta libero, estas ne tute hazarde malplej da libero. Kie oni plej multe parolas pri moralo, virto kaj justo, tiuj ĝuste plej mankas. Ankaŭ Marx iam laŭsence atentigis pri tio, ke li tute ne celas justan socion, sed socion, en kiu neniu plu parolos pri justeco, ĉar ne plu estos juĝistoj kaj advokatoj kaj juĝejoj ktp...

19

Forigu la sanktecon, forigu la scion,
tiel la popolo gajnos centope.
Forigu la moralecon, forigu la devon,
tiukaze la popolo reiros al infandevo kaj amo.
Forigu la lertecon, forigu la gajnon,
tiukaze ŝtelistoj kaj rabistoj ne plu estos.
En tiuj tri aferoj
la bela ŝajno ne sufiĉas.
Tial zorgu por tio, ke la homoj povas teni sin je io.
Montru simplecon, firmtenu la honestecon!
Malpliigu la egoismon, malpliigu la dezirojn!
Delasu de la erudicio!
Tiukaze vi fariĝos liberaj de zorgoj.

Rimarko: la edukiteco en mondo, kie la scio estas privilegio de malmultaj, kondukas al tio, ke le reprezentantoj de tia scio estas personoj, kiuj vivas sobre rigardate koste de la plejmulto de la laboranta homaro, kiu neniam vidis universitaton de interne. Ke tio estas maljusta stato kompreniĝas per si mem. Kaj ke ĝuste tio kondukas al tio, ke la scio mem en tiaj cirkonstancoj aperas en tre dubinda lumo, oni koncedas nur malofte. Laotse tuŝis tiun tabuon.

20

Ĉu inter "certe" kaj "jes ja":
efektive estas iu diferenco?
Ĉu inter "bono" kaj "malbono"
efektive estas iu diferenco?
Kion la homoj honoras, oni devas honori.
Ho ve, soleco, kiom longe vi daŭras?
Ĉiuj homoj estas tiel brilaj,
kvazaŭ oni irus al granda oferado.
Kvazaŭ ili grimpus printempe sur la turojn.
Nur mi estas tiel hezitema, al mi ankoraŭ ne aperis signo,
kiel suĉinfano, kiu ankoraŭ ne povas ridi,
maltrankvile, ĉirkaŭpelate, kvazaŭ mi ne havus hejmlandon.
Ĉiuj homoj havas abundon;
nur mi estas kiel forgesita.
Mi havas la koron de stultulo, tiom konfuza kaj malhela.
La mondumaj homoj estas helaj, aĥ, tiom helaj;
Nur mi estas kiel malklara.
La mondumaj homoj estas prudentaj, aĥ, tiom prudentaj;
Nur mi estas kiel fermita en min mem,
maltrankvila, aĥ, kiel la maro,
kirliĝanta , aĥ, sen interrrompo.
Ĉiuj homoj havas siajn celojn;
nur mi estas senokupa kiel almozpetanto.
Nur mi estas alia ol la homoj:
Sed mi rigardas ĝin valora
serĉi nutraĵon ĉe la patrino.

Rimarko: Richard Wilhelm rimarkis, ke la signo estas la orakolo, kiu antaŭ ĉiu grava entrepreno estis pridemandata (en la malnova tempo per karapacoj, kiuj estas ekbruligitaj kaj per kies ŝiraĵoj oni legis la respondon).

El la kriza sento de alieco de individuo inter la homoj ekestis en la historio de la literaturo multaj famaj verkoj. Ekzemple Faŭsto de Goeto. Pli poste por ekzemplo la ekzistencialismaj libroj kaj teatraĵoj de Sarte aŭ la romanoj kaj rakontoj de Ernest Hemingway, kiu laŭ mia opinio plej bone priskribis tiun solecsenton de individuo en homaro, kiu nun jam preskaŭ komplete estas disfalinta en homatomojn.

21

La enhavo de la granda VIVO
sekvas tute la sencon.
La SENCO efektivigas la aĵojn,
tiel kaose, tiel malhele.
Kaosaj, malhelaj
estas en ĝi la bildoj.
Malhelaj, kaosaj
estas en ĝi aĵoj.
Neesploreble tenebra
estas en ĝi semo.
Tiu semo estas tute vera.
En ĝi estas aŭtentikeco.
Ekde praaj tempoj ĝis hodiaŭ
la nomoj ne estas malhaveblaj
por superrigardi la aĵojn.
El kio mi scias kiaj estas ĉiuj aĵoj?
Ĝuste el ili.

22

Kio estas duona, tio fariĝos tuta.
Kio estas kurba, tio fariĝos rekta.
Kio estas malplena, tio fariĝos plena.
Kio estas malnova, tio fariĝos nova.
Kiu havas malmulton, tiu ricevos.
Kiu havas multon, tiu konfuziĝos.

Tiel estas ankaŭ pri la kapablulo:
Li inkludas la unuon
kaj estas imitinda ekzemplo.
Li ne volas brili mem,
tial li estas lumigata.
Li ne volas mem esti io,
tial li fariĝas eminenta.
Li ne gloras sin mem,
tial li plenumas verkojn.
Li atentigas ne mem pri si,
tial li estas levata.
Kun tiu, kiu ne kverelas,
ja neniu en la mondo povas kvereli.
Kion diris la praaj saĝuloj,
ke duona fariĝu plena,
tio efektive ne estas nuraj vortoj.
Ĉiu vera perfekteco inkludas tion.

Rimarko: Wilhelm mencias, ke la una linio estas kvazaŭ metaforo pri la luno, la dua pri raŭpo aŭ ŝnuro, la tria pri kavetaĵo en la tero, kiu plenigas sin per akvo, kaj la kvara pri la folioj de arbo.

23

Faru rara la vortojn,
tiukaze ĉio iros per si mem.
Kirloŝtormo malpli daŭras ol mateno.
Torenta pluvoverŝo malpli daŭras ol tago.
Kaj kiu efektivigas ilin?
Ĉielo kaj tero.
Kion do eĉ ĉielo kaj tero ne kapablas fari daŭrige,
kiom malpli povas fari tion la homo?

Tial: Se vi iras al la laboro, iru kun la SENCO,
tiel vi estos kun tiuj, kiuj havas la SENCON, unueca en la SENCO,
kun tiuj, kiuj havas la VIVON, unueca en la VIVO.
kun tiuj, kiuj estas povraj, unueca en ilia povreco.
Se vi estas unueca kun ili en la SENCO,
tiukaze tiuj, kiuj havas la SENCON,
ĝoje iras renkonte al vi.
Se vi estas unueca kun tiuj en la VIVO,
tiukaze tiuj, kiuj havas la VIVON,
ĝoje iras renkonte al vi.
Se vi estas unueca kun ili en ilia povreco,
tiukaze tiuj, kiuj estas povraj ĝoje iras renkonte al vi.
Sed tie, kie la kredo ne estas sufiĉe forta,
oni ne trovas kredon.

Rimarko: Wilhelm atentigas, ke la dua parto tre verŝajne estas falsigita. Kion li tradukis per "povreco" estas laŭvorte "malgajni". Wang Bi laŭ Wilhelm diris: "La kapablulo povas elteni ĉion kaj identiĝi kun ĉio- do ankaŭ kun la malgajno, la povreco."

24

Kiu staras sur la piedfingroj,
ne staras firme.
Kiu iras per disetenditaj gamboj,
ne sukcesas iri.
Kiu mem volas brili,
ne estas lumigata.
Kiu mem volas esti grava,
ne fariĝas grandioza.
Kiu mem laŭdas sin,
ne plenumas verkojn.
Kiu mem elstarigas sin,
ne estas levata.
Li estas por la SENCO kiel kuireja rubo aŭ pusoŝvelaĵo.
Kaj ankaŭ la estaĵoj ĉiuj malamas lin.
Tial: Kiu havas la SENCON,
ne restadas ĉe tio.

Rimarko: Wang Chongfang tradukis Laotse el la originala ĉina lingvo en E-on, "La libro de Laŭzi".

Menciindas pri tiu ĉapitro, ke laŭ Laŭzi oni devas retiriĝi por antaŭeniri. Tion mi ofte travivis en mia vivo, ekzemple kiel kulturfunkciulo en GDR-aj tempoj. Homo, kiu staras tro longe en la lumo de la publika vivo, kutime, sed ne devige, perdas sin mem, kreas nenion plu, fariĝas burokrato kaj vanta ventulo, ombro de si mem, aŭ eĉ pli radikale dirate, kuireja rubo aŭ pusoŝvelaĵo. Ke tamen ankaŭ retiriĝinta homo ne aŭtomate estas bonulo, sed tiel kiel gravulo povas perdiĝi, ekzemple en alkoholo aŭ antaŭ la televidilo, estas alia vero.

25

Estas aĵo, kiu estas sendiference perfektigita.
Antaŭ ol estis la ĉielo kaj la tero, ĝi jam estis,
tiom kvieta, tiom sola.
Sole ĝi staras kaj ne ŝanĝiĝas.
En cirklo ĝi kuradas kaj ne endanĝerigas sin.
Oni povas nomi ĝin la patrino de l' mondo.
Mi ne scias ĝian nomon.
Mi nomas ĝin SENCO.
Pene donante nomon al ĝi,
mi nomas ĝin: granda.
Granda, tio estas, ĉiam movata.
Ĉiam movata, tio estas ĝisfora.
Ĝisfora, tio estas, revenanta.
Tiel la SENCO estas granda, la ĉielo granda, la tero granda,
kaj ankaŭ la homo grandas.
Kvar grandoj estas en la spaco,
kaj ankaŭ la homo estas inter ili.
La homo sin direktas laŭ la tero.
La tero direktas sin laŭ la ĉielo.
La ĉielo direktas sin laŭ la SENCO.
La SENCO direktas sin laŭ si mem.

Rimarkoj: "La esprimo, kiun ni redonas per "homo", propre estas "reĝo". Celata estas la plej alta reganto surtere, la reprezentanto de la homaro kaj gardanto de la morala ordo sur la tero. Ĉe ripetoj ĝi estas simple anstataŭigita de Laotse per 'homo'." (R.Wilhelm) Mi tamen pensas, ke eble temas nur pri "reĝo inter la homoj", kio ne nepre devas esti reganto. Do homo, kiu pro siaj agoj indas la nomon. Plie estas interese, ke el la "sankta trio", ĉe Laotse fariĝas "kvaro", ĉar la SENCO aldoniĝas. Ankaŭ en tiu punkto la filozofo deflankiĝas de aliaj ĉinaj filozofoj. (Cez)

26

La pezo estas la radiko de la malpezo.
La trankvilo estas la mastro de la maltrankvilo.

Tiel estas ankaŭ rilate la kapablulon:
Li migras la tutan tagon,
sen disiĝi de sia peza pakaĵo.
Eĉ, se li vidas ĉiujn luksaĵojn antaŭ siaj okuloj,
li restadas kontenta en sia soleco.
Tiom pli malmulte la regnestro de la Tero
rajtas esti leĝera kiel persono!
Per tio, ke oni estas leĝera, oni perdas la radikon.
Per maltrankvilo oni perdas la regadon.

Rimarko: Wilhelm mencias alian tekst-varianton: "Pro leĝero oni perdas la ministrojn, per maltrankvilo la reganton." Tion ni konas ankaŭ en Esperantujo, ĉu?

27

Bona migranto ne postlasas spuron.
Bona parolanto ne devas refuti ion.
Bona kalkulanto ne bezonas kalkulbastonetojn.
Bona fermanto bezonas nek pordon nek riglon,
kaj tamen neniu povas malfermi, kion li fermis.
Bona kunliganto bezonas nek ŝnuron nek rubandon,
kaj tamen neniu povas malligi, kion li kunligis.
La kapablulo ĉiam bone komprenas savi la homojn;
tial por li ne ekzistas kondamnindaj homoj.
Li ĉiam bone komprenas savi la aĵojn;
tial por li ne ekzistas forĵetindaj aĵoj.
Tio estas heredi la klarecon.
Tiel la bonaj homoj estas la instruistoj de la nebonuloj,
kaj la nebonaj homoj estas la materio por por la bonuloj.
Tiu, kiu ne honorus sian instruiston
kaj tiu, kiu ne ŝatus sian materion,
grave erarus, spite al ĉiuj siaj scioj.
Tio esta la granda sekreto.

Rimarko: Ĉar seruroj kaj ŝlosiloj ne ekzistis en la tempo de Laotse, mi ŝanĝis: "Ein guter Schließer braucht nicht Schloss noch Schlüssel" (Bona fermanto bezonas nek seruron nek ŝlosilon) al "Bona fermanto bezonas nek pordon nek riglon", laŭ la traduko de Wang Chongfang. La moko pri tiuj, kiuj havas neniujn aliajn zorgojn ol gardi per suspektemaj okuloj siajn valorkestojn, trezorojn, konkubinojn kaj heredaĵojn per enfermado, ne estas preteraŭdebla. La frazon de B.Traven, ke ĉio, kio valoras por homo, oni havas en si kaj ĉe si, Laotse certe estus tute akceptinta. Ke laŭ Laotse bona migranto ne postlasas spuron, cetere estis la vivfilozofio de la verkisto Traven, kiu pasie defendis la rajton je anonimeco, kaj kiu kaŝiĝis sukcese dum sia tuta vivo antaŭ la publiko.

28

Tiu, kiu scias sian virecon
kaj konservas sian inecon,
estas la ravino de la mondo.
Se li estas la ravino de la mondo,
ne forlasas lin la eterna VIVO,
kaj li fariĝas denove kiel infano.

Kiu scias sian purecon
kaj konservas sian malfortecon,
estas imitinda ekzemplo por la mondo.
Se li estas imitinda ekzemplo por la mondo,
ne foriĝas de li la eterna VIVO,
kaj li returniĝas al la nefariĝinteco.

Tiu, kiu scias sian honoron
kaj konservas sian honton,
estas la valo de la mondo.
Se li estas la valo de la mondo,
sufiĉas al li la eterna VIVO,
kaj li revenas al la simpleco.

Se la simpleco estas disigita, oni havas "uzeblajn" homojn.
Se la kapablulo uzas la simplecon, li fariĝas la mastro de la oficistoj.
Tial: Grandioza formado
ne bezonas la pritranĉadon.

Rimarko:La "nefariĝinteco" estas la stato de la miksita kunestado de la kontraŭoj antaŭ la prakomenco. (Laŭ R. Wilhelm) Pri la valo komparu al ĉapitro 6

29

Voli konkeri kaj arbitre trakti la mondon,
mi travivis, ke tio malsukcesas.
La mondo estas spirita aĵo,
kiun oni ne traktu arbitre.
Kiu arbitre traktas ĝin, ĝin fuŝas,
kiu volas firmteni ĝin, perdas ĝin.
La aĵoj jen antaŭeniras, jen sekvas ion,
jen ili elspiras varme jen ili blovas fride,
jen ili estas fortaj, jen ili estas maldikaj,
jen ili naĝas supre, jen ili falas rapidege.
Tial la kapablulo evitas
la troon, la tro multan, la tro grandan.

Rimarko de Richard Wilhem: La mondo, laŭvorte "tio sub la ĉielo", tiom multe, kiom la roma orbis terarrum samtempe sama al "regno". "Spirita aĵo" (Ŝen Ki), malnova esprimo, laŭvorte "spirita aŭ "dia ilo".

30

Tiu, kiu helpas laŭ la maniero de la SENCO al la homreganto,
ne perfortas per armiloj la mondon,
ĉar la agoj refalas sur la propran kapon.
Kie restadis armeoj, kreskas kardoj kaj dornoj.
Post la bataloj venas ĉiam jaroj de malsatego.
Tial la bravulo serĉas nur decidon, nenion pli;
li ne kuraĝas konkeri per perforto.
Decido, sen fanfaroni,
decido, sen glori sin,
decido, sen fieri,
decido, ĉar tio ne plu eblas alie,
decido, fora de perforto.

31

Armiloj estas pereigaj iloj,
ĉiuj estaĵoj abomenas ilin.
Tial, tiu, kiu agas laŭ la maniero de la SENCO,
ne volas scii ion pri ili.
La noblulo en sia kutima vivo
rigardas la maldekstran flankon kiel honorlokon.
Ĉe la armeoj
la dekstra flanko estas la honorloko.
La armiloj estas pereigaj iloj,
ne iloj por noblulo.
Nur, se li ne povas agi alie, li uzas ilin.
Trankvilo kaj paco estas por li la plej grava.
Li venkas, sed li ne ĝojas pri tio.
Kiu ĝojus pri tio, tiu ĝojus ja pri la murdo je homoj.
Kiu volus ĝoji pri la murdo je homoj,
tiu ne povas atingi sian celon en la mondo.
Ĉe feliĉigaj kazoj oni rigardas la maldekstran flankon kiel honorlokon.
Ĉe malfeliĉigaj kazoj oni rigardas la dekstran flankon kiel honorlokon.
La subbatalestro staras maldekstre.
La supra batalestro staras dekstre,
tio estas, li lokigas sin
laŭ la moro de la funebraj ceremonioj.
Mortigi grandnombre homojn,
tion oni priplendu per ploroj de kompato.
Kiu venkis en la batalo,
tiu restadu kiel ĉe funebra ceremonio.

Rimarko de R. Wilhem: La tuta teksto estas certe komento al la antaŭa. Wang Bi preteriras ĝin kun silento. En la malnovaj manuskriptoj ĝi ŝajne ne troviĝis.

32

La SENCO kiel eterna estas sennoma simpleco.
Kvankam malgranda,
la mondo ne kuraĝas fari ĝin servisto.
Se princoj kaj reĝoj povus konservi ĝin tiel,
jen ĉiuj aĵoj aperus kiel gastoj.
Ĉielo kaj tero unuiĝus,
por gutigi dolĉan roson.
La popolo sen ordono
atingus per si mem la ekvilibron.
Nur kiam la formado komenciĝas,
ekestas nomoj.
La nomoj atingas ankaŭ la estadon,
kaj oni ankaŭ scias ankoraŭ, kie oni devas halti.
Se oni scias, kie oni devas halti,
oni ne endanĝeriĝas.
Oni povas kompari la rilaton de la SENCO al la mondo
kun la montorojoj kaj valaj akvoj,
kiuj verŝiĝas en torontojn kaj marojn.

33

Kiu konas aliajn, estas prudenta.
Kiu konas sin mem, estas saĝa.
Kiu venkas aliajn, havas forton.
Kiu venkas sin mem, estas forta.
Kiu venkas aliajn kun persisto, havas volon.
Kiu facile kontentigeblas, estas riĉa.
Kiu ne perdas sian lokon, daŭras.
Kiu ankaŭ en la morto ne pereas, tiu vivas.

34

La granda SENCO estas inundanta;
ĝi povas estis dekstre aŭ maldekstre.
Ĉiuj aĵoj dankas al ĝi sian ekziston,
kaj ĝi ne rifuzas sin al ili.
Se la laboro estas plenumita,
ĝi ne nomas ĝin sia posedo.
Ĝi vestas kaj nutras ĉiujn aĵojn
kaj ne pretendas esti ilia mastro.
Ĉar ĝi eterne nepretendemas,
oni povas nomi ĝin malgranda.
Ĉar ĉiuj aĵoj dependas de ĝi
sen koni ĝin kiel mastron,
oni povas nomi ĝin granda.

Do ankaŭ la vokito:
Neniam li faras sin granda;
tial li plenumas sian grandan laboron.

35

Kiu firmtenas la grandan prabildon,
al tiu venas la mondo.
Ĝi venas kaj ne estas vundata,
en kvieto, egaleco kaj beateco.

Muziko kaj logaĵo:
Ili certe haltas la migranton sur lia vojo.
La senco eliras el la buŝo,
milde kaj sen gusto.
Vi rigardas al ĝi kaj ne vidas ion nekutiman.
Vi aŭskultas al ĝi, kaj ne aŭdas ion nekutiman.
Vi agas laŭ ĝi kaj ne trovas finon.

36

Kion vi volas kunpremi,
tion vi unue lasu etendiĝi.
Kion vi volas malfortigi,
tion vi unue lasu fariĝi tute forta.
Kion vi volas neniigi,
tion, vi unue lasu ekflori .
Se vi volas preni ion, vi unue donu ĝuste.
Tio nomiĝas klareco pri la nevidebla.
La mola venkas la duran.
La malfortulo venkas la fortan.
La fiŝon oni ne prenu el la profundo.
La prosperiloj de la regno
ne estu montrataj al la homoj.

Rimarko: Lasta linio en aliaj versioj: Akrajn armilojn oni ne montru al la popolo.

37

La senco estas eterna sen agado,
sed nenio restas nefarata.
Se princoj kaj reĝoj komprenas konservi ĝin,
ĉiuj aĵoj formiĝas per si mem.
Se ili formiĝas kaj leviĝas la avidoj,
mi katenus ilin per sennoma simpleco.
Sennoma simpleco efektivigas sendezirecon.

Sendezireco faras kvieta, kaj la mondo fariĝas per si mem ĝusta.

38

Kiu alte estimas la VIVON,
tiu scias nenion pri la VIVO;
tial li havas VIVON.
Kiu ne alte estimas la VIVON,
tiu provas ne perdi la VIVON;
tial li ne havas VIVON.
Kiu tre estimas la vivon,
tiu ne agas kaj ne havas intencojn.
Kiu ne alte estimas la VIVON,
tiu agas kaj havas intencojn.
Kiu tre estimas la amon, tiu agas, sed ne havas intencojn.
Kiu tre estimas la JUSTECON, tiu agas kaj havas intencojn.
Kiu la moron tre estimas, tiu agas,
kaj se ne iu kontraŭdiras ion al li,
li faras zigzagajn gestojn per la brakoj kaj alvenigas lin.
Tial: Se la SENCO estas perdita, jen ankaŭ la VIVO.
Se la VIVO estas perdita, jen ankaŭ la amo.
Se la amo estas perdita jen ankaŭ la justeco.
Se la justeco estas perdita, jen ankaŭ la moro.
La moro estas la fido kaj la mizero de l' kredo
kaj la komenco de l' konfuziĝo.
Antaŭsciado estas la ŝajno de l' SENCO
kaj la komenco de malsaĝeco.
Tial la vera viro restadas ĉe la kompleto
kaj ne ĉe la mizera bezono.
Li loĝas en la estado kaj ne en la ŝajno.
Li ignoras la alion kaj tenas sin al ĉi tiea.

39

Tiuj, kiuj iam atingis la unuon:

La ĉielo atingis la unuon kaj fariĝis pura.
La Tero atingis la unuon kaj fariĝis firma.
La dioj atingis la unuon kaj fariĝis potencaj.
La valo atingis la unuon kaj plenigis sin.
Ĉiuj aĵoj atingis la unuon kaj ekestis.
Reĝoj kaj princoj atingis la unuon
kaj fariĝis la modelo de l' mondo.
Ĉion ĉi efikigis la unuo.
Se la ĉielo ne estus pura per tio, tiukaze ĝi devus krevi.
Se la Tero ne estus firma per tio, ĝi devus ŝanceliĝi.
Se la dioj ne estus potencaj per tio,
tiukaze ili devus rigidiĝi.
Se la valo ne estus plenigita per tio,
tiukaze ĝi devus laciĝi.
Se ĉiuj aĵoj ne estus ekestintaj per tio,
tiukaze ili devus estingiĝi.
Se la reĝoj ne estus majestaj per tio,
tiukaze ili devus renversiĝi.

Tial la noblo havas la malnoblon kiel radikon
La alto havas la malalton kiel bazon.

Do tiel ankaŭ la princoj kaj reĝoj:
Tiuj nomiĝas: „Solecul'“, „Orful'“, „Malgravul'“.
Per tio ili prinomas la humilon kiel sian radikon.
Aŭ ĉu ne estas tiel?

Ĉar sen la unuopaj eroj de ĉaro
ne estas ĉaro.
Ne deziru la brilantan trembrilon de la juvelo,
sed la malglatan krudecon de l' ŝtono.

Laotse: Taoteking

DUA PARTO:

LA VIVO


40

Retiriĝo estas la moviĝo de l' SENCO.
Malforteco estas la efiko de l' SENCO.
Ĉiuj aĵoj sub la ĉielo ekestas en la estado.
La estado ekestas en la neestado.

41


Se saĝulo de la plej granda maniero aŭskultas pri la SENCO,
li estas fervora kaj agas laŭ ĝi.
Se saĝulo de la averaĝa maniero aŭdas pri la SENCO,
li parte kredas ĝin kaj parte dubas pri ĝi.
Se saĝulo de malsupra maniero aŭdas pri la SENCO,
jen li laŭte ridas pri ĝi.
Se li ne laŭte ridas,
tiukaze ĝi ankoraŭ ne estis la vera SENCO.

Tial proverba verkisto havas la vortojn:
"La klara SENCO ŝajnas malhela.
La SENCO de la progreso aperas kiel retiriĝo.
La ebena SENCO ŝajnas malglata.
La plej granda VIVO aperas kiel valo.
La plej granda pureco aperas kiel honto.
La vasta VIVO ŝajnas esti nesufiĉa.
La forta VIVO ŝajnas timema.
La vera esenco aperas kiel ŝanĝiĝema.
La granda kvadrato ne havas angulojn.
La granda ilo estas malfrue kompletigata.
La granda sono sonas neaŭdeble.
La granda bildo ne havas formon."

La SENCO kaŝita estas sen nomo.
Kaj tamen ĝuste la SENCO estas bona
ĉe la donacado kaj kompletigado. 

42


La unu estas estigata de la SENCO.
La du estas estigata de la unu.
La tri estas estigata de la du.
La tri estigas ĉiujn aĵojn.
Ĉiuj aĵoj havas dorse la malhelan
kaj strebas al la lumo,
kaj la torenta forto donas al ili harmonion.

Kion la homoj malamas,
tio estas forlasiteco, soleco, malmulteco.
Kaj tamen princoj kaj reĝoj elektas
tiujn por nomi sin mem.
Ĉar la aĵoj estas
aŭ pliigata per malplimultigo
aŭ malpliigata per plimultigo.
Kion aliaj instruas, tio ankaŭ mi instruas:
"La fortuloj ne mortas laŭnaturan morton."
El tio mi volas fari la elirpunkton de mia instruo.

43

La plej mola sur la Tero
preterpasas la plej duran surtere.
La neekzistanta penetras eĉ ankoraŭ en tion,
kio ne havas interspacon.
Je tio oni ekkonas la valoron de la senagado.
La instruadon sen vortoj, la valoron de la senagado
atingas nur malmultaj surtere.

44

La nomo aŭ la persono:
kio pli proksimas nin?
La persono aŭ la posedo:
kio estas pli?
Gajni aŭ perdi:
kio estas pli malbona?

Sed nun tio:
Tiu, kiu pendigas sian koron al alia,
necese foruzas grandan.
Kiu multe kolektas,
tiu necese perdas gravan.
Kiu lasas kontentigi sin pri sufiĉo,
tiu ne fariĝas hontinda.
Kiu kapablas halti,
tiu ne endanĝeriĝas
kaj tiel povas daŭri en eterneco.

45

Granda perfektiĝo devas ŝajni kvazaŭ nesufiĉa,
tiel ĝi fariĝas senlimigita dum sia efiko.
Granda pleno devas ŝajni kvazaŭ torenta,
tiel ĝi fariĝas senelĉerpebla dum sia efiko.
Granda rekteco devas aspekti kvazaŭ kurbigita.
Granda talento devas ŝajni kvazaŭ stulta.
Granda elokvento devas ŝajni kvazaŭ muta.
Movoj venkas la fridon.
Kvieto venkas la varmegon.
Pureco kaj kvieto estas la juĝmezurilo de l' mondo.

46

Se la SENCO regas surtere,
la kurĉevaloj estas uzataj por sterki kampojn.
Se la SENCO malĉeestas surtere,
oni bredas militĉevalojn sur herbejo.
Ne estas pli granda  peko ol multaj deziroj.
Ne estas pli granda fiaĵo ol ne koni la sufiĉecon.
Ne estas pli granda eraro ol voli havi.

Tial:
La sufiĉo de sufiĉeco estas daŭranta sufiĉado.

47

Sen irado el la pordo
oni konas la mondon.
Sen rigardado el la fenestro
oni vidas la SENCON de la ĉielo.
Ju pli iu eliras,
des malpli fariĝas ties sciado.

Tial la saĝulo ne devas eliri
kaj scias tamen ĉion.
Li ne devas vidi
kaj tamen pensas klare.
Li devas fari nenion
kaj plenumas tamen.

48

Tiu, kiu ekzercas la lernadon pliigas ĉiutage ion.
Tiu, kiu ekzercas la SENCON malpliigas ĉiutage ion.
Tiu malpliigas kaj malpliigas,
ĝis li fine alvenas ĉe la neniofarado.
Je la neniofarado restas nenio nefarita.
La regnon atingi oni povas nur,
se oni ĉiam restas libera de okupiteco.
La multe okupitaj ne estas kapablaj
atingi la regnon.

49

La saĝulo ne havas koron por si.
Li faras el la koroj de la homoj sian koron.
Al la bonuloj mi estas bona,
al la nebonuloj mi same estas bona;
ĉar la VIVO estas la boneco.
Al la fidindaj mi estas fidinda,
al la nefidindaj mi same estas fidinda;
ĉar la VIVO estas la fidindeco.
La saĝulo vivas en la mondo tute kvieta
kaj vastigas sian koron por la mondo.
Ĉiuj homoj rigardas kaj aŭskultas lin.
Kaj la saĝulo akceptas ilin ĉiujn kiel siajn infanojn.

50

Elirado estas vivo, enirado estas morto.
Kunuloj de la vivo estas triono el dek homoj.
Kunulojn de la morto
estas triono el dek homoj.
Homoj, kiuj vivas kaj dum tio moviĝas al la loko de la morto,
ankaŭ
estas triono el dek homoj.
Kio estas la kaŭzo de tio?
Ĉar ili volas havi tro da vivo.
Mi ja aŭskultis, ke tiu, kiu scias vivi,
migrante tra la lando,
nek renkontas rinoceron nek armilojn.
La rinocero trovas nenion, en kion ĝi povas bori sian kornon.
La tigro trovas nenion,
en kion li povas bati siajn ungegojn.
La armilo trovas nenion, kio povas akcepti sian akridon.
Kial tio?
Ĉar tia homo ne havas enirejon por la morto.

51

La SENCO estigas la aĵojn.
La VIVO nutras ilin.
La ĉirkaŭaĵo formas ilin.
La influoj perfektigas ĝin.
Tial ĉiuj estaĵoj honoras la SENCON
kaj ŝatas la VIVON.
La SENCO estas honorata,
la VIVO estas ŝatata,
sen ekstera nomumo, tute per si mem.

Do: la SENCO estigas ilin, la VIVO nutras ilin,
kreskigas ilin, flegas ilin,
perfektigas ilin , konservas ilin,
kovras kaj protektas ilin.

52

La mondo havis komencon,
tiu estas la patrino de l' mondo.
Kiu trovas la patrinon,
por koni la infanojn,
kiu tiam konas ŝiajn infanojn
kaj returniĝas al la patrino,
tiu dum sia tuta vivo ne endanĝeriĝos.
Kiu fermas sian buŝon
kaj fermas sian pordon,
tiu dum sia tuta vivo ne devos peni.
Kiu malfermas sian buŝon
kaj volas enordigi siajn negocojn,
al tiu ne eblas helpi dum sia tuta vivo.
Vidi la plej sensignifan, tio signifas klariĝi.
Konservi la saĝon signifas esti forta.
Se oni uzas sian lumon
por reveni al la klareco,
tiukaze oni ne endanĝerigas sian personon.
Jen la ingo de l' eterneco.

53

Se mi vere scias, kion signifas,
vivi en la granda SENCO,
tiukaze estas unue la negocemo,
kiun mi tiom timas.
Kie la grandaj stratoj estas grandaj kaj ebenaj,
sed la popolo ŝatas flankvojojn,
kie la kortegaj leĝoj estas severaj,
sed la kampoj plenaj de fiherboj,
kie la grenejoj estas tute vakaj,
sed la vestoj elegantaj kaj pompaj,
kie ĉiu portas akran glavon zone,
kie oni estas tro elektema pri manĝo kaj trinkaĵoj
kaj posedoj estas en superfluo:
jen regas konfuziĝo, ne regado.

54

Tio, kio estas bone plantita, ne estos elŝirita.
Tio, kio bone estas firmtenata, ne forglitos.
Tiu, kiu postlasas sian memoron al filoj kaj nepoj,
ne ĉesas ekzisti.
Tiu, kiu formas sian personon, ties vivo fariĝas vera.
Tiu, kiu formas sian familion, ties vivo fariĝas plena.
Tiu, kiu formas sian komunumon, ties vivo kreskos.
Tiu, kiu formas sian landon, ties vivo fariĝas riĉa.
Tiu, kiu formas la mondon, ties vivo fariĝas vasta.

Tial: Laŭ via persono prijuĝu personon de alia.
Laŭ via familio juĝu familion de aliaj.
Laŭ via komunumo prijuĝu komunumon de aliaj.
Laŭ via lando prijuĝu landon de aliaj.
Laŭ via mondo prijuĝu mondon de aliaj.
Kiel mi sciu la staton de l' mondo?
Ĝuste per la supre dirita.

55

Kiu firmtenas la abundon de la VIVO,
tiu similas al novnaskita infaneto:
Venenaj serpentoj ne mordas ĝin.
Sovaĝaj bestoj ne kaptas ĝin.
Rabobirdoj ne puŝas per la beko al ĝi.
Ĝiaj ostoj estas malfortaj, ĝiaj tendenoj softaj,
kaj tamen ĝi firme povas kapti ion per mano.
Ĝi ankoraŭ ne scias ion pri viro kaj edzino,
kaj tamen viglas ĝia sango,
ĉar ĝi havas la abundon de l' semo.
Ĝi povas krii dum la tuta tago,
kaj tamen ĝia voĉo ne fariĝas raŭka,
ĉar ĝi havas la abundon de l' paco.
Ekkoni la pacon signifas esti eterna.
La eternecon ekkoni signifas esti iluminata.
Pliigi la vivon, tion oni nomas feliĉo.
Por siaj deziroj uzi siajn fortojn, tion oni nomas forta.
Kiam la aĵoj fariĝis fortaj, tiam ili maljuniĝas.
Ĉar tio estas kontraŭ la SENCO.
Kaj kontraŭ-SENCO estas proksima al la fino.

56

Tiu, kiu scias, ne parolas.
Tiu, kiu parolas, ne scias.
Oni devas fermi sian buŝon
kaj fermi siajn pordojn,
oni devas obtuzigi sian sagacon,
malnodigi siajn konfuzajn pensojn,
moderigi sian lumon,
fari sin komunuma surtere.
Jen la kaŝinta komuneco (kun la SENCO).
Tiun, kiu havas ĝin, oni ne povas influi per amo
kaj ne povas influi per frido.
Oni ne povas influi tian per gajno
kaj ne per damaĝo.
Oni ne kapablas influi tiun per grandiozeco
kaj ne per malico.
Tial tia estas la plej grandioza surtere.

www.cezarpoezio.de/240.html