Filmo pri la kinejo
Filmkonsilo:
"Cinema Paradiso"
Filmo pri la kinejo. Romo en la 1980-aj jaroj. La sukcesa reĝisoro Salvatore Di Vita (Jakvo Perrin) estis jam dum tridek jaroj ne plu en sia sicilia hejmlanda vilaĝo, kiam li ricevis de sia patrino (Pupella Maggio) sciigon, kiuj rememorigas lin pri sia infaneco. Tiam li estis mesknabo kaj amikiĝis kun Alfredo (Philippe Noiret), la filmprezentadiston de la komunuma kinejo. Alfredo eĉ klarigis al li kiel funkcias la kinoaparatoj. Ĉe brulo la kinejo fariĝis predo de la flamoj kaj Alfredo perdis sian vidkapablon. Post kiam vilaĝano kun sia loteria gajno financis la rekonstruadon de la kinejo, transprenis la knabo Salvatore la taskojn de Alfredo. Sed post la militservo de Salvatore urĝigis Alfredo la junan viron forlasi la vilaĝon kaj provi sian feliĉon ie aliloke... En amuza nostalgia tono memorigas la filmreĝisoro Giuseppe Tornatore je tempo, kiam ankoraŭ ne ekzistis tv-elsendoj kaj la kinejoj en la italaj vilaĝoj ludis gravan rolon. La tuta filmo, en kiu la karesema rigardado de la kutimoj de tiu tempo estas pliriĉigita per konvenaj malnovaj filmeltiraĵoj, estas amdeklaro al la kinoarto, kaj omaĝo al tiuj, kiuj kun ĝi kaj en ĝi fariĝis grandaj. Cinema Paradiso ricevis, apud multaj aliaj prezoj, en la jaro 1989 la Oscar-on. Philippe Noiret ricevis en la jaro 1989 interalie pro sia rolo en la filmo la Eŭropan Filmpremion.
Laŭ gazeto "arte" tradukis Donjo & Cezar
Rimarkoj: Mi mem estis kiel junulo filmprezentadisto en mia hejmurbo Altenburg en la filmteatro "Capitol"; kaj mi ankaŭ prezentis filmojn en vilaĝoj de mia regiono kun movebla filmaparataro, kun granda entuziasmo, dume mia ĉefo trinkis bierojn en gastejo. Tial la filmo estas ankaŭ filmo pri mi kaj miaj memoroj el mia kineja tempo. Tiam mi jam konatiĝis al mia vivkunulino Donjo, kiu ofte vizitis min en mia prezentadistejo kaj helpis foje reruligi la filmrulojn. Fine mi faris eĉ kurson trimonatan en Lepsiko kaj ricevis poste la ateston pri "ekzercita filmprezentadisto", jen profesio, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar estas nun jam kvazaŭ infanludo prezenti kinofilmojn. Mi ankoraŭ prezentis filmojn kun la historia filmaparato "Ernemann" (tia troviĝas en la Teknika Muzeo en Prago) ĉe kiu necesis ankoraŭ atenti pri tio, ke la karbofinaĵoj de la karbolumo ne kunpuŝiĝu, por ke la bildo sur la filmtolaĵo ne nigriĝu. Tio estis foje tre amuza, se Donjo kaj mi ekz. kisadis tro longe, kio kondukis unufoje eĉ al tio, ke la bildo en la spektejo fariĝis nigra. Do mi havas krom mia profesio kiel konstrulaboristo ankaŭ la raran profesion de filmprezentadisto. Kompreniĝas pro tio per si mem, ke mi ŝategas plu la filmarton, se ne ĝuste temas pri fifilmo kia la usona filmo " Krakatoa", kiun mi spite je ties troa longeco devis dekdufoje prezenti, kvankam mi kiel filmprezentadisto jam tiom estis enuigita pri la filmo, ke mi ĉiufoje timis endormiĝi en la prezento. Cetere tiaj spertoj influis ankaŭ la rakonton: "La dua Hitler".