Religio
Demandetoj al Dio
Madono-adorado en la katolika religio

Dietrich Bonhoeffer
Ĉu ni ankoraŭ estas uzeblaj?
"Ni estas la silentaj atestantoj de malicaj agoj, ni estas lavitaj per multaj akvoj, ni lernis la artojn de la trompŝajnigo kaj de la plursignifa parolo, fariĝis misfidaj kontraŭ homoj pro sperto kaj devis ofte resti la ŝuldantoj pri la vero kaj la libera vorto, ni fariĝis pro neelteneblaj konfliktoj preskaŭ nekapablaj plu rezisti aŭ eble eĉ cinikaj - ĉu ni ankoraŭ estas uzeblaj?
Ne geniulojn, ne cinikulojn, ne hommalestimantojn, ne ruzajn taktikulojn, sed nepretendemajn simplajn rektiĝemajn homojn ni bezonos.
Ĉu nia interna rezistoforto estos sufiĉe granda kontraŭ tio, kio estas devigita al ni, ĉu nia sincereco estos kontraŭ ni mem sufiĉe senindulga, ke ni retrovos la vojon al simpleco kaj rektiĝeco?"
Rimarkoj:
Tion demandis viro, kiu pro "honto pri sia fuĝo" revenis el Usono por batali en sia propra popolo kiel altranga ekleziulo de la evangelia "Bekennende Kirche" (Konfesanta Eklezio) kontraŭ Hitler. Tion demandis viro, kiu kiel kristano estis tiel konsekvenca labori en rezistogrupo kontraŭ Hitler, la sama grupo, kiu sub Stauffenberg preskaŭ atingis la celon- forigi Hitler.
Bonhoeffer estas por mi heroo, por kiu la vortoj de Jesuo Kristo ne estis nuraj neatingeblaj foraj idealoj. Li agis ankaŭ sub la plej malbonaj kondiĉoj por tiuj vortoj kaj li pagis por tio kun sia vivo. Hitler post la lasta malsukcesinta atenco de la grupo al si donis la ordonon murdi ĉiujn membrojn de la grupo, kiuj jam estis kaptitaj de la Gestapo. Unu el ili estis Bonhoeffer. Oni pendumigis lin en aprilo de 1945. En la lasta monato de la bruna pesto.
Sed li estos tamen eterna ekzemplo por tio, kion devas fari honesta kristano kaj ĉiu homo, se aliaj sklavigas kaj murdas homojn. Li kiel unu el la unuaj komprenis, ke oni devas batali por la persekutitaj judoj, se oni volas esti kristano. Jam en la 15-aprilo de 1933 li turnas sin en artikolo kontraŭ la organizita fi-agitado al judoj kaj postulas: "ne nur la viktimojn sub la rado bandaĝi, sed mankapti la spokojn de la rado mem. Tia agado estus senpera politika agado de la eklezio."
Li estis murdita antaŭ 60 jaroj - sed vivas plu en la koro de multaj. Ankaŭ en mia koro, kvankam mi ne estas kristano. Sed tio ludas en tiu kazo neniun rolon.
(Cez)
Demandetoj al Dio
Iutage mi demandis:
Praavo, kie do estas Dio?
Mia praavo fariĝis malgaja
kaj ne donis respondon.
Mia praavo mortis sur la kampo.
Sen pekokonfeso kaj sen preĝo.
La indiĝenoj entombigis lin,
kun bambufluto kaj tamburo.
Pli poste mi demandis: Patro,
kion vi scias pri Dio?
Patro fariĝis serioza
kaj ne donis respondon.
Mia patro mortis en la minejoj.
Sen kuracisto kaj sen helpo.
La oro en la posedo de la patrono
estas kolorita per sango.
Mia frato vivas en la montoj
kaj scias eĉ ne unu floron.
Malario, ŝvito kaj serpentoj,
tio estas la vivo de arbohakisto.
Ke nur ne iu demandu lin,
ĉu li scias, kie estas Dio.
En lia domo neniam estis
tia eminenta sinjoro.
Mi kantas survoje.
Mi kantas ankaŭ en prizono
kaj mi aŭskultas la voĉon de la popolo,
kiu sonas pli bone ol mia.
Estas io surtere,
kio estas pli grava ol Dio.
Neniu kraĉu sangon,
por ke alia vivu pli oportune.
Ke Dio gardas pri la povruloj?
Eble jes, eble ankaŭ ne.
Certe estas, ke Li tagmanĝas
ĉe la flanko de la patrono.
Tradukis Cezar,
el la sekva germana traduko
Atahualpa Yupanqui
Kleine Fragen zu Gott
Eines Tages fragte ich:
Großvater, wo ist denn Gott?
Mein Großvater wurde traurig
und gab mir keine Antwort.
Mein Großvater starb auf dem Feld
Ohne Beichte und ohne Gebet
Die Indianer setzten ihn bei.
Mit Bambusflöte und Trommel.
Mit der Zeit fragte ich, Vater
was weißt du über Gott?
Min Vater wurde ernst
und gab mir keine Antwort.
Mein Vater starb in den Minen
Ohne Arzt und ohne Beistand.
Das Gold im Besitz des Patrons
ist mit Minenblut gefärbt.
Mein Bruder lebt in den Bergen
und kennt keine einzige Blume.
Malaria Schweiss und Schlangen.
Dies ist das Leben des Holzfällers.
Dass ihn ja keiner fragen möge,
ob er wüsste wo Gott sei.
Nie war in seinem Haus
solch bedeutender Herr.
Ich singe unterwegs.
Ich singe auch im Gefängnis
und hör auf die Stimmedes Volkes,
die besser klingt als die meine.
Es gibt etwas hier auf Erden
das wichtiger ist als Gott:
Keiner soll Blut spucken müssen,
damit andere besser leben.
Dass Gott über die Armen wacht?
Vielleicht ja, vielleicht auch nein.
Sicher ist, dass er zu Mittag speist
an der Seite des Patrons.
Nigra Madono de Guadelupe en Meksiko
Paradoksa kulto: La adorado de Madono en la katolika eklezio
„Kio estas inter ni kaj vi, ulino?“
de Ingolf Bossenz
Sur la skribtablo de la papo Johano Paŭlo II. staras bildo. Ke ĝi estas la ununura bildo, substrekas ĝian signifon por la plej supra gvidanto de la katolika preĝejo. Ĝi prezentas Maria de Guadalupe, La Sanktan Virgulinon, kiu laŭdire aperis en la jaro 1531 ĉe la rando de la nuna Meksikurbo kiel vizio al indiĝeno, kio poste videble tre plifaciligis la konvertadon de la praaj loĝantoj de la Nova Mondo. La ejo apartenas apud Lourdes (Francio) Fátima (Portugalo) aŭ Medjugorje (Bosnio- Hercegovino) al la plej famaj Maria-pilgrimejoj.
Kiel unua papo Johano Paŭlo II. vizitis en 1979 en sia unua vojaĝo eksterlanden la sanktejon de Guadalupe. Ĉe tio li tuj metis sian regotempon sub la protekton de la patrino de Dio. Ankaŭ la blazona motivo elektita de li “Totus Tuus“ (Tute via) estas dediĉita al ŝi. Ĉe liaj pli ol cent vojaĝoj eksterlanden la vizito de la Madono-sanktejoj apartenis al la memkompreneblaĵoj.
Kun la nun preskaŭ 84-jara Karol Wojtyla atingis la Madonokulto de la roma eklezio novan dimension. Dum la Vatikano plu reglamentas katolikajn inojn, kaj al ili plu koncedas nur malabundajn rajtojn kaj al ili eĉ tute rifuzas ekleziajn oficojn, Maria konsiderinde superatutas sian filon, se temas pri la religia adoroado kaj merkatado. Jen paradoksa kulto.
La evangelioj donas nur malmultajn informojn pri la „Patrino de nia eklezio“ (Johano Paŭlo II.) En la leteroj de la apostolo Paŭlo ŝi laŭnome tute ne enestas. Oni nur atentigas pri tio, ke Jesuo estas „naskita de virino“. * Ripetiĝante en la evangelioj la fremdiĝo inter Jesuo kaj lia patrino (tiel kiel al la familio entute) fariĝas evidenta.Tiel raportas Marko: „Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?“ Laŭ Lukaso Jesuo en alia loko esprimas sin eĉ pli draste: „Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj,
kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.“ Kaj kiam ĉe la nuptofesto en Kana Galilea la trinkaĵoj fariĝis raraj, preskaŭ ekis skandalo, kiel raportas la evangelisto Johano: „Kio estas inter ni kaj vi, virino? Mia horo ankoraŭ ne venis.“ Ankoraŭ pli krude legiĝas tio en la biblio de Lutero: „Ino, kion mi havas komunan kun vi?“
Ankaŭ la vortoj de sur la kruco parolitaj de Jesuo al Maria - ĉeJohano – apenaŭ permesas konkludi precipe intiman ino-filo-rilaton: „Virino, jen via filo!“ Per tio Jesuo eĉ ne celas sin mem, sed atentigas pri lia amata disĉiplo Johano, kiu ekde nun zorgu pri Maria.
Kompare al la tute evidenta malgranda intereso de la evangeliaj verkistoj pri la patrino de Jesuo la pli posta rolo kaj pieco de Maria en la kristana literaturo mirigas eĉ pli. La verkisto kaj eksperto pri la Vatikano, Peter de Rosa, nomas tion „unu el la plej rimarkindaj
evoluoj en la historio de la religio“.
La kulto pri Maria, kiu strebis belege ekflori jam en la tria jarcento, estis sendube bonega komplemento pri la figuro de la viro, kiu estis najlita de la romaj okupantoj sur la krucon. Krome la simpleco de tiu figuro multe pli komplezigis la popolpiecon ol la intelekte malfacile akceptebla konstruo de la Sankta Triunuo de patro, filo kaj sankta spirito. Ekzistis eĉ interne de la eklezio streboj anstataŭigi ĝin per patro, patrino kaj filo. Ĉe la koncilio de Konstantinopolo en la jaro 381 tiu provo finfine estis repuŝita. Lastfine en la jaro 2002 la liturgia kongregacio de la Vatikano atentigas en „Direktivo pri la popolpieco“, ke la kulto pri Maria devas esti subordigita la instruon pri la Sankta Triunuo.
La kulto pri Maria ekleviĝis, kiam la kristanismo en la roma imperio evoluigis sin al la ŝtatreligio. Ekde la tria jarcento bildoj de la patrino de Dio estis disvastigitaj kaj oni donis al knabinoj la nomon Maria. En la kvara jarcento okazis la samrangigo al la aliaj sanktuloj, ekde la kvina jarcento preĝoj kaj festoj pri Maria estas konataj. Ankaŭ oni raportas ekde tiam pri viziaj aperoj de Maria. Relikvojn pri Maria oni prezentas ekde la sesa jarcento. Eĉ la kontraŭulo de la papo, Marteno Lutero priskribis Marian kiel „la inon super ĉiuj inoj, la princinon de la tuta homaro.“
Sed ĝuste tiujn homajn ecojn oni elpelis el ŝi dum jarcentoj. Ke la absurda tezo pri la tielnomata virgulina nasko, kiu cetere troveblas nur ĉe Mateo kaj Luko, de Romo estas flegata ĝis nun, diras pli pri la neebleco de reformo de la katolika eklezio ol tiu pri la resurekto de Jesuo. Dume la lasta tezo por la tuta konstruaĵo de la katolikismo eble estas vere vivnecesa, la unua estas simple superflua. „La dieco de la filo Jesuo ne dependas de la virgulina nasko“, opinias la svisa teologo Joĉjo Küng. Ĉar: „La nasko el Dio kaj homa nasko ne faras konkuron inter si.“
Krome la vorto „virgulino“ en la Nova Testamento baziĝas certe simple nur sur traduka eraro. Tiel legeblas en „Profeto Jesaja“: „Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.(Dio kun ni)“ Al tiu profetaĵo rilatas la evangelisto Mateo. Sed ĉe Jesaja en la originalo de la hebrea Biblio estas la parolo pri „alma“, kio ne signifas virgulino, sed juna ino. Kiel oni scias hodiaŭ la verkistoj de la Nova Testamento uzis la „Septuaginton“, do grekan tradukon pri la malnovaj judaj skriboj, kiu estis farita longe antaŭ la kristana tempkalkulo. Ĉar tie estis la parolo pri „virgulino“ povis ekesti mito, kiu daŭras ĝis nun.
Kvankam jam la laŭdira virgulina nasko por la motivigo de dia fileco de Jesuo estis groteska teologiaĵo – tio ne sufiĉis al la unuaj grekaj kristoj. Kvankam la evangelistoj evidente eliris de pli malfrua normala geedzeco de Maria kun Josefo (Jesuo havis ja plurajn fratinojn kaj fratojn), ekestis la legendo, ke Maria ĝis la fino de sia vivo restis virgulino. Por la katolika klerikaro kun la papo Johano Paŭlo II. je la pinto tio validas ĝis nun kiel nerezignebla maksimo por la kredo. „Ginekologa teorio laŭ la cikonio, kiu alportas la infanojn“, kiel notis la batalema katolika teologino Uta Ranke-Heinemann.
Ĉar la katolika eklezio penis sekurigi la miton Maria al ĉiuj flankoj, eĉ tio ne estis sufiĉa por ĝi. La „nemakulita“ gravediĝo de Maria necesis – kiel festo jam ekestinta en la tria jarcento. Ankaŭ Maria mem do estis laŭdire naskita sen la prapeko, kiun la eklezio eltrovis mem, do farita kaj naskita sen iu fizika partopreno de viro, tiel la dikto. En la jaro 1854 klarigis papo Pius IX. tiun frenezaĵon kiel dogmon, kredendan de ĉiu katoliko.
En sia verko „La amasopsikologio de la faŝismo“ skribis la aŭstria psikoanalizisto kaj psikiatro Vilhelmo Reich (1897-1057): „La nerefutebla klinika sperto instruas, ke la fonto de la mistika ekscitiĝo estas serĉenda en la malhelpata seksa ekscitiĝo. El tio sekvas la deviga konkludo, ke klara seksa konscio kaj laŭnatura ordo de la seksa vivo devas esti la fino de ĉia mistika sento, ke do la natura sekseco estas la malamiko de la mistika religio. Se la eklezio, kie ajn ŝi povas, gvidas la kontraŭseksan batalon kaj metas ĝin en la centron de siaj dogmoj kaj en la antaŭon de la influo de la amasoj, ĝi tiel pravigas nur tiun koncepton.“
Tiu eldiro de la Freud-lernanto Reich estas en sia absoluteco kaj fiksiteco rilate la sekson certe troigita. Sed ĝis nun la ideologio de la katolika eklezio, kiu estas voluptmalama kaj subiganta la naturan seksecon, faskiĝas en la bildo pri Maria.
Tiun ĉi bildon la papo Johano Paŭlo II. tiom flegis kaj flegas kaj altigas, kiel faris apenaŭ iu el liaj antaŭuloj. Humileco kaj ĉasteco formas samtempe la decidajn atributojn de more konservativa kaj reakcia ino-kaj familipolitiko sub la regado de la 265-a posteulo de Petro.
La lasta papo, kiu antaŭ Johano Paŭlo II. tiom engaĝis sin por Maria, estis Pius XII., kiu pro sia silento pri la holokaŭsto estas kritikata en la teatraĵo „La anstataŭanto“ fare de Rolf Hochhuth. En 1942 la italo kun la civitana nomo Eugenio Pacelli konsekris la madonon kiel „la regantinon de la universo“. Tio okazis en la sama jaro, kiam en Auschwitz tage kaj nokte brulis la kremaciaj fornoj kaj la gvidanto de la eklezio ricevis la unuajn fidindajn informojn pri la tuta amplekso de la „Endlösung " (finsolvo).
En 1950 Pius XII. faris el tio kredendan dogmon, ke Maria kun „korpo kaj animo“ estis akceptita en la ĉielo. La Dua Vatikana Koncilio kunvokita de la reformpapo Johano XXIII. iom bremsis kun sia - eĉ se nur hezitema - ekumena malfermo la oficialan kulton pri Maria. Kiam la Johano-posteulo Paŭlo VI. volis doni formale al ŝi la titolon „patrino
de la eklezio“, tion rifuzis la plimulto de la episkopoj. Oni timis endanĝerigi la delikatajn ekumenajn plantetojn, ĉar precipe multaj protestantaj eklezioj ekde la reformacia tempo insistas pri tio lasi Jesuon kaj la Sanktan Skribon en la centro de la kristana kredo.
Post sia elekto kiel pontifiko Karol Wojtyla devigis ankaŭ la plej kontraustaremajn klerikulojn akcepti sian sisteman altigon de la kulto pri Maria. Johano Paŭlo II. venas ja el lando, kie la adorado de la patrino de Dio estas decida parto de la ĉiutaga pieco. Krome la bildo de la „Nigra Madono de Czestochowa“ fariĝis kvazaŭ la simbolo de la kunfandiĝo de religio kaj pola nacio.
Estis certe ankaŭ tiu politika aspekto, kiu kondukis la papon je sia unua animzorgada vojaĝo al Meksiko, por tie viziti la sanktejon de la Virgulino de Guadalupe. Viziton, kiun li dufoje ripetis, laste en 2002.
Atentindas, ke la vizio de Guadalupe efektive fariĝis parto de la mondhistorio. La germana ĵurnalisto kaj historiisto Paŭlo Badde en siabrile reserĉita libro ** konkludas: „Post la vizio pri Maria enGuadalupe Meksiko fariĝis ene de tre mallonga tempo kristana, la nombro de la ĉiutagaj baptoj estis grandega. Sed tio ne estas ĉio, ĉar postla atakeca kristanigo de la meksikanoj Meksiko fariĝis la modelo por latuta Latin-Ameriko ĝis malsupren al Fajrolando. Ke Latin-Ameriko apartenas 'al ni', tiam komenciĝis.“
La plej personan aspekton en la kredo pri Maria de la papo difinis lia transvivo de la atenco en la jaro 1981, kiun Johano Paŭlo II. Tute alskribis al la patrino de Dio. Ekde nun li estis neŝanceligebla en la konvinko, ke li staras sub la precipa protekto de Maria. Kiam ajn
minacas danĝero – por lia persono aŭ liaj planoj – li konfidas al tiu protekto. Ankaŭ je la Paskofesto en 2004. Spite al la kreskinta danĝero de atenco: kuglosekura veŝto por li ne estas temo.
*La citaĵoj el la Biblio laŭas, se ne eksplicite alie markita, al la kutima tielnomata unueca traduko de la katolika eklezio
** Paul Badde: Maria von Guadalupe, Ullstein-eldonejo, Munkeno 2004, 256
p. bind.20 €
tradukis Donjo & Cezar

