Cezar
LA DUA HITLER
Estas ankoraŭ kelkaj minutoj ĝis la enlaso en la kinejon, sed ne multaj venis. La fundamentoj de la urbo ektremas. Regas la militistoj. Perforto flirtas en la stratoj. De tempo al tempo oni aŭdas pafojn. Mortiga taĉmento rastas la urbajn kvartalojn. Kaj la tribuno, sur kiu ankoraŭ hieraŭ parolis fanatika kolonelo, transformiĝis en tribunalon. La sama kolonelo nun tie mortkondamnas. Ankaŭ la homoj ektremas. Komprenas nur malmultaj, kio okazis. La radioaparatoj krias: "Venko! Venko! Venko!" Sed kiu venkis? Neniu scias tion precize. La situacio ŝajne estas komplika.
Ankoraŭ hieraŭ oni laboris obeeme. Kaj hodiaŭ oni ĉasas la laborintojn,
kvazaŭ ili estas bruto. Denuncantoj montrofingras perfide al kiu ajn.
Oni trenas la montritojn sur la straton kaj mortpafas ilin.
Tankoj inundas la urbon. Ankaŭ ili pafas sen elekto al civiluloj. Ili
rompas barojn kvazaŭ pajlostakojn. Besteca kruelo regas en la
antaŭurboj. Kaptitoj marŝas en longaj vicoj akompanataj de bojantaj
hundoj kaj kruelaj soldatoj.
Neniu atendis tion. Tro subite venis la milito en la urbon. Tro subite
ĝi etendis siajn nigrajn ombrojn super ĝi. Ankoraŭ hieraŭ senhontaj
politikistoj superverŝis la popolojn per ploroj pri paco. Pacon, ili
diris emfazis. Pacon. Eternan pacon. Miljaran pacon! Kial nun subite la
milito? Estas strange, ke oni ne ordonis malpermeson eliran. Eble ne
necesas. La homoj rampas kiel vermoj en la kelojn. Ili tie provas kaŝi
sin. Sed kie sekure sin kaŝi, se oni ne havas propran bunkron?
Antaŭ la kinejo pluvas senĉese. Ankaŭ tio estas surprizo. La tago
komenciĝis kiel promesite kun abunda sunradiaro. De la malmultaj
eniremuloj kelkaj forlasas la vestiblon eksteren. Ili do tamen ne
eniros la kinejon. Restas nur pensiulo kun lambastono, malĝoje
aspektanta amoparo kaj junulo vestita kiel usona soldato, sed kun tre
fortaj okulvitroj. Li aspektas ne malĝoje. Reva rideto ludas sur lia
vizaĝo. Li antaŭĝojas pro la filmo. En la frua somero la filmo estis la
granda sensacio en la urbo. Tiam oni batalis pro la biletoj.
Eksterordinara filmo, tre reala, sed ankaŭ absurda. Tro malofte oni
povas vidi ion tian, pensas la junulo. Nun li volas ĝui la grandiozan
filmon je dua fojo. La filmo ludas en elpensita lando: La enhavo ŝokas.
Iom simile, kiel la situacio en la urbo, la junulo konstatas. Sed li ne
tro zorgas pri la okazaĵoj antaŭ la kinejo. Tio rapide pasos, io tia
ĉiam rapide pasas, li pensas. Per fera mano ili kreos ordon. Kaj tio
estas bona tiel. Kiu regu, se ne forta mano? Ĉu eble iuj kaosuloj?
Li ne kontraŭas la militon, li rigardas tion tute senemocia. Li scias
pri la milito. Por li la milito estas la daŭrigo de la politiko kun
aliaj rimedoj. La milito solvas problemojn, laŭ li. Li studis militojn,
precipe la Duan Mondmiliton. Li kolektis eĉ militstrategiajn librojn.
Kaj li deĵoris libervole kiel suboficiro en la armeo. Tre volonte li
estus servinta pli longe en la armeo, sed tion lia saneca stato
malhelpis, nur pro tiuj damnitaj okuloj, li pensis amare. Senkonscie li
rektigas la okulvitrojn kaj poste sian spinon. Rekteco estas por li ne
nur vorto, sed eco. Estas vere, ke oni mokas lin pro sia amo al
uniformoj kaj al ĉio, kio havas rilaton al la milito. Ekde la lernejaj
tempoj oni vokas lin: 'La dua Hitler'. Nu bone, se plaĉas al ili. Li
scias tion pli bone. La milito ne reteratendindas, kiel tion imagas
kelkaj pacifistoj. Tiu ne estas forigebla per pamfletoj. Idiotoj ili
estas, ĉu ili jam iam atingis ion per sia kriado? Necesa la milito
estas, jes ja, absolute necesa, kelkfoje oni bezonas purigan ŝtalan
fulmotondron, ankaŭ kontraŭ tiuj perfiduloj de la patrio. Ili krias
hipokrite pri paco kaj celas nur sian propran aĉan pacon, li supere
pensas.
Ankoraŭ tri minutoj ĝis la enlaso. La lambastonulo studas la
filmafiŝon. Kun malferma buŝo li rigardas. Idioto plia, trovas la
junulo. Ankaŭ la amparon li ne ŝatas, ne gapu tiel ŝafe, naivuloj, li
pensas malŝate. Li deturnas sin kaj forgesas pri la vestiblo.
Li sinkas en profundan revon. Li rememoras pri la filmo; jes ja, la
filmo estas majstroverko. Rapide li glitas en la haŭton de la
protagonisto. Nun li estas mem la protagonisto. Ha jes, ankaŭ en la
filmo estas sieĝata urbo. Li, la fama protagonisto- unu el la
sieĝantoj- portas morte danĝerajn ledobotojn kun feraj najloj en la
plandumoj. Li portas uniformon de leŭtenanto, kaj ŝtalkaskon. Li havas
la ordonpovon super tri soldatoj, kiuj akompanas lin. Lia mieno
aspektas kiel ferbetono. Malestime inspektadas liaj aglaj okuloj.
Pluvas ankaŭ en la filmo sen halto. Li kaj la soldatoj traserĉas
kasernecan ludomon, sur kies ŝtuparo staras timoplenaj homoj kun
levitaj manoj. Li ne longe babilaĉas, li puŝas teren virinon larmantan.
"Sur la teron, putino!" li krias kaj tretas ŝin. Poste li ŝajnigas
ekzekuton. Li komandas la domloĝantojn en la korton. Li lasas elserĉi
ĉiun trian, starigas ilin antaŭ muro kaj tiam eksplode ridante krias:
"Foriĝu, kanajloj, antaŭ ol mi pensas alie pri tio!"
La homoj forkuras. En la domo iu krias: "La antikristo! La antikristo!"
La taĉmento remarŝas en la domon kaj sturmas ĉiujn etaĝon. Ili trovas
neniun plu. En loĝejo, kie mankas aero, li, la leŭtenanto, per seĝo
frakasas fenestron kaj vidas eksteren sur la straton. Freŝa aero blovas
en la ĉambron.
"Ha", diras la leŭtenanto. Pluvas nun eĉ pli. Li vidas ombrelojn, kiuj
aspektas kvazaŭ ili naĝus en la pluvo sur la trotuaro. Rekte sub la
fenestro blankbarbulo diskutas kun laboristo en blua laborkostumo. Oni
ne komprenas ion. Sed ŝajnas, ke ili mokas pri io. Ŝajnas, ke ili faras
fiajn ŝercojn. Nun ili eĉ laŭte ridas. Ĉu eble pri la registaro? Tiuj
porkoj, li siblas malice kaj mallevas sian fusilon. La kruco de la
cellinioj dancas sur la kapo de la barbulo. Li retiras la fingron ĝis
antaŭ la ellasa punkto. Li haltigas la spiron. Li tiras plu. Knalas
seke. La fusilkolbo puŝas kontraŭ sian ŝultron. La barbulo kolapsas.
Sango ekfluas sur lia frunto. La terurita laboristo rigardas instinkte
al supre kaj tiras la grizulon al la dommuro. Li, la leŭtenanto ordonas
persekuti la laboriston. Ili kuras malsupren sur la ŝtuparo. Tak, tak,
tak. Ili atingas la straton. En fora distanco la laboristo formoviĝas.
Haste ili celas en kaŭra pozicio. Ili ne trafas lin, kuras plu, pafas
haste, kuras, pafas haste. Li observas ilin de supre. Fatrasuloj,
malestime li rigardas siajn soldatojn.
"Kretenoj, bastardoj", li laŭte krias. Tion il faras intence, tiuj
hundoj, li pensas. Li turnas la fusilon al la fuĝanto, kiu nun estas
nura nigra celtabulo en la horizonto. Li celas fridasange, tiras la
fingron trans la ellasan punkton. Knalas kaj li trafis...
Sed tute neatendite ankoraŭfoje krakas, sed ĉifoje ne en sangavida
vizio pri mla filmo. Ĉifoje krakadas en la realo. Fusilkolboj trapike
frakasas kun bruego la tri enirpordojn de la vestiblo. Vitropecoj
disfluge dancadas sur la ŝakformaj marmorkvadratoj de la planko. Kaj
poste kriaĉas kaj bojas voĉoj en la antaŭhalo. La kolonelo aperas, kaj
tiam la mortiĝa taĉmento. Ili kaptas la amparon kaj tiras ĝin eksteren.
Poste ili kaptas la lambastonulon. Tiu krias: "Dio mia, kion vi faras
al mi, lasu min vivi, mi estas ja nur oldulo, mi servis mem kiel
soldato, mi estis vundita en Stalingrad! Fare de partizano! Ĉe la
finbatalo en la domoj."
Li havas larmojn en la okuloj. "Lasu min vivi, karaj soldatoj..."
"Tion povas ĉiu diri, kriplulo", iu diras moke kaj ili trenas ankaŭ lin
eksteren. De tie aŭdeblas seka pafo. Kiam ili revenis, la junulo
ankoraŭ senkomprene miras. En lia cerbo ĉasiĝas kontraŭdiraj pensoj
kiel en tro rapida karuselo, ĝis fine iu alarmsireno per tranĉa resono
ekhurlas: Vivdanĝero! Vivdanĝero!Vivdanĝero! Kiel mi klarigu mian
simpation al ili? Kiel mi montru, ke mi estas unu el ili? La dua Hitler
ne kapablas eĉ pensi pro teruro. Plena de malespero li ĵetiĝas pantere
en la vitrotabulon de la enlasa pordo al la kineja interno. Kun la
brakoj antaŭ siaj okuloj li preskaŭ falas en la dissplitiĝintajn
vitropecojn. La kolonelo faras geston al li: "Mortpafu tiun
cirkoklaŭnon! Ek do, nun faras NI la filmon!"
Svarmo da kugloj sekvas lin. Sed bonŝance por li ili ne trafas lin.
Tak, tak, tak, tak, eksekvas la mortiĝa taĉmento. Sen iu klara celo la
fuĝanto kuras en spektaklejon, kaj tiam sur la ruĝa tapiŝo el
kokosfibroj laŭ la sidlokaj vicoj antaŭen al la blanka tolaĵa
filmvando. Tie ekas nun subite la filmo. Kial? Kial? Kiun sencon tio
havu? Li pensas. Tie antaŭe maldekstre, la fera pordo por la fuĝvojo,
ha jes, tien mi devas fuĝi, li pensas fulmorapide.
Sur la larĝa filmvando flugas helikoptero super detruita pejzaĝo el
brulanta arbaro. Tiam ruinoj, fumo, ruinoj, fumo. Tankoj transveturas
asfaltitan straton. Tiam la helikoptero surteriĝas sur la kraterigita
areo de foirplaco. Fantoma urbo donas la tristan fonon por rapide
starigita oratora tribuno el pina ligno. Oni salutas al la generalo,
kiu pale eliras el la flugmaŝino. "Urĝas, urĝas", li haste diras kaj
grimpas sur la tribunon. Li metas fingropinton sur la mikrofonon kaj la
megafonoj ekzumas. Li komencas paroli: "Soldatoj! En tiu ĉi malfacila
horo ni devas firme kunst..." La reston forglutas la subita bruo de la
eksplodanta helikoptero. Plia diskrevanta grenado balaas la generalon
kiel ŝtofpupon de sur la tribuno.
La fuĝanta junulo atingas la finon de la irejo kaj la pordon apud la
filmvando, la mortiga taĉmento post li. El laŭttparolilo sonas raŭka
virinvoĉo: "Kiel, vi ne timas la militon?"
Kurinte tra la fera pordo, li krake fermas kaj riglas ĝin. Kugloj
orelsurdige tamburas la pordon. Li nun vidas antaŭ si senfinan tunelan
koridoron. Li hezitas iom, sed flankvojo ne estas, por povi fuĝi en
alia direkto. Li hastas plu, post li oni marteladas la feran pordon.
Ili eksplodigas la pordon. Kaj tiam ili denove sekvas lin. La koridoro
ŝajne ne havas finon, li pensas malesperiĝante. Ili venas pli
proksimen, ili nun povus denove pafi al li. Sed ili ne faras. Ili
proksimiĝas pli. Tak, tak, tak tak... La koro de la persekutato batas
en freneze rapida ritmo. Ankoraŭ du metroj, tiam ili atingos lin, tak
tak tak tak. Fora ridado el la laŭtparoliloj en la spektaklejomiksiĝas
kun la hurlanta ridado de la persekutantoj. Tak tak, tiam iu faligas
lin per sia dekstra piedo. Kiam li kuŝas, ili ekbatas lin, senkompate
ili batas kaj tretas lin. La malfeliĉulo ne provas rezisti. Kiel morte
vundita kapreolo li rigardas malĝoje siajn murdistojn. Li sternas sin
rezigne sur la betona planko. La murdistoj ne lasas de li. Kiel
sangohundoj ili plu atakas. Denove kaj denove ili tretas lin.
Obtuzigite li sentas kiel siaj dentoj elrompiĝas, li elsputas ilin por
ne sufokiĝi. Unu el ili tretas en lian ventron, unufoje, dufoje,
trifoje. Ekscitite ili tremas, estas ilia horo, estas la horo de
perforto. Kiam li jam rigide kuŝas, unu el ili tretas lin per la fera
pinto de sia ŝuo en la sangantan vizaĝon.
"Subhomo malpli en tiu bela nova mondo", la kolonelo kontente rimarkas.
Kaj tiam li komandas: "Sampaŝe ekmarŝu!" Kaj la mortiga taĉmento denove
marŝas - por trovi pliajn viktimojn.
