SEN LIM' ĜIS...
Duoble
unu:SEN
LIM' ĜIS...:
KD-
Vinilkosmo, 2007

"Duoble unu", kiun vendas Vinilkosmo.
Vinilkosmo, kiu jam ofte produktis kaj vendis bonegan kanzonecan muzikon, ekz. tiun de „Kajto“ el Germanio, pruvis denove sian fajnsenton por tiu ĝenro per tio, ke ĝi helpas vendi la novan kodiskon de „duoble unu.“
Mi jam aĉetis perrete tiun kodiskon ĉe Vinilkosmo, ne sciante, sed antaŭdivenante, ke ĝi povus esti eksterordinaraĵo, ĉar tuj plaĉis al mi la penso migri per kantoj tra la mondo trans ĉiujn limojn. Tiel, kiel faris tion jam ekz. Woody Guthry kaj Bob Dylan. La moderna muziko estus malpli riĉa , se ne ekzistus la kantoj de tiom da trampaj kantistoj, kiuj akompanas tutajn popolojn en sia ofte sopirplena vivo. Kiom da kantoj ekestis survoje! Tio estas fakte gravega motivo, kiu trairas la tutan muzikhistorion, egale ĉu la muzikistoj marŝis piede, veturis per trajnoj
aŭ perŝipe aŭ hastas de turneo al turneo sur grandegaj kamionoj.
Mi mem kolektas kun granda ĝojo folkorecajn kantojn el la tuta mondo, kelkajn gravajn el ili mi jam tradukis kun plezuro. Do en tiu senco mi estas fakte jam fakulo ankaŭ pri kanzoneca muziko. Kaj efektive, ankaŭ en tiu ĉi kazo mia bona flarnazo de kolektisto ne trompis min. La kodisko de la kompanio „duoble unu“ estas ne malpli ol majstroverko, trezorkesteto kaj pri poezio kaj pri tre varia kanzoneca muziko, krome plena de spritaj ridetigaj ilustraĵoj al la tekstoj. Tekstoj, kiuj mem estas tre instruaj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. Tial oni ne povas diri, ke la kodisko estas farita por infanoj aŭ por plenkreskuloj. Kaj ĉio ĉi estas prezentata eĉ en tre bone komprenebla Esperanto, kiu lasas nur malofte malferma iun deziron pri ebla plibonigo. Jen krome kodisko, kiu estas farita de tre spertaj profesiaj artistoj, kiuj per tre belaj voĉoj akompanataj de perfekte ludataj muzikiloj, entiras nin en la miraklomondon de mirinde vivanta muzika kosmo. Jen kodisko, kiu ravis min tuj dum la unua aŭskultado. Sed je la dua fojo eĉ ankoraŭ pli. Ju pli ofte oni aŭskultas ĝin despli bona ĝi fakte fariĝas.

Tiu, kiu ŝatas poezion kaj bonegan muzikon, efektive povas duoble ĝoji pri tiu ĉi unu produkto de la kompanio „duoble unu“. La kodisko nomiĝas laŭ la surkovrila ŝildo de Francŭaz kaj Patrik, kiuj vagas en kantoj kvazaŭ trampoj tra la mondo: "SEN LIM' ĜIS..." Aldona lukso de la kodikso estas du gajaj fotaroj, akompanataj de muziko de la KD, kiuj sur komputilo rigardeblas kaj aŭdeblas.
Karaj legantoj, mi tre rekomendas aĉeti tiun kodiskon, ĉar ĝi estas hela stelo en la firmamento de bela kaj poeziema Esperantomuziko. Viaj infanoj ĝojos pri tiu kodisko kaj vi mem, oni ne povas pli atendi de
bonega kodisko, ĉu?
Mi prezentas al vi nun ankoraŭ kantotekston, kiu estu nur ekzemplo por ĉiuj, ĉar ĉiuj estas bonegaj, pripensigaj, engaĝitaj belaj kaj tre homafablaj.
(Cezar)
Francuaz Rochette

kie
unue estas io... granda vasta senfina ĉieloen tiu senfina ĉiel' estas blua planed'
kie kie kie ?
en la senfina ĉiel'
sur tiu blua planed' estas paca land'
kie kie kie ?
sur la blua planed' - en la senfina ĉiel'
en tiu paca land' estas granda urb'
kie kie kie ?
en la paca land' - sur la blua planed' -
en la senfina ĉiel'
en tiu granda urb' estas kvieta strat'
kie kie kie ?
en la granda urb' - en la paca land' -
sur la blua planed' - en la senfina ĉiel'
sur tiu kvieta strat' estas malgranda dom'
kie kie kie ?
sur la kvieta strat' - en la granda urb' -
... en la senfina ĉiel'
en tiu malgranda dom' estas bela ĉambr'
kie kie kie ?
en la malgranda dom' - sur la kvieta strat' -
... en la senfina ĉiel'
en tiu bela ĉambr estas alta ŝrank'
kie kie kie ?
en la bela ĉambr' - en la malgranda dom' -
... en la senfina ĉiel'
sur tiu alta ŝrank' estas eta skatol'
kie kie kie ?
sur la alta ŝrank' - en la bela ĉambr' -
... en la senfina ĉiel'
en tiu eta skatol' estas blanka kajer'
kie kie kie ?
en la eta skatol' - sur la alta ŝrank' -
... en la senfina ĉiel'
en tiu blanka kajer' estas sekretaj vortoj
kie kie kie ?
en la blanka kajer' - en la eta skatol' -
... en la senfina ĉiel'
en tiuj sekretaj vortoj estas mia amema kor'
en la sekretaj vortoj - en la blanka kajer' -
en la eta skatol' - sur la alta ŝrank' - en la bela
ĉambr' - en la malgranda dom' - sur la kvieta strat' - en la granda urb' - en la paca land' -
sur la blua planed' - en la senfina ĉiel'

Patrik Delabi
La tuta projekto ene de tri jaroj estas registrita en la hejmo de la kompanio „duoble unu de 2005 ĝis 2007. Registris: Alexis Bardinet - Globo Aŭdio - Bordozo. La adreso de la kompanio „duoble unu“
estas: av adrien fayolle 24600 Crest-Francio
033 (0)4 75 25 17 15 Rete: doubleun@wanadoo.fr
Patrik kaj Francuaz dankas al ĉiuj, kiuj helpis realigi tiun majstroverkon: Ekz. Amiko Flo Martorell, Michel Fontaine, Jean Louis Gayet, Claude Piron, Przemek Grzybowski, Famo kaj Rikardo Kaŝ, Remy Gervais, Rodanalpa Eo-federacio, kaj ĉiuj, kiuj antaŭmendis la kodiskon.

Informu vin en la informletero de Vinilkosmo pri pliaj aktualaĵoj kaj mendu la kodikson recenzitan rekte ĉe Vinilkosmo.